KUN supersignoj (unikode) | SEN supersignoj (ch-sisteme)

(c) 2000 Sabira Ståhlberg
Por ajna publikigo, citado ktp. de ajna parto de la teksto necesas permeso



Sabira Ståhlberg (Bulgarujo)

Ĉu internacie inda kaj interesa?
Esperanto-kulturo el tutmonda perspektivo

1. Enkonduko

Estas tre malfacile diskuti ion, kio okazis antaŭ dudek jaroj. Parte, ĉar ankoraŭ ne pasis sufiĉe da tempo, por ke ni vidu la okazaĵojn el historia perspektivo, kaj parte, ĉar mankas neŭtralaj kaj sciencaj analizoj pri tio, kio okazis kaj pri ĝiaj konsekvencoj. Al tio aldoniĝas la fakto, ke mi mem ne ĉeestis, kaj ne povas juĝi pri la okazaĵoj krom surbaze de dokumentoj, kreitaj dume kaj poste.

Miaj vidpunktoj do baziĝas sur skribaj dokumentoj, mia sperto kiel uzanto kaj aganto de Esperanto dum pli ol 15 jaroj kaj mia sciencista eduko. Mian pensadon influas ankaŭ loĝado ekster okcidenta Eŭropo, ĉefe en orienta Eŭropo kaj Azio, kaj mia laboro kiel redaktoro de Kontakto, kiu ĉiujare ricevas preskaŭ mil paperajn leterojn kaj plurajn milojn da retmesaĝoj el pli ol 90 landoj. Sed finfine tio, kion mi diros ĉi tie, mi diros ne kiel redaktoro, nek kiel sciencisto, sed kiel kulturaganto kaj kulturproduktanto.

1.1 Celo

La celo de tiu ĉi prelego estas meti la Esperanto-kulturon en vastan, tutmondan perspektivon, por vidi ĝiajn dimensiojn, karakterizaĵojn, merkaton kaj evoluon. Mi volas starigi ankaŭ la demandon pri originaleco kaj valoro de Esperanto-kulturo por la mondo kaj por Esperantujo, kaj laste diskuti iom pri kulturpolitiko — ĉu la Esperanto-kulturo bezonas propran kulturpolitikon?

Mi uzos la vorton Esperantujo por signi ĉiujn parolantojn kaj uzantojn de la lingvo Esperanto kaj la ligita kun ĝi kulturo kaj servoj, sendepende de tio, ĉu la uzantoj konceptas sin movadanoj, komunumanoj aŭ io alia. Mi preferas uzi tiun vorton, ĉar mi vidas, ke la diskuto pri movado kontraŭ komunumo, kiu ekzistas ekde la Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro (1905) estas tre limigita kaj ne respegulas la realecon de la Esperanto-parolantoj. Eble por klareco indas komenti mallonge pri la diskuto pri-Esperanta, daŭranta de pli ol jarcento. Tiun diskuton partoprenis homoj, kiujn mi nomus ĉi tie ĝenerale per la vorto elito.

1.2 Aspektoj de la diskuto

La plej frapa karakterizaĵo de la diskutoj pri lingvo Esperanto, ĝia rolo en la mondo kaj la kulturo ligita al ĝi, estas ke ili ŝajne baziĝas sur iaspeca antaŭsupozo, ke Esperanto ne rajtas ekzisti, kaj ke uzanto devas trovi kialojn por pravigi ĝian ekziston aŭ la propran ligiĝon al ĝi en la okuloj de la t. n. "ekstera mondo".

Mi diru tuj, ke klaras por ajna homo, kiu rigardas al la mondo per malfermitaj okuloj, ke la lingvo Esperanto kaj Esperanto-kulturo ekzistas. Kial do nei tion, aŭ aliflanke, serĉi pravigojn, eĉ identecon? Al kio aŭ kiu utilas tiuj pravigoj?

