Kolekto da versajhoj por esperantistoj inter 0 kaj 3 jaroj

Preparis por la la TTT-ejo de DENASK-L Sergej Vershinin.


  Dum preparo de la kolekto estis uzitaj
      ankał materialoj senditaj de:
       Irina Goncharova (Moskvo),
       Aleksandr Gofen  (Moskvo),
      Valentin Melnikov (Moskvo),
    Aleksandr Kotelnikov (Volgograd).

---

La eldonon preparis kolekte, traduke kaj komposte
            Sergej Vershinin

---

Reehhoj, konsiloj kaj insultoj estas atendataj
     de la preparinto al la adreso:

  Rusio, 432026 Uljanovsk-26, P.O.Box 913

             ał retposhte:

        vsv@kso.univ.simbirsk.su

------------------------------------------------
Reprodukto, disvastigo kaj kopiado de tiu chi
kolekto ał ghiaj partoj estas chiel dezirindaj!
------------------------------------------------


	Iomete da prozo

   Malgranda homo postulas poezion ekde kelkmonata
agho. En sia gepatra lingvo li kutime ricevas tiom
kiom povas akcepti. Sed en  Esperanto...  Gepatroj
de denaskuloj bone konas tiurilatajn problemojn.
   Bedałrinde, dum tri jaroj da serchado mi trovis
preskał neniom da tałga legajho. Tio  estas natura
fenomeno konsiderante etan (ne nur aghe  sed ankał
kvante) eventualan konsumantaron.  Kompreneble, la
"ekologia nicho" ne povas vaki tute,  kaj ekzistas
"fakaj" porinfanaj ałtoroj (ałtorinoj), produktin-
taj volumojn da versajhoj.Se inter legantoj trovi-
ghos masohhistoj, mi sendos al ili  specimenojn de
tia verkado. Pluraj "porinfanaj" verkoj simple  ne
konsideras specifecon de la konsumanto.  Ekzemple,
preskał neniuj el abundegaj lulkantoj uzeblas  por
kantado al infano.  Belege aspektantaj chiniaj el-
donajhoj,postulas kompletan redaktandon - gramati-
kan, stilan, ech enhavan.
   La elekton de la kolektaj eroj plej  multe inf-
luis  mia filo - Stechjo. Mi opiniis,ke lia favoro
estas sufiche  grava rekomendo, kaj enmetis versa-
jhojn,  kiuj  stabile interesis lin kaj estas vas-
te konataj en alilingvaj variantoj.Indas atentigi,
ke post sia tri-jarigho li tiom kutimighis al ili,
ke ili chesis lin interesi.
   Plej parte la kolekton eniris popolaj (ał popo-
lighintaj) versajhoj kaj kantetoj,  kaj  verkoj de
famaj en nia lando ałtoroj.
   Grava malavantagho de la kolekto  estas preskał
unulingva deveno de la eroj. Eblas nur esperi,  ke
ghi  inspiros  alilingvanojn   entrepreni  similan
laboron.

				Sergej Vershinin
---

    * * *

Ni veturas sur chevalo,
Sur chevalo tra la valo,
Tra la valo verda, bela,
Al sciuro mole-fela.


   * * *

Veturas ni, veturas ni -
Arbaren kuras ni:
Montetoj, montetoj,
En kavon - trafis...
Kaj tie - ghirafo!


   * * *

Stechjo saltas sur divano,
Stechjo saltas kiel rano.
Mur, mur, mur-mur-mur -
Stechjo volas salti nur.


   * * *

Linjo, Linjo,
Ni estis che avinjo.
Manghis ni kachon,
ałdis ni klachon.
Bone promenis
Kaj hejmen revenis.


    * * *

Sonas la kantet' sen fin' -
Stechjo estis che l'avin'.
Manghis tie supon,
Ludis tie pupon.
Bone promenis,
Kaj hejmen revenis.


   * * *

- Korniko, korniko, diru elkore,
kien vi veturis?
- Ho, mi flugis foren,
mi kuiris kachon -
jen infanoj machas.
Al tiu mi donis,
kaj al tiu ne donis:
li kachon ne preparis,
li nenion faris.


