Uralaj lingvoj kaj gentoj

AN = angla nomo; FR = franca nomo; RU = rusa nomo; PIV = nomo en la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (2002); LL = nomo en la "Landoj kaj lingvoj de la mondo" en la TTT-ejo de Bertilo Wennergren; PR = nomo propralingve
uralaj lingvoj. Lingvofamilio, al kiu apartenas la lingvoj finn-ugraj kaj samojedaj. Ĝia parenceco kun aliaj lingvofamilioj estas nepruvita kaj eventuale nepruvebla; precipe la hipotezo pri la parenceco kun la altajaj lingvoj (ekzemple la turka) ne estas science pruvita, malgraŭ ke ĝi ofte aperas en popularaj verkoj. La uralaj gentoj (popoloj) estas tiuj parolantaj uralajn lingvojn – la lingva parenceco ne signifas parencecon biologian aŭ kulturan. La urala pralingvo dividiĝis antaŭ ses mil jaroj, eble multe pli frue. Tial la finn-ugraj kaj samojedaj lingvoj estas malsimilaj, kaj ankaŭ ekzemple la finnoj kaj hungaroj, kies lingvaj prapatroj disiĝis antaŭ eble kvar mil jaroj, parolas lingvojn tiom malsimilajn kiel la germana kaj persa. AN Uralic languages FR langues ouraliennes RU ural'skie jazyki PIV Ural- LL –
  • samojedaj lingvoj. Grupo de uralaj lingvoj parolataj en Rusujaj tundro kaj tajgo. AN Samoyedic languages FR langues samoyèdes RU samodijskie (samoedskie) jazyki PIV samojed- LL –
      • nenecoj. Samojeda gento de ĉ. 30.000 homoj, el kiuj ĉ. 85% parolas la nenecan lingvon. AN Nenets (Yurak Samoyed) FR Nenets (Samoyède yourak) RU nenec PIV – LL – PR ńeneć'
      • enecoj. Samojeda gento de ĉ. 200 homoj, el kiuj ĉ. duono parolas la enecan lingvon. AN Enets (Yenisey Samoyed) FR Enets (Samoyède ienisseï) RU ènec PIV – LL – PR eneť'
      • nganasanoj. Samojeda gento de ĉ. 1.000 homoj kiuj parolas la nganasanan lingvon. AN Nganasan (Tavgi, Avam) FR Nganasan (Samoyède tavgui) RU nganasan PIV – LL – PR ŋanësan
      • selkupoj. Samojeda gento de ĉ. 4.000 homoj, el kiuj ĉ. 50% parolas la selkupan lingvon. AN Selkup (Ostyak Samoyed) FR Selkoup (Ostiak-Samoyède) RU sel'kup PIV – LL – PR söľqup
  • finn-ugraj lingvoj. La pli granda grupo de la uralaj lingvoj, al kiuj apartenas la lingvoj hungara, finna, estona k.a. AN Finno-Ugric languages FR langues finno-ougriennes RU finno-ugorskie jazyki PIV finn-ugr- (kun ĝusta difino sub "finn/o"; sed kun la formo "finn(o)-ugra" kaj malĝusta difino sub "ugr/o") LL –
    • sameaj (laponaj) lingvoj. Grupo de finn-ugraj lingvoj parolataj de la sameoj (laponoj). Ili estas tiel malsimilaj, ke apenaŭ eblas paroli pri unusola "lapona lingvo", kiel oni ofte faras en popularaj verkoj; ekzistas ankaŭ pluraj skriblingvoj. Distingeblas ĉ. dek sameaj lingvoj, sed iliaj parolantoj estas etne konsiderataj nur unu popolo.
      • sameoj (laponoj). Finn-ugra gento de 50.000 ĝis 80.000 homoj, loĝantaj en Laponujo (nordaj Norvegujo, Svedujo kaj Finnlando kaj nordokcidenta Rusujo). El ili ĉirkaŭ duono parolas la sameajn lingvojn. AN Sami, Saami, Lapp FR Lapon RU saami PIV lapon-, same- LL Lapon-, Same- PR (nordsamee) sápmelaš. La sameoj mem preferas "sam-" anstataŭ "lap(on)-" ankaŭ en aliaj lingvoj.