La okcidenteŭropa pensmaniero kaj tiu de ĝia ido, usona, tendencas rigardi ĉion, kio ne eniras la propran unudimensian, "unuecan" mondpercepton kiel minacon, kaj ĝi provas kontroli, subigi, ridindigi aŭ nei ties valorojn kaj originalecon. Eble estas heredaĵo de la okcidentkristana tradicio, en kiu ne nur la Inkvizicio provis kontroli la pensadon dum la lastaj jarcentoj. Eble temas pri manko de memfido rilate al la propraj kulturo kaj memo, aŭ manko de informoj kaj spertoj pri la mondo ekster la propra puto. Dependas de la fakulo, kiu analizas, kiajn rezultojn li aŭ ŝi trovas. Fakto tamen restas, kiel montris en sia fama verko Orientalism (de 1978) esploristo Edward Said, ke temas pri karakterizaĵo de okcidenteŭropa kaj nordamerika mondperceptoj kaj politiko.

Tiu ĉi — mi nomos ĝin laŭ Said okcidentisma — mondpercepto regas ankaŭ en la diskutoj inter Esperanto-uzantoj. Ne malmultas, kiel ni ĉiuj scias, kvereloj kaj disputoj pri identeco kaj karaktero de Esperantujo kaj pri nombro de la butonoj en la jako de Zamenhof, kiel kantas Gianfranco Molle sur sia kasedo Kontakto. Sed mankas fakaj esploroj, mankas tutmonda diskuto. Kion oni do diru sen perdi kredindecon? Sur kio oni bazu sin?

Sen seriozaj studoj kaj sen envolvigo de uzantoj el aliaj mondopartoj — kio postulus sufiĉe grandan internan ŝanĝon en la potencostrukturoj de Esperantujo — la diskuto restos vana, inerta kaj impotenta. Ĝi plu restos du-polusa, malrealisma, centrita je sia propra umbiliko kaj ne laste firme eŭrop- kaj nordamerikcentrisma kaptito. Ĉu tiuj diskutoj vere portas nin al io? Ĉu utilas?

Miaj spertoj montras, ke la diskutoj pri noblaj celoj, finvenkismo kaj tiel plu neniel interesas, se eĉ entute percepteblas, por homoj ekster la okcidenta, kristana tradicio. Kiel uzi Esperanton praktike, estas la pli ofta demando. La sola komuna afero ŝajnas esti la plendoj, ke ne sufiĉas la uzado kaj kvalito de Esperanto-aplikado en kulturo, scienco, tekniko kaj aliaj fakoj. Tio jam donas bazon por diskuto. Mi esperas, ke en la estonteco la diskutoj estu vere tutmondaj, larĝaj kaj liberaj. Por ke lingvo estu internacia, ja diris L. L. Zamenhof, ne sufiĉas nomi ĝin tia.

2. La diskuto kaj la Manifesto

2.1 Demandoj

La raŭma manifesto laŭ mi estas tipa reprezentanto de pluraj problemaj punktoj, kiujn mi jam menciis antaŭe. Krome, aldoniĝas terminologiaj demandoj (ekzemple pri egoo kaj superegoo, krizo de identeco — de kie venas tiuj konceptoj? Kion ili signifas?) kaj ankaŭ la demando pri ĝia aktualeco por la nuna situacio, ankaŭ temo por hodiaŭ. La manifesto evidente estas politika dokumento posedanta ties karakteron kaj vortprovizon. Kaj la demandoj ne estas novaj, ekzemple ĉu Esperanto-kulturo signifu ion por la ekstero, aŭ nur por ni mem, ĉu ni havas ion por prezenti aŭ kiel ni povas alproksimigi la mondon per Esperanto-kulturo.

Mi vidas la manifeston ĉefe kiel historian dokumenton kun certa signifo, ĉar en ĝi esprimiĝas koncentrite demandoj, problemoj kaj solvoj karakterizantaj la epokon, en kiu ĝi verkiĝis. La mondo ŝanĝiĝis draste en 1989 kaj la ideoj pridiskutitaj en Raŭmo jam plejparte perdis sian aktualecon. Ankaŭ por Esperantujo. Dum la du jardekoj post Raŭmo Esperantujo ŝanĝiĝis, kaj restas por la historiistoj malkovri, ĉu la manifesto kontribuis al tio aŭ ne, aŭ ĉu ĝi estis esprimiĝo de pensofluoj, kiuj jam antaŭe ekzistis kaj ekflorus ankaŭ sen la manifesto.

