KUN supersignoj (unikode) | SEN supersignoj (ch-sisteme)

(c) 2000 Walter Żelazny



Walter Żelazny (Pollando & Francujo)

(unu el la subskribintoj de la Manifesto)

Ne eblas diri ion originalan tie, kie oni tion ne komprenas...

La manifesto de Raŭmo, ties fina fragmento deklaras, ke "Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran."

Ke "la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion" estas sendube. Sed ĉu dum la dudek jaroj ekde la lanĉo de la Manifesto la Esperantistoj diris "ion kulture originalan kaj internacie valoran"?

Ne, ili diris nenion kulture originalan kaj internacie valoran, sed ankaŭ neniu ekster Esperantio en la 20 lastaj jaroj diris ion kulture interesan kaj internacie valoran!

Kiel devas aspekti la mondo de la socia kaj kultura justecoj, la filozofio kaj la literaturo de la 19a jarcento sciis perfekte. Nek rasismo, nek antisemitismo, nek sklaveco, nek diskriminacio. Kaj malgraŭ tio komenco de la 20 jarcento estis koŝmaro de la rasismo (ĉie), antisemitismo (nazia periodo) kaj sklaveco (gulagoj) kaj diskriminacio daŭras. Ni vekiĝis post la dua mondmilito almenaŭ kun la konkludo, ke la rasismo, antisemitismo, sklaveco devas "vere" malaperi! Pri la diskriminacio ni plu multe parolas.

Jen la tuta progreso de la mondo. Ni aldonu ke almenaŭ teorie estas pli facile vivi en la 20 jarcento ol en la 19 jc., komencante de lavmaŝino, malkreskanta prezo de nutraĵoj, vojaĝkostoj, komputiloj ktp. Tio ne eblus sen la teĥnika progreso de la 20 jc. Ni konkludu simple ke hodiaŭ estas iom pli facile vivi al la homaro. Tiu procezo plifaciligi la vivon certe estas la plej granda atingaĵo de la "homaro". Sed kia "homaro"? Kiam ni rigardas kio okazis kaj okazas en Kampuĉo, Sudano, ĉe la Grandaj Lagoj en Afriko, ni povas dubi ĉu ekzistas io tia kiel "homaro". Ankoraŭ pli forte ni povas dubi, ĉar la mondo estas interplektita per eventoj, do la sangaj eventoj en Rumanio, Indonezio aŭ Kosovo tuj trovas spurojn en la plej luksaj bankoj, kie satrapoj metas monon ktp. Neniu estas senkulpa!

Inter multaj ideoj, kiuj celis plibonigi nian mondon en 19 jc. estis ankaŭ tiu de Zamenhof. La internacia lingvo Esperanto. La kreinto Zamenhof dubis ĉu li kreis la internacian lingvon por la tuta homaro, aŭ por tiu "pli bona parto" de la homaro; tie troviĝas radikoj de la homaranismo. Eĉ ni povus diri jene: Zamenhof kreis la lingvon por la tuta homaro, sed je ĉiu eventualeco, kaze se la homaro ne akceptos la lingvon li lasis la solvon por tiuj esperantistoj, kiuj volas resti esperantistoj, sen atendi ke iam lia revo de la internacia lingvo, kiel internacia en la politika senco plenumiĝos.

De tiuj du ideaj branĉoj tre nebule distingeblaj venas du branĉoj de la movado. La partizanojn de tiuj du branĉoj ni nomas hodiaŭ finvenkistoj kaj raŭmistoj, sed oni povas nomi ilin ankaŭ alimaniere.

KATEGORIOJ: FINVENKISTOJ RAŬMISTOJ
fontoj: letero al Borovko el 1895 j. letero al Kofman el 1901 j.
tempo de Zamenhof: Esperantistoj Homaranoj
ideologiaj manifestoj: Manifesto de Prago Manifesto de Raŭmo
organizaj strukturoj: piramida laŭŝtata federacia
personecoj: Lapenna Hodler, Baghy
metodoj: politikaj civita rezisto
lingvistiko: esperantologio interlingvistiko
sociaj sciencoj: pruvi la neceson de Eo por la Homaro rekoni Eon kiel socian fenomenon de/en la Homaro
literaturo: pruvi taŭgecon de Eo kiel lingvo krei en la lingvo
literaturaj preferoj: traduki mondan literaturon krei propran
celo: lingvo por ĉiuj valoro civiliza

Iu, kiu almenaŭ iomete orientiĝas en la sociaj sciencoj, scias, ke la ideoj ne sumiĝas, kaj certaj elementoj de la tabelo estas "elastikaj".

Kiam la Raŭmistoj deklaris, ke: la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80-aj jaroj — oni havu alternativajn celojn, estis klare por konkludi, ke: ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran.

Ĉu do la Raŭmistoj diris ion originalan kaj internacie valoran? Ne, ili diris nenion originalan kaj internacie valoran, sed ili sukcesis "eltiri" el la socia penso de Zamenhof liajn dubojn je eventualeco se la fina venko malsukcesos. Tio estas la plej grava merito de la Raŭmistoj.

Ĉu do la fina venko malsukcesis? Ĝis nun jes, same kiel la Raŭmistoj nenion originalan diris.