    • balt-finnaj lingvoj. Grupo de finn-ugraj lingvoj parolataj ĉirkaŭ la norda kaj orienta Balta Maro. Ili ne parencas al la baltaj lingvoj (litova, latva), kiuj apartenas al la familio hind-eŭropa. AN Finnic languages, Baltic-Finnic languages FR langues balto-finnoises RU pribaltijsko-finskie jazyki PIV – LL –
      • finnoj (suomoj). La ĉefgento loĝanta en Finnlando. La finnan lingvon parolas ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj en Finnlando kaj la najbaraj landoj. Ankaŭ la svedlingvajn finnlandanojn oni ofte konsideras finnoj. AN Finn FR Finnois RU finn PIV finn-, suom- LL Finn- PR suomalainen (homo), suomi (lingvo). Plej multaj finnoj, inkluzive la esperantistojn, ne postulas, ke oni uzu la radikon "suom-" alilingve. – En Svedujo oni agnoskis kiel minoritatan lingvon ankaŭ apartan nord-Svedujan formon de la finna nomatan meänkieli ("nia lingvo").
      • estonoj. La finn-ugra ĉefgento loĝanta en Estonujo. La estona lingvo havas ĉ. 1.200.000 parolantojn. AN Estonian FR Estonien RU èstonec PIV eston- LL Eston- PR eestlane (subst.), eesti (adj.)
      • kareloj. Finn-ugra gento de ĉ. 130.000 homoj, loĝantaj ĉefe en Rusuja Karelujo. Parolas la karelan lingvon, kiu havas plurajn skriblingvajn normojn. En Rusuja Karelujo oni uzas ankaŭ la finnan kiel skriblingvon; en Finnlanda Karelujo oni parolas nur la finnan. AN Karelian (Carelian) FR Carélien RU karel PIV karel- LL Karel-uj- (regiono) PR karjalaine
      • vepsoj. Finn-ugra gento de ĉ. 13.000 homoj, loĝantaj en nordokcidenta Rusujo; parolas la vepsan lingvon. AN Veps, Vepsian FR Vepse RU veps PIV – LL – PR vepś-
      • ingroj. Finn-ugra gento de ĉ. 800 homoj, loĝantaj inter Sankt-Peterburgo kaj Norda Estonujo. Parolas la ingran lingvon. En Ingrujo oni parolas ankaŭ aliajn balto-finnajn lingvojn, precipe la finnan. AN Ingrian FR Ingrien RU iĵorec PIV – LL – PR inker-
      • vodoj. Finn-ugra gento, el kiu kelkdek ankoraŭ parolas la vodan lingvon. AN Votic, Vote FR Vote RU vodskij PIV – LL – PR vaďďalain
      • livonoj. Finn-ugra gento loĝanta en Livonujo, parto de Latvujo kaj Estonujo. El ili kelkdek en Latvujo ankoraŭ parolas la livonan lingvon. AN Livonian FR Live RU liv PIV livon- LL – PR liiv-
    • volgaj lingvoj (finn-ugraj). Komuna nomo por la lingvoj de la mordvoj (mordovoj) kaj marioj. AN Volgaic languages FR langues finno-ougriennes de la Volga RU volĵskie jazyki PIV Volg- (rivernomo) LL –
      • mordvoj (mordovoj). Finn-ugra gento de 1.100.000 homoj, loĝantaj en Mordvujo (Rusujo) kaj en la ĉirkaŭaj regionoj. El ili ĉ. 70% parolas la mordvan lingvon, kun du relative malsimilaj dialektoj, la erza kaj la mokŝa, rigardeblaj kiel du apartaj lingvoj, ĉar iliaj parolantoj ne interkompreniĝas. AN Mordvin FR Mordve RU mordvin, mordovec (kolektive mordva; adj. mordovskij) PIV mordv- LL Mordv- PR erźa, mokša