2.2 La limoj de libereco kaj identeco

Lige al la manifesto kaj la posta debato (aŭ manko de debato) mi ŝatus levi gravan demandon. En la manifesto eksplicite temas pri iu fiksa grupo, kies opinion la dokumento esprimas. Tamen, tro regule aperas provoj difini la kialojn kaj kielojn de ĉies Esperanto-uzado. Ne maloftas provoj eĉ difini kion oni, por esti "samideano", pensu pri Esperanto kaj ĝia uzado. Alternativojn oni atakas aŭ prisilentas. Malmultas esceptoj — nome libera, trankvila kaj interesa opini-interŝanĝo. Kial?

Totalismo kaj orgojlo estas la vortoj, kiuj plej trafe esprimas la (mal)diskuton. Neniu povas difini — des malpli sen fari seriozan kaj profundan enketon, se eĉ tiam — la kialojn kaj kielojn de Esperanto-uzado tutmonda, kaj des malpli iu ajn havas la rajton difini kiel oni pensu. Sed temas ĉi tie pri potenco, kaj pri potenco oni batalas tra la tuta mondo. Homoj estis persekutitaj diversloke pro tio ke ili parolis Esperanton. Kial do devas okazi persekutoj en Esperantujo, rilate al malsam-pensantoj, idistoj kaj aliaj?

Kiel mi jam diris, la kristana-okcidenteŭropa tradicio baziĝas sur iaspeca ideo pri unueco, ĉu fikcia, ĉu perceptata kiel realeco de la homoj vivantaj en tiu tradicio. Sed la hodiaŭa mondo ne plu estas unueca, nek unudimensia aŭ eĉ dudimensia — ĝi estas plurdimensia, kaj en la kapo de unu kaj sama homo ekzistas, kvankam eble la homo mem ne konscias pri tio, pluraj samtempaj identecoj, dimensioj, limoj, kredoj ktp. Ili rajtas ekzisti paralele kaj samtempe, kvankam pluraj socioj tion ne akceptas pro diversaj kialoj.

Eble en 1980 estis necese, ke junaj Esperanto-uzantoj difinu sin mem kaj trovu por si identecon. Kaj ne nur en Esperantujo. Junularo en tiu tempo kaj dum la 80aj jaroj — tion mi mem atestis — serĉis vojojn por transiri la dividon de la mondo kaj trovi sian lokon inter kaj trans la politikaj limoj. Nun la mondo jam aspektas aliel. Oni ekagnoskas tutmondajn kulturojn, subkulturojn, identecojn kaj fenomenojn. La situacio estas do alia, kaj en multaj manieroj estas — ne nepre ĉie — hodiaŭ pli facile diri: mi parolas internacian lingvon, kaj mi havas identecon internacian, ol estis antaŭ 20 jaroj, kiam regis ideoj forte naciismaj kaj devigaj rilate al identeco.

Hodiaŭ identeco jam fariĝis plejparte privata afero. Kiel mi identigas min, estas mia afero. Same kiel neniu rajtas diri al mi kiel pensi, neniu rajtas diri kiel mi identigu min. Provoj inĝenieri la identecon de homoj rezultas en plej malbona kazo, kiel ni multe spertis dum la lasta jardeko, en sangoelverŝo.

2.3 La manifesto 20 jarojn poste

Estas tempo, ke Esperantujo ĝisdatiĝu al la jaro 2000. Ne plu estas la tempo de nova mondordo, ĉu ekonomia, ĉu lingva, ĉu kultura — tiuj ideoj mortis kun la malnova mondordo en 1989. Nun estas la tempo de tutmondiĝo, de diskutoj pri nordo-sudo, oriento-okcidento, evolulandoj kaj riĉaj landoj, ekologio, potenco- kaj mon-divido de la mondo, diferencoj en vivnivelo, rajtoj je ekspluatado de naturriĉaĵoj ktp. Rajtoj diversspecaj, ĉu homaj, ĉu lingvaj, ĉu bestaj aŭ infanaj.

La signifo de vortoj ankaŭ ŝanĝiĝis. Minoritato estas forpuŝata de etno respektive etna minoritato, diasporeco fariĝis tutmonda mobiliĝo de laborfortoj aŭ mafieco, kaj la defio ne plu estas trovi lokon por internacia movado inter du blokoj. La defio estas sekvi kaj kontribui al la procezoj kaj evoluoj okazantaj tutmonde. Sed kion tio postulas de ni? Kaj kion ni postulas de la monda evoluo? Kion fakte ni volas?