   * * *

Hej, kokcinelo,
Flugu al chielo!
Tie viaj idoj
che tablo sidas,
manghas bombonojn,
sed al vi ne donas!


   * * *

Iris kato trans ponteton,
kaptis fishon en la reton:
 - Chu por si la fishon preni?
 - Chu kun ghi al Stechjo veni?


   * * *

Oj, du-du, du-du, du-du
Sidas jen kornikoj du.
Ili kantas kaj trumpetas,
char infanoj ludi petas.


   * * *

Gaja estas birda vivo
che rivero sur deklivo.
   Sub chiel' ałrora
   ghoja birda hhoro
   kantas kun fervoro
   el la tuta koro.


   * * *

Koko, koko, kresto ora,
Pluma vesto buntkolora,
la piedoj kun la spronoj,
Vekas ghi per lałtaj sonoj:
"Kokeriko, kokeriko,
Ellitighu tuj, amiko!"


   * * *

 "Kokeriko, kokeriko,
Ellitighu tuj, amiko!" -
Kies estas tiuj sonoj?
La piedoj kun la spronoj?
Kies vesto buntkolora?
Sur la kapo kresto ora?


   * * *

Vagas dormo
apud domo
kun dormeto
en dueto.
Revas nun dormet'
kaj dormo
pri chambreto
kaj pri forno.
Kie estas bebo charma,
tie estos nokto varma!


   * * *

Luli-luli-luli-lu,
che la rand' ne dormu plu.
Se vi dormos che la rando,
vin forshtelos lupo granda.
Lupo nazon vian mordos,
en arbaron vin forportos.
Lupo, vi al ni ne venu,
nian bebon vi ne prenu.
Luli-luli-luli-lul,
dormu, mia petolul'.


   * * *                                                                             

Koko, koko - ora kresto,                                                     
buntkolora pluma vesto,
kial vi vekighas frue?                                                                  
Che fenestro kantas brue?                                                               
Dormas dume la infanoj,                                                                
vi ne veku ilin vane!                                                                


   * * *                                                                                     

Vivis iam tri pingvenoj -                                                               
Pik, Pak, Pok.
Gaje kantis dum matenoj -                                                              
"Pik, Pak, Pok!".                                                                         
Inter fokoj kaj rosmaroj -                                                                      kulpas!
Pik, Pak, Pok.
Naghis dum la tuta jaro -                                                                 
Pik, Pak, Pok.                                                                    


   * * *
							                                        -
Unu, du, tri, kvar -                                                                      
Iris leporo en kampar'.
Sed chasisto venis, pafis,                                                    
Kaj la leporeton trafis...                                                 
Pif-paf, oj-oj-oj -                                                                     
kushas leporo che la voj'.

---

            Jurij Jakovlev
(tr)  Lulkanto de ursino

Neghon kulerante
Nokto venas granda
Tra severa griza nebul'.

   Dormas jam najbaroj -
   Blankaj ursoj maraj,
   Dormu ankał vi, etul'.

Sur glacia plato
Kvazał sur fregato
Longas nia vojo en mar'.

   Kaj al shipoj kurson
   Blankaj stelaj ursoj
   Lumas el chiela klar'.

---

(tr)	     el  Agnia Barto                                                                

   * * *

Nia Tanjo lałte ploras -
En rivero pilko foras.
Vanas ploro kaj sufero -
Pilk' ne dronos en rivero.


   * * *                                                                      

Vane provis mi kun frato                                                   
Promenigi ałte katon.                                                         
Saltis kato el sharghuj' -                                                      
Kamiono falis tuj.                                                                


   * * *                                                                        

Faru ni aviadilon,                                                         
Superflugu ni barilon,                                                        
Super domo, super pino...
Ni revenu al patrino.                                                        


   * * *                                                                 

Shatas mi chevalon mian,                                                              
Voston kombas per kombilo.                                                          
Mi prizorgas ghin senhaste,                                                  
Al amiko rajdas gaste.                                                        

---

             Ljuba Bojaghieva

    PASERA KANTO

Chio floras, gaje estas,
la printempon oni festas.
De mateno ghis vespero
kante chirpas la pasero:
	 Chirk-chirik, chiri-lik,
	 chiri-chiri-lik.