Sed bedaŭrinde la finvenkistoj esperas ke ankoraŭ ili bezonas iom da mono kaj Esperanto sukcesos surmonde. Ili do lanĉas manifestojn kiel tiun de Prago kiun jam subskribis ĉirkaŭ 10 mil personoj. Sed tamen mi rajtas demandi kia estos rezulto de ĉi-tiu manifesto se ĝin subskibos 100 000 aŭ 1 000 000 000 da homoj? Sama! Estus honeste diri okaze de la fanfaronado pri la amasaj subskiboj de la Manifesto de Prago, ke ion similan, sed nomitan la peticio al Unuiĝintaj Nacioj, lanĉis en la sesdekaj jaroj la stabo de Lapenna, kiun subskribis ĉirkaŭ unu miliono da individuoj kaj preskaŭ kvar mil organizoj kaj ĝi donis neniun rezulton. Simile la finverkistoj pensas, ke oni devas varbi..., varbi..., kaj varbi. Kial? Oni ne scias kiucele, ĉu por havi pli da membroj, aŭ ĉu havi pli da mono. Honeste estus fini ĉi-tiun konstantan senhontan almozpetadon sub la preteksto de la varbado de la novaj membroj. Kial do post 110 jaroj de la proklamacio de Esperantio la nombro de Esperantistoj estas la sama? Ĉu ne troviĝas inter la Esperantistoj almenaŭ unu honesta kaj inteligenta homo por tiri la konkludojn de ĉi tiu fakto kaj diri ke la varbado estas vana!

Ĉiu socia grupo posedas sian propran "sencon" kiel sian principan valoron, samtempe kiel valoron simbolan, esprimantan per sia grupo. Strukturaligo de la "senco" per la grupo esprimiĝas en la difino de sia situacio en la socio, kiu formas la grupon. Esprimi la "sencon" de la grupo manifestiĝas per sia potencio troviĝanta en la ebleco difini sian situacion per sia propra lingvo. Posedi tian ilon (en la kazo de esperantistoj, ties lingvon) donas eblecon atingi manifestacion prezenti sin kiel la produktanto de la "senco", por esti rekonita de ekstere.

Ĉiukaze kelkaj vortoj esprimitaj antaŭ 20 jaroj far la aŭtoroj de la Manifesto de Raŭmo perfekte esprimis la "sencon" de nia epoko rilate al la grupo kaj la lingvo.

En la Esperantio troviĝas certa energio kiu dormas, sed vekita povas doni fruktojn. Tiu energio troviĝas en Esperantistoj mem, ĉar Esperanto posedas valoron en si mem. Sed ĝis komprenos tion la Esperantistoj, aŭ pli bone la ĉefoj de la movado(j), vane estos eĉ diskuti pri tiuj problemoj.

La afero de la jura rekono de etnoj kaj aliaj sociaj grupoj kaj diasporoj estas novaĵo en la juraj sciencoj, politiko kaj sociologio, ties neceson ĝustamomente eksentis raŭmistoj, de tio venas poste la ideo de la Civito. La koncepto estas larĝa kaj eble "raŭmistoj" havis ŝancon kiel la unuaj esprimi tiun ideon kaj lanĉi en la formo de la Manifesto en Esperantio. Tuta internacia kaj socia vivo iras tiudirekten. Falas grandaj unuopaj malnovtipaj ŝtataj strukturoj, ili momente malplifortiĝas kaj surbaze de nova socia paradigmo, en la tutmondiĝo rekreas novajn strukturojn por denove sin plifortigi sed laŭ alia koncepto. Plej ofte tio okazas pace, foje per la milito, bedaŭrinde. Ankaŭ en nia Movado observeblas tiuj tendencoj, plej ofte ili estas pacaj, foje radikalaj, sed fermi la okulojn kaj diri ke nenio okazas, aŭ akuzi kelkajn pri la frenezaj konceptoj, tion mi ne kuraĝus fari. Fine mi ripetu la voĉon de nia korifeo W. Auld, tiu kiu faris por Esperanto pli ol ĉiuj varbantoj: min ne tre koncernas la "fina venko", se paroli vere.

Do konklude mi diru: de la fenomeno Esperanto naskiĝis du branĉoj de la movado, unua finvenkisma, dua raŭmisma. Zamenhof mem ne sciis ĉu Esperanto finvenkos. Je ĉiu eventualeco li donis alternativan solvon, homaranismon. De tiu dua branĉo naskiĝis intelekta manifestacio de Esperanto kiel civiliza valoro, esprimita en la Manifesto de Raŭmo, serĉanta trovi sian spiritan lokon en la serĉado "diri ion kulture originalan kaj internacie valoran" kaj poste la organizan lokon en la koncepto de la Civito. Tiel la Manifesto de Raŭmo estas unu el la plej gravaj ekzegezoj de la penso de Zamenhof en nia epoko.

Kie do kuŝas la problemo? La problemo kuŝas en tio, ke de pluraj vidpunktoj la finvenkismo ne dependas de Esperantistoj, dum la provo diri ion originalan dependas nur de Esperantistoj. Jen la tuta filozofio de Raŭmo.


Al la seminaria paĝo