Ekzistas pluraj respondoj al tio. Ekzistas tiom da opinioj kaj respondoj, kiom da kapoj. Demokratiiga kaj moderniga procezo en Esperantujo signifus, ke oni donu spacon al ĉies opinio, kaj ĉies vojo. Kaj ĉies respondo al la momentaj defioj. En ajna kazo, la Esperantuja trajno iros plu, eĉ se ne okazos disfalo de la enaj muroj. Kaj finfine, kial ne eblus simple ĝui, amuziĝi kaj uzi tion, kion Esperanto kaj la kulturo, movado kaj servoj ĉirkaŭ ĝi ofertas?

3. La rilato inter lingvo kaj kulturo

3.1 Rilatoj socio-lingvo-kulturo kaj kulturagantoj

Por paroli pri kulturo kaj lingvo en la speciala kunteksto, kiun ofertas internacia lingvo, ni devas unue difini, kio estas kulturo. Sen dronigi vin en etimologiaj kaj alispecaj klarigoj, mi ŝatus resume diri, ke kulturo estas fenomeno, kiun produktas socio. Oni povas ankaŭ diri, ke kulturo estas iaspeca esprimiĝo de socio. Kial ekestas kulturo? Neniu sukcesis ĝis nun tion klare respondi. Restas do la fakto, ke kulturo ekzistas.

La rolo de lingvo en kulturo estas esenca. Sen lingvo ne ekzistas kulturo, sed ankaŭ ne ekzistas homa lingvo sen kulturo. La rilato inter kulturo, lingvo kaj socio fakte estas tre proksima: kiam ŝanĝiĝas unu, ŝanĝiĝas ankaŭ la alia, ĉu pro ekstera influo aŭ kontaktoj, ĉu pro interna evoluo. Iuj argumentas, ke socio, kulturo kaj lingvo estas diversaj aspektoj de la sama afero, nome homa vivo, kaj ne povas esti apartigataj. Tamen, gravas diri, ke ne lingvo difinas kulturon, sed la socio, en kiu kreiĝas la kulturo.

Kiuj faras kulturon? Homoj, kiuj kreas, kiuj produktas, kiuj vendas kreaĵojn, kiuj aĉetas kreaĵojn. Kaj homoj, kiuj aprezas, ĝuas, kritikas, abomenas, rimarkas tion, kion aliaj kreas. Kulturo, same kiel kulturagantoj ne dependas de geografia areo, nek ĉiam de tempo. Kulturagantoj povas vivi en ajna loko sed aparteni al iu specifa kulturo. Ekzemple Elias Canetti, Josif Brodsky kaj Frédéric Chopin vivis ekster la kulturoj kaj socioj, kiuj agnoskis ilin, kaj kiujn ili opiniis "siaj" kulturoj. Ankaŭ eblas agi en pluraj kulturoj samtempe, kaj eblas agi en diversaj lokoj por unu kulturo — ankaŭ tion samtempe. Ekzemplo de tio estas la armena kaj juda kulturoj, kaj nuntempe ankaŭ la amaskulturo.

Kiu kaj kio peras kulturon? Amaskomunikiloj, interreto, libroj, diskoj, eldonistoj, muzikeldonistoj kaj multaj aliaj. Kulturon oni povas peri trans lingvaj kaj aliaj limoj, kiel montras la ekzemplo de la amaskulturo. Ĉu tio do signifas, ke ekzistas, aŭ ekestas tutmonda kulturo? Kaj se jes, kiun rolon ludas Esperanto-kulturo en tio?

3.2 Internacia lingvo kaj kulturo

Antaŭ ol respondi al tio, ni eble demandu, kio estas Esperanto-kulturo. Mi difinus ĝin kiel kulturo, kiun kreas homoj influate — ĉu konscie aŭ ne, tio ne gravas — de la ideoj rilataj al la fenomeno Esperanto, aŭ la lingvo mem. Nome, tio estas ĉio, kion homo povas fari nur pro Esperanto, pro influo iaspeca de la fenomeno Esperanto, aŭ kiam homo perceptas sin mem aŭ aliaj perceptas ŝin kiel aganton aŭ anon de la kulturo Esperanta. Kiel ankaŭ aliaj kulturoj, la Esperanto-kulturo naskiĝas en sia socio, kiu konsistas — same kiel aliaj socioj — el homoj kiuj iel ajn rilatas kun la fenomeno Esperanto, ĉu identigante sin kun iuj elementoj en ĝi, ĉu opiniante sin parto de komunumo, ĉu pro ajna alia kialo.