Flugas musho, flugas kulo
en la bekon de l'chasulo.
Sata, vigla dum somero
gaje chirpas la pasero:
	 Chirk-chirik, chiri-lik,
	 chiri-chiri-lik.


Jen ne lumas varma suno.
Pluvas, venis jam ałtuno.
Vento blovas kun kolero,
Tamen chirpas la pasero:
	 Chirk-chirik, chiri-lik,
	 chiri-chiri-lik.

Vintro venis. Malvarmighas.
Chio frostas, glaciighas.
Che trovita pana ero
ghoje chirpas la pasero:
	 Chirk-chirik, chiri-lik,
	 chiri-chiri-lik.

---

(tr)	tra Kornej Chukovskij
	    el la angla                                                         

   KATAŁSO KAJ MAŁSO

Foje museto Małso                                                                           
ekvidis katon Katałso,
la katon koler-okulałsan,
kaj ege kolere-dentałsan.                                                                      

Alsaltis Katałso Małson
ludante per sia vostałso:                                                                      
"Ahh, Małso, Małso, Małso,                                           
Venu al mi, kara Małso!
Mi kantos al vi, kara Małso,
Mirindan kanteton, ho Małso!"                                                                    

Sed respondis al li sagha Małso:
"Ne trompos vi min, Katałso!
Vidas mi la okulałsojn                                                                       
kaj ege kolerajn dentałsojn!"                                              

Tiel diris al li sagha Małso -
Kaj ekkuris shi for de Katałso.                                                               


   KURBIGITA KANTO

Vivis iam sen chagreno
Kurbigita homo.
Li pashadis dum promen'
Che kurbigita domo.

Kaj post kurbigita plac'
En kurbigita urbo
Kurbigita erinaco
Loghis en kukurbo.


Kaj che kurba magazen'
Kun kurbigitaj pupoj
Promenadis dum matenoj
Kurbigitaj lupoj.

Kaj observis chion chi
Kurbigita kato.
Che fenestro sidis ghi,
Ronronante sate.

Kaj che kurba riveret'
Kurbigita ino
Nudpiede en kvieto
Saltis inter pinoj

Kaj surkape havis shi
Kurbigitan chapon,
Kaj en korbo portis shi
Kurbigitan rapon.

---

(tr)	 Samuil Marshak                                                    

   * * *                                                                            

Muso al musido diris:                                                                       
- Bonajn librojn mi akiris!                                                                
Legi ilin mi ne povas,                                                                    
Sed la guston bona trovas.                                                           


   * * *                                                                

Ekkalkulis jen kokino                                             
siajn kokidetojn:                                                         
"Flavaj - kvin,                                                                
kaj nigraj - kvin.                                                 
Kaj entute - deko."                                                       

---

(tr)	     Daniil Harms

	KATOJ

Mi iris hejmen foje
kontenta kaj malsata,
kaj vidis mi - chevoje
trankvile sidas katoj.

Mi kriis:
 - Hej vi, katoj!
   Nun iru kune ni
   kontentaj kaj malsataj
   lał vojo tiu chi.

   Ni venu mian domon,
   Kaj ni tagmanghu, katoj -
   el cepoj kaj terpomoj
   aranghos mi salaton.

   Ahh, ne! - respondis katoj. -
   Ni restos tie chi.
   Ni estas ne malsataj.
   Ne iros ni kun vi.


	NOKTO

Dormas falko,
dormas birdoj,
dormas kaproj kaj shafidoj.
Kaj en herbo la insektoj
dormas kushe, dormas side.
En paletro dormas farboj,
che rivero dormas arboj.
Pjatakov Boris Petrovich
dormas kun hirtita barbo.


	ShIPETO                                                                       

En river navigas shipo,                                                         
ghi navigas kun persisto.                                                             
Sidas tie brava kvaro,
brava kvaro da maristoj.                                                           

Bele rondas la oreloj,                                                              
la kombitaj vostoj glatas.                                                             
Kaj neniun ili timas -
krom katinoj kaj krom katoj.                                                    


 KURAS MI PER TUTA FORTO

Kuras mi per tuta forto,                                    	    
miaj kruroj botojn portas.
Boto jen, kaj boto jen -                                                             
Mi elpensis tion mem.                                                   

Tamen povas mi pli bone:                                                            
Miajn krurojn botoj kronas.                                             
Kaj eksciu chiu hom' -                                                   
Mi elpensis tion mom.

