KUN supersignoj (unikode) | SEN supersignoj (ch-sisteme)

(c) 2000 Walter Zelazny



Walter Zelazny (Pollando & Francujo)

(unu el la subskribintoj de la Manifesto)

Ne eblas diri ion originalan tie, kie oni tion ne komprenas...

La manifesto de Raùmo, ties fina fragmento deklaras, ke "Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taùgecon de la lingvo por esprimi chion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaù diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran."

Ke "la unua jarcento de Esperanto pruvis la taùgecon de la lingvo por esprimi chion" estas sendube. Sed chu dum la dudek jaroj ekde la lancho de la Manifesto la Esperantistoj diris "ion kulture originalan kaj internacie valoran"?

Ne, ili diris nenion kulture originalan kaj internacie valoran, sed ankaù neniu ekster Esperantio en la 20 lastaj jaroj diris ion kulture interesan kaj internacie valoran!

Kiel devas aspekti la mondo de la socia kaj kultura justecoj, la filozofio kaj la literaturo de la 19a jarcento sciis perfekte. Nek rasismo, nek antisemitismo, nek sklaveco, nek diskriminacio. Kaj malgraù tio komenco de la 20 jarcento estis koshmaro de la rasismo (chie), antisemitismo (nazia periodo) kaj sklaveco (gulagoj) kaj diskriminacio daùras. Ni vekighis post la dua mondmilito almenaù kun la konkludo, ke la rasismo, antisemitismo, sklaveco devas "vere" malaperi! Pri la diskriminacio ni plu multe parolas.

Jen la tuta progreso de la mondo. Ni aldonu ke almenaù teorie estas pli facile vivi en la 20 jarcento ol en la 19 jc., komencante de lavmashino, malkreskanta prezo de nutrajhoj, vojaghkostoj, komputiloj ktp. Tio ne eblus sen la tehhnika progreso de la 20 jc. Ni konkludu simple ke hodiaù estas iom pli facile vivi al la homaro. Tiu procezo plifaciligi la vivon certe estas la plej granda atingajho de la "homaro". Sed kia "homaro"? Kiam ni rigardas kio okazis kaj okazas en Kampucho, Sudano, che la Grandaj Lagoj en Afriko, ni povas dubi chu ekzistas io tia kiel "homaro". Ankoraù pli forte ni povas dubi, char la mondo estas interplektita per eventoj, do la sangaj eventoj en Rumanio, Indonezio aù Kosovo tuj trovas spurojn en la plej luksaj bankoj, kie satrapoj metas monon ktp. Neniu estas senkulpa!

Inter multaj ideoj, kiuj celis plibonigi nian mondon en 19 jc. estis ankaù tiu de Zamenhof. La internacia lingvo Esperanto. La kreinto Zamenhof dubis chu li kreis la internacian lingvon por la tuta homaro, aù por tiu "pli bona parto" de la homaro; tie trovighas radikoj de la homaranismo. Ech ni povus diri jene: Zamenhof kreis la lingvon por la tuta homaro, sed je chiu eventualeco, kaze se la homaro ne akceptos la lingvon li lasis la solvon por tiuj esperantistoj, kiuj volas resti esperantistoj, sen atendi ke iam lia revo de la internacia lingvo, kiel internacia en la politika senco plenumighos.

De tiuj du ideaj branchoj tre nebule distingeblaj venas du branchoj de la movado. La partizanojn de tiuj du branchoj ni nomas hodiaù finvenkistoj kaj raùmistoj, sed oni povas nomi ilin ankaù alimaniere.

KATEGORIOJ: FINVENKISTOJ RAÙMISTOJ
fontoj: letero al Borovko el 1895 j. letero al Kofman el 1901 j.
tempo de Zamenhof: Esperantistoj Homaranoj
ideologiaj manifestoj: Manifesto de Prago Manifesto de Raùmo
organizaj strukturoj: piramida laùshtata federacia
personecoj: Lapenna Hodler, Baghy
metodoj: politikaj civita rezisto
lingvistiko: esperantologio interlingvistiko
sociaj sciencoj: pruvi la neceson de Eo por la Homaro rekoni Eon kiel socian fenomenon de/en la Homaro
literaturo: pruvi taùgecon de Eo kiel lingvo krei en la lingvo
literaturaj preferoj: traduki mondan literaturon krei propran
celo: lingvo por chiuj valoro civiliza

Iu, kiu almenaù iomete orientighas en la sociaj sciencoj, scias, ke la ideoj ne sumighas, kaj certaj elementoj de la tabelo estas "elastikaj".

Kiam la Raùmistoj deklaris, ke: la oficialigo de Esperanto estas nek vershajna nek esenca dum la 80-aj jaroj — oni havu alternativajn celojn, estis klare por konkludi, ke: ni kapablas ankaù diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran.

Chu do la Raùmistoj diris ion originalan kaj internacie valoran? Ne, ili diris nenion originalan kaj internacie valoran, sed ili sukcesis "eltiri" el la socia penso de Zamenhof liajn dubojn je eventualeco se la fina venko malsukcesos. Tio estas la plej grava merito de la Raùmistoj.