Esperanto-kulturon formas la socio, la homoj. La lingvo funkciis kiel instigilo por formiĝo de socio, kaj tiu socio kreas la kulturon produktante kaj konsumante ĝin. Evidente ekzistas bezono je ĝi, kaj pri tiu bezono mi parolos pli poste. Ofta demando estas, ĉu internacia lingvo — aŭ ĉu artefarita, laŭplaĉe — povas havi kulturon, kaj kia estu tiu kulturo? La ekzisto de Esperanto-kulturo montras, ke jes, internacia lingvo havas kulturon, kaj ke tiu kulturo estas propra, aŭ por uzi la lingvaĵon jam tro eluzitan, originala kaj valora. Inverse eblas demandi, ĉu kulturo povas havi internacian lingvon. Ankaŭ tion la ekzisto de Esperanto respondas jese. Kaj ĉu tiam tiu kulturo estas internacia? Jes, se ĝiaj anoj kaj/aŭ la ekstera mondo perceptas ĝin tia. Ĉiam ekzistis kaj ekzistas internaciaj kulturoj — transnaciaj se oni volas — ĉar la ideo pri "nacio" estas relative nova en la homa historio.

4. Valoroj

4.1 Valorkrea procezo

Kiam oni parolas pri valoroj, necesas memori, ke pri gustoj nek indas, nek endas disputi. Homoj taksas kulturon diversmaniere. Pro personaj aŭ aliaj kialoj iuj konsideras aŭtoron altkvalita, dum aliaj konsideras lin aŭ ŝin neniulo. La plejparto de la homaro sur nia planedo malmulte pensas pri la t. n. alta kulturo, kaj la fina valorigado — tiu, kiun ni legas en gazetoj kaj aŭdas en televido aŭ radio — restas tasko de eta grupo da homoj, kiuj aŭ pro sia eduko, aŭ pro propra deziro moviĝas en tiu kampo.

Por ke kulturo videblu, ekzistu, necesas ke iu ĝin pritaksu, donu al ĝi valoron. La pritakso povas kompreneble esti kritikego kontraŭ aŭ laŭdego por, sed la celo de la pritakso estas videbligo de tio, kion iu kreis. En socioj okazas — ofte ne tute travidebla por la individuo — interkonsento pri kiajn valorojn oni prenu, kio estas fama kaj alprenenda, kaj kio ne. Kio aperu en antologio, kio estu instruata en lernejoj, kio transiru al la venonta generacio? Surbaze de la interkonsenta rezulto, ies kreaĵo fariĝas famega, alies malaperas en la bibliotekaj ĝangaloj. En tiu procezo tiu, kiu havas multan monon kaj povas multe reklami, aŭ tiu, kiu kreis por si propran merkaton, ofte gajnas la famon kaj nuntempe ankaŭ la monon.

Sur tutmonda nivelo la interkonsento funkcias momente tiel, ke usona kaj okcidenteŭropa valorsistemoj pere de kulturproduktoj alpreniĝas kaj akceptiĝas, ĉar tie troviĝas la mono kaj la potenco. La demando nur estas, kiel oni kalkulas valorecon — ĉu per mono, ĉu per prestiĝo, ĉu per kvalito (kaj kiu diras, kio estas kvalita)? Ĉu per io alia? Ni eble vidu refoje pri la Esperanto-kulturo.

4.2 Valorigo en la Esperanto-kulturo

Ĉu ekzistas entute komunaj valoroj por la uzantoj de Esperanto, ilia socio kaj por Esperanto-kulturo? Ŝajnas, ke jes. Ĉar Esperanto-kulturo plu vivas, kaj plu evoluas. Sed kiaj ili estas? Neniu ĝis nun esploris, kaj mi ne havas klaran respondon al tio. La direkton mi tamen serĉus en la idea bazo de la socio Esperanta, kaj en Esperantujo mem, kaj en la motivoj, kiuj trakuras la tutan Esperanto-kulturon, kaj ĉe la kultur-videbligantoj, la pritaksantoj de la Esperanto-kulturo. Sed nur post esploro pri la rilatoj, sintenoj kaj procezoj eblos diri, al kio tendencas la valorigprocezo, ĉu al kreo de nacio, minoritato, ĉu al kreo de tutmondeco? Aŭ ĉu tio, kio estas socie valora, kreita de Esperanto-uzantoj sed ne rekte pri/por-Esperanta, ekzemple Lingva Festivalo, estas valora por Esperantujo kaj ĝia kulturo?