Tamen eblas ech pli mome:                                              
min la kruraj botoj pomas.                                            
Strangas tiu manier' -                                                                 
Mi elpensis tion mer.                                                           


  TRE TERURA OKAZAJhO

Finmanghante bulkon ghoje
Iris fratoj iufoje,
Sed subite apudvoje
Granda hundo lałte bojis.

Unu frat' alian pushis:
"Povas ghi promenon fushi,
Ke la hundo nin ne tushu
Jhetu bulkon ghien-bushen."

Chio pasis senamare,
Nun la fratojn scias klare -
chiufoje al promeno
Oni bulkan pecon prenu!


	LUDO

Kuris Pechjo lał asfalto,
lał asfalto,
lał shoseo,
kuris Pechjo lał shoseo,
kaj kriadis:
 - GA-RA-RAR!

Mi ne plu jam estas Pechjo,
vi disiru!
Vi disiru!
Mi ne plu jam estas Pechjo,
estas mi ałtomobil'.

Kaj post Pechjo kuris Vachjo
lał asfalto,
lał shoseo,
kuris Vachjo lał shoseo,
kaj kriadis:
- DU-DU-DU!

Mi ne plu jam estas Vachjo,
staru flanke!
Staru flanke!                     
Mi ne plu jam estas Vachjo,
poshta shipo estas mi.            

Kaj post Vachjo kuris Michjo      
lał asfalto,                      
lał shoseo,
kuris Michjo lał shoseo,          
kaj kriadis:                      
- JhU-JhU-JhU!                    

Mi ne plu jam estas Michjo,       
vi singardu!
Vi singardu!                      
Mi ne plu jam estas Michjo,       
estas mi aviadil'.                

Iris sur la voj' bovino,
lał asfalto,                      
lał shoseo,                       
iris sur la voj'                  
bovino                            
kaj mughadis:
- MU-MU-MU!

Estis vera ghi bovino,
estis veraj                       
ghiaj kornoj,                     
iris ghi lał tiu vojo,            
kaj la vojon baris ghi.           

 - Hej, bovino,
vi, bovino,
vi ne staru nun, bovino,
vi ne staru sur la vojo,
vi ne staru sur asfalt'.

- Hej, singardu! - kriis Michjo.
- Staru flanke! - kriis Vachjo.
- Hej, disiru! - kriis Pechjo,
flanken pashis la bovin'.

Jen alkuris,
jen alkuris
ghis benketo
che barilo
shipo,
kun ałtomobilo
shipo kaj aviadil',
la avi'
kun vaporshipo
shipo kaj ałtomobil'.

Pechjo saltis sur la benkon,
Vachjo saltis sur la benkon,
Michjo saltis sur la benkon,
sur la benkon che baril'.

- Mi alkuris! - kriis Pechjo.
- Mi min ankris! - kriis Vachjo.
- Surterighis! - kriis Michjo.
Haltis ili por ripoz'.

Iom sidis,
iom sidis                       
sur la benko                    
che barilo                      
shipo,                          
kun ałtomobilo
shipo kaj aviadil',             
la avi'                         
kun vaporshipo                  
shipo kaj ałtomobil'.           

- Plu ni startu! - kriis Pechjo.
- Flotu ni! - respondis Vachjo. 
- Ni ekflugu! - diris Michjo.   
Kaj impetis ili plu.            

Kaj ekkuris, ekveturis          
lał asfalto,                    
lał shoseo,                     
nur saltadis kaj kuradis        
kaj kriadis:
- JhU-JhU-JhU!

Nur saltadis kaj kriadis
lał asfalto,
lał shoseo,
nur per la kalkanoj brilis,
kaj kriadis:
- DU-DU-DU!

Nur per la kalkanoj brilis,
lał asfalto,
lał shoseo,
nur la chapojn ili jhetis
kaj kriadis:
- GA-RA-RAR!

---

    LANGROMPILOJ

- Chu vere viro vidis vin veni?