Chu do la fina venko malsukcesis? Ghis nun jes, same kiel la Raùmistoj nenion originalan diris.

Sed bedaùrinde la finvenkistoj esperas ke ankoraù ili bezonas iom da mono kaj Esperanto sukcesos surmonde. Ili do lanchas manifestojn kiel tiun de Prago kiun jam subskribis chirkaù 10 mil personoj. Sed tamen mi rajtas demandi kia estos rezulto de chi-tiu manifesto se ghin subskibos 100 000 aù 1 000 000 000 da homoj? Sama! Estus honeste diri okaze de la fanfaronado pri la amasaj subskiboj de la Manifesto de Prago, ke ion similan, sed nomitan la peticio al Unuighintaj Nacioj, lanchis en la sesdekaj jaroj la stabo de Lapenna, kiun subskribis chirkaù unu miliono da individuoj kaj preskaù kvar mil organizoj kaj ghi donis neniun rezulton. Simile la finverkistoj pensas, ke oni devas varbi..., varbi..., kaj varbi. Kial? Oni ne scias kiucele, chu por havi pli da membroj, aù chu havi pli da mono. Honeste estus fini chi-tiun konstantan senhontan almozpetadon sub la preteksto de la varbado de la novaj membroj. Kial do post 110 jaroj de la proklamacio de Esperantio la nombro de Esperantistoj estas la sama? Chu ne trovighas inter la Esperantistoj almenaù unu honesta kaj inteligenta homo por tiri la konkludojn de chi tiu fakto kaj diri ke la varbado estas vana!

Chiu socia grupo posedas sian propran "sencon" kiel sian principan valoron, samtempe kiel valoron simbolan, esprimantan per sia grupo. Strukturaligo de la "senco" per la grupo esprimighas en la difino de sia situacio en la socio, kiu formas la grupon. Esprimi la "sencon" de la grupo manifestighas per sia potencio trovighanta en la ebleco difini sian situacion per sia propra lingvo. Posedi tian ilon (en la kazo de esperantistoj, ties lingvon) donas eblecon atingi manifestacion prezenti sin kiel la produktanto de la "senco", por esti rekonita de ekstere.

Chiukaze kelkaj vortoj esprimitaj antaù 20 jaroj far la aùtoroj de la Manifesto de Raùmo perfekte esprimis la "sencon" de nia epoko rilate al la grupo kaj la lingvo.

En la Esperantio trovighas certa energio kiu dormas, sed vekita povas doni fruktojn. Tiu energio trovighas en Esperantistoj mem, char Esperanto posedas valoron en si mem. Sed ghis komprenos tion la Esperantistoj, aù pli bone la chefoj de la movado(j), vane estos ech diskuti pri tiuj problemoj.

La afero de la jura rekono de etnoj kaj aliaj sociaj grupoj kaj diasporoj estas novajho en la juraj sciencoj, politiko kaj sociologio, ties neceson ghustamomente eksentis raùmistoj, de tio venas poste la ideo de la Civito. La koncepto estas largha kaj eble "raùmistoj" havis shancon kiel la unuaj esprimi tiun ideon kaj lanchi en la formo de la Manifesto en Esperantio. Tuta internacia kaj socia vivo iras tiudirekten. Falas grandaj unuopaj malnovtipaj shtataj strukturoj, ili momente malplifortighas kaj surbaze de nova socia paradigmo, en la tutmondigho rekreas novajn strukturojn por denove sin plifortigi sed laù alia koncepto. Plej ofte tio okazas pace, foje per la milito, bedaùrinde. Ankaù en nia Movado observeblas tiuj tendencoj, plej ofte ili estas pacaj, foje radikalaj, sed fermi la okulojn kaj diri ke nenio okazas, aù akuzi kelkajn pri la frenezaj konceptoj, tion mi ne kuraghus fari. Fine mi ripetu la vochon de nia korifeo W. Auld, tiu kiu faris por Esperanto pli ol chiuj varbantoj: min ne tre koncernas la "fina venko", se paroli vere.

Do konklude mi diru: de la fenomeno Esperanto naskighis du branchoj de la movado, unua finvenkisma, dua raùmisma. Zamenhof mem ne sciis chu Esperanto finvenkos. Je chiu eventualeco li donis alternativan solvon, homaranismon. De tiu dua brancho naskighis intelekta manifestacio de Esperanto kiel civiliza valoro, esprimita en la Manifesto de Raùmo, serchanta trovi sian spiritan lokon en la serchado "diri ion kulture originalan kaj internacie valoran" kaj poste la organizan lokon en la koncepto de la Civito. Tiel la Manifesto de Raùmo estas unu el la plej gravaj ekzegezoj de la penso de Zamenhof en nia epoko.

Kie do kushas la problemo? La problemo kushas en tio, ke de pluraj vidpunktoj la finvenkismo ne dependas de Esperantistoj, dum la provo diri ion originalan dependas nur de Esperantistoj. Jen la tuta filozofio de Raùmo.


Al la seminaria pagho