      • marioj. Finn-ugra gento de 650.000 homoj, loĝantaj en Mariujo (Rusujo) kaj en la ĉirkaŭaj regionoj. Eble 500.000 el ili parolas la marian lingvon. AN Mari, Cheremis FR Tchérémisse, Mari RU mariec PIV mari- LL Mari- PR mar-
    • permaj lingvoj. Branĉo de la finn-ugraj lingvoj, inkluzivanta la lingvojn de la udmurtoj kaj komioj. AN Permic languages FR langues permiennes RU permskie jazyki PIV permi- (geologia termino devenanta de la nomo de la regiono, kiu do devas esti "Perm-", kp. "Ĵuraso" – "ĵurasio") LL –
      • udmurtoj. Finn-ugra gento de 750.000 homoj, loĝantaj en Udmurtujo (Rusujo) kaj en la ĉirkaŭaj regionoj. El ili 70% parolas denaske la udmurtan lingvon. AN Udmurt, Votyak FR Votiak, Oudmourte RU udmurt PIV udmurt- LL Udmurt- PR udmurt
      • komioj. Du finn-ugraj gentoj loĝantaj en Komiujo (Rusujo) kaj en la ĉirkaŭaj regionoj: la komi-zirjanoj (350.000, el kiuj ĉ. 70% parolas la komi-zirjanan lingvon), kaj la komi-permanoj (150.000, el kiuj ĉ. 70% parolas la komi-permanan lingvon.) AN Komi, Zyryan; Permiak FR Zyriane, Komi; Permiak RU komi, komi-zyrjan; komi-permjak PIV komi- LL Komi- PR komi
    • ugraj lingvoj. Grupo de finn-ugraj lingvoj inkluzivanta la hungaran, la ĥantan kaj la mansan lingvojn. Du ĉi-lastajn kune oni nomas ob-ugraj lingvoj (laŭ la rivero Obo). AN Ugric languages FR langues ougriennes RU ugorskie jazyki PIV ugr- (kun fantazia difino) LL –
      • hungaroj. La plej granda gento finn-ugra. La hungara lingvo havas ĉ. 15 milionojn da parolantoj en Hungarujo kaj najbaraj landoj. AN Hungarian (kelkfoje Magyar) FR Hongrois RU vengr PIV hungar-, madjar- LL Hungar- PR magyar
      • ĥantoj. Finn-ugra gento de ĉ. 20.000 homoj en okcidenta Siberio. El ili ĉ. duono parolas la ĥantan lingvon. AN Khanty, Ostyak FR Ostiak, Khanti RU ĥanty PIV ĥant- (ne kiel kapvorto, sed sub "ugr/o") LL – PR hanti [ĥ-]
      • mansoj. Finn-ugra gento de ĉ. 7.000 homoj en okcidenta Siberio. El ili ĉ. duono parolas la mansan lingvon. AN Mansi, Vogul FR Vogoule, Mansi RU mansi PIV mans- (ne kiel kapvorto ĉi-sence, sed troviĝas sub "ugr/o") LL – PR maańśi

Kompilis Jouko Lindstedt en 1998, reviziis en 2003 kaj 2005. Plej gravaj ne-Esperantaj fontoj uzitaj estas Johanna Laakso (red.), Uralilaiset kansat (WSOY, 1991); Jaakko Anhava, Maailman kielet ja kielikunnat (Gaudeamus, 1998); Robert Austerlitz, Uralic languages (en la verko The Major Languages of Eastern Europe, red. de Bernard Comrie, Routledge 1990); Uralic languages, en The New Encyclopaedia Britannica, 15-a eldono (Macropaedia, sub "Languages of the World"); Péter Hajdú (red.), Les Peuples ouraliens (Corvina Kiadó 1980); V. N. Jarceva (red.), Lingvistiĉeskij ènciklopediĉeskij slovar' (Sovetskaja ènciklopedija 1990). Dankon al Sergio Pokrovskij pro komentoj!