- Petro trovis nur tri shtrumpojn.

- Hele lumas la lampiro en la luna lumo.

- Pałla ałdis kun bedałro, ke hierał
  ałto knokałtis la lałtan Pałlon.

- Ni baldał ałdos ankał alałdojn
  lałte kanti.

- Per siaj novaj shuoj shi pashis
  nur ses pashojn.

- Ne ploru plorulo pro propra plezuro.

---

(tr)            Kornej Chukovskij

    BARMALEJ

   La unua parto

Karaj infanetoj!
Mi vin plore petas -
Vi neniam iru
Gaste al Afrik'!
En Afriko loghas
Sharkoj kaj goriloj,
En Afriko loghas
Achaj krokodiloj.
Ili vin ne shatos,
Mordos vin kaj batos!
Vi neniam iru
Gaste al Afrik'!

Kaj krom tio estas -
La koshmara plej -
Pirato kaj rabisto -
Bar-ma-lej.

Li manghas infanetojn
Kaj tra Afriko kuras -
Fia Barmalejo,
Hida kaj terura!

Pachjo kaj panjo
Al Afrik' ne iras.                    
Pachjo kaj panjo
Al la infanoj diras:                  
"Ja Afrik' dangheras.
Jes, jes, jes!
Ja Afrik' koleras.                    
Jes, jes, jes!                        
Al Afrik' neniam, karaj,              
Iru sen permes'!"

Sed pachjo kaj panjo ekdormis vespere,
Kaj Sachjo kun Sanjo forkuris libere  
En Afrikon!
En Afrikon!

Tra Afriko ili iras,                  
Figojn, ananasojn shiras.             
"Jen Afriko kia!
Tuta Afriko nia!"                     

Kaptis ili rinoceron,                 
Iom rajdis che rivero.
"Jen Afriko kia!
Tuta Afriko nia!"

Elefantoj ludi volis -
Ili kune kapriolis.
"Jen Afriko kia!
Tuta Afriko nia!"

Venis el arbar' gorilo,
La gorilo tiel diris,
Diris tiel la gorilo,
La gorilo diris jen:

"Vidu, sharko Karafarko
Che la bordo vin atendas.
Chu al sharko Karafarko
Vi ne shatus, karaj, trafi -
Inter dentojn?"

"Ni la sharkon Karafarkon
Ja ne timas, ja ne timas,
Ni pri sharkoj Karafarkoj
Ja kutimas, ja kutimas.

Ni en sharkon Karafarkon
Jhetos shtonon, jhetos shtonon!
Ni la sharkon Karafarkon -
Per bastono, per bastono!"

Kaj la sharko la bastonon
Timis, kaj pro timo dronis,-
Mem vi kulpas, fia sharko, mem vi kulpas

Sed venas al ili el marchoj
Grandega hipopotam',
Ghi pashas kaj pashas tra marchoj
Kaj mughas kun lałta malam'.

Sed Sachjo-Sanjo petoli ne chesas 
Ventron hipopotaman karesas:

"Kia la ventro!
Bona ventro!
Jen mirinda estas ventro!"

Ne toleris la hipopo                   
La ofendon,
Tra Afriko tuta mughis                 
Sian plendon                           
Barmalejon, Barmalejon,                
Ghi alvokas                            
Kaj atendas.                           

"Barmalej, Barmalej, Barmalej,
Venu tuj, kaj rapidu vi plej,
Barmalej, tiujn fiajn gebubojn,        
Punu tuj, Barmalej, kaj sen duboj.


   La dua parto                        

Sachjo-Sanjo tuj ektremis              
Kiam Barmalejo venis.                  
Li tra Afriko iras,                    
Tra la tuta Afriko diras:              
"Estas mi sangavida,                   
Estas mi ache hida,
Fia rabisto Barmalej!
Mi bezonadas                           
Nek marmeladon,
Nek chokoladon                         
Nur la infanojn                        
(Malgrandajn plej!)."                  

Li shnurojn terurajn kunligas,         
La dentojn terurajn li knaras,         
Li fajron teruran bruligas             
Kaj krion teruran li faras:            
"Karabaros! Karabaros!                 
Tuj tagmanghon mi preparos!"           

La infanoj larmas plore,
Barmalejon petas hhore:
"Kara, kara, Barmalej,
Nepre nin kompatu!
Lasu nin rapide plej,
Al la patrin' amata!"

Ni forkuri el la hejm'
Jam neniam penos.
Al Afriko por promen'
Ni neniam venos.

Kara, kara rabo-homo,
Vidu nian veon,
Donos ni al vi bombonon,
Kun citrono teon.

Tamen Barmalej al chiuj pentoj
Nur silentas.

Kaj diris Sanjo al Sachjo:
"Vidu, tie en foro
Avio aperis subite,
Tie flugas doktoro,
Tie flugas doktoro,
Bona doktoro Ajbolito!"

Bona doktoro Ajbolito
Sachjon-Sanjon alkuras,
Sachjon-Sanjon brakumas,
Kaj insiste la rabiston
Alparolas kun ekscito:

"Mi vin petas, Barmalejo,
Mia bona, mia kara,
Vi malligu, liberigu
Tiun etan infanaron!"

Sed la rabisto lin kaptas subite,
Kaj en fajron jhetas Ajboliton.
Ajbolit tie brulas kaj ploras:                              
"Ho, dolor'! Ho, dolor! Ho, doloras!

Kaj la povraj infanoj kushas sur herbejo,                   
Rigardas Barmalejon.                                        
Kaj ploras, kaj ploras, kaj ploras!                         


   La tria parto

Sed jen el-post Nilo
Gorilo venas.                                               
Gorilo venas,                                               
Krokodilon trenas!                                          

Ajbolit' el fajro iras,                                     
Al la krokodilo diras:                                      
"Mi persvadas vin insiste,                                  
Glutu tiun chi rabiston,                                    
Por ke Barmalej avara                                       
Ne plu pushu,
Ne plu tushu
Tiun etan infanaron!"                                       

Post la peto                                                 
Ekridetis,                                                  
Turnis sin                                                  
La krokodil',                                               
La piraton                                                  
Malshatatan                                                 
Tuj forglutis
Kun facil'.

Ridas, ridas, ridas, ridas la infanoj,
Ili saltas, ili dancas che la flamoj.
"Vi savis nin,
Vi savis nin,
Redonis la liberon!
En bona hor'
Vi venis por
Forgluti
La dangheron!"

Sed Barmalejo kun humilo
En vetro sidas krokodila,
En morna ventro krokodila
Sopiras, ploras Barmalej:
"Ne pereu mi vane,
Amos mi la infanojn!
Ne malshatu vi min,
Do kompatu vi min!
Amos mi, amos mi
La infanojn!"

La infanoj ałdas lian ploron,
Al la krokodilo ili diras:
"Se li vere ighis pli bonkora,
Vi bonvolu lasi lin eliri.
Ni kunprenos Barmalejon foren,
Veturigos lin al Leningrad!"

La krokodilo konsentas senhaste,
La bushon malfermas vaste,
Kaj de tie ridetante
Tuj elsaltas Barmalej,
Kaj vizagho lia estas
Bela kaj bonkora plej:

"Ghojo
estas                                    
Tiom
granda -                                 
Mi veturos,                              
Leningradon!"                            

Dancas, dancas Barmalej, Barmalej!       
"Mi farighos la plej bona, bona plej!    
Mi komencos por infanoj, por infanoj     
Baki kukojn, baki flanojn, baki flanojn! 

Mi ekiros al foiroj,                     
Prenos varojn al bazaroj!                
Mi disdoni al infanoj                    
Dolchajn kukojn ne avaros,               
Per biskvitoj kaj bombonoj
Mi regalos infanaron.                    

Kaj por Sanjo eta                        
Kaj por Sachjo eta,                      
Havos, havos, havos mi                   
Spickuketon mentan!                      
Kukon mentan,                            
Sento-tentan,                            
Prenu tuj, kaj vi ne pentos!             
Venu, venu,                              
Prenu, prenu,                            
Pagi monon ech ne penu.                  
Char infanojn Barmalej                   
Amas pleje, amas plej,                   
Amas, amas la infanojn,                  
Amas pleje, amas plej!"                  

La hejmpagho de DENASK-L.