La interkonsentado en Esperantujo pri kion alpreni, kiajn valorojn akcepti, okazas malrapide. Tio parte ŝuldiĝas al la fakto, ke la socio troviĝas geografie dise tra la mondo, kaj al tio, ke ne ekzistas tre multe da videbligantoj de Esperanto-kulturo, nek iu, kiu gvidus larĝan kulturpolitikon, nek ekzistas grandega, dinamisma merkato. Krome, ŝajnas al mi ke la uzantoj de Esperanto rigardas ofte al siaj naciaj kulturoj por trovi valorojn, kaj tra ties okulvitroj rigardas la Esperanto-kulturon, enportante la naciajn kaj proprajn valorojn en Esperantujon. Ankaŭ ekzistas homoj, kiuj serĉas internaciajn valorojn, ekzemple en la UN-sistemo, aŭ en la jam internaciiĝinta amaskulturo. Ĉu do la sumo de la naciaj kaj internaciaj valoroj konsistigas la Esperanto-valorojn? Aŭ ĉu Esperanto-kulturo havas proprajn valorojn? Mi pensas ke ambaŭ demandoj validas. Kaj mi pensas, ke estus interese esplori tiun kampon pli profunde je alia okazo.

Ekzistas homoj, kiuj volas nomi kulturo nur la t. n. altan kulturon, kaj aliaj, kiuj volas ke Esperanto-kulturo anstataŭu la nunan usondevenan amaskulturon, dirante, ke normoj kaj valoroj sensenciĝis sub la invado de la populara kulturo. Sed eble ni demandu, al kio utilas la t. n. alta kulturo, por kiu ĝi kreiĝas, kaj ĉu ĝi portas ion esencan por la komuna bono? Kaj ankaŭ, ĉu ne amaskulturo estas same kulturformo kiel ĉio alia?

5. Esperanto-kulturo kaj la mondo

5.1 Ĉu Esperanto-kulturo valoras?

Esperanto-kulturo ekzistas, do ĝi estas valora. Tiu premiso fontas el la logiko, ke ĉar kulturo ekzistas, ĝi estas valora. Por iu — ie. Se neniu valorigus ĝin, ĝi ne ekzistus — malvalorigata kulturo formortas, ĉu pro influo de pli valorigata el-ekstera kulturo, ĉu pro interna evoluo.

Valorigado do ekzistigas kaj kreas la bazon por la plua vivado de kulturo. Esperanto-kulturo el tiu perspektivo estas kiel ajna alia kulturo. Ĉiaj kulturformoj, teatro, literaturo, arto, muziko, danco kaj tiel plu ekzistas en la Esperanto-kulturo. Esperanto-kulturo esprimiĝas pere de i. a. libroj, diskoj kaj prezentoj, kaj funkcias sur tutmonda nivelo, por tutmonda publiko, kiu pro iu kialo sin sentas ano aŭ ligita al tiu kulturo. Ĝi baziĝas principe sur ideoj kaj koncepto tutmondismaj, sed ĉiu kulturaganto, ĉu Esperartisto, ĉu muzikisto, ĉu eldonisto, kaj ĉiu kulturkonsumanto havas siajn proprajn kialojn por sia ligiĝo al Esperanto-kulturo. Nuntempe eblas ĝin ĝui same kiel ajnan alian kulturon — kaj same malfacilas ĝin eniri, kompreni, kiel ajnan alian kulturon.

Kaj same kiel aliaj kulturoj, Esperanto-kulturo kreis siajn subkulturojn, junularan, movadisman kaj pluraj aliaj. Ankaŭ ili valoras, ĉar ili estas parto de la kulturo, kaj ili vivas, ĉar ili valoras por iu, ie en la mondo.

5.2 Originalas?

Kiu decidas, kio estas originala?

Mi ne renkontis ĝis hodiaŭ, malgraŭ jaroj da studoj pri kulturoj diversloke en la mondo, kulturon, kiu izolite evoluus al tre, tre originala kaj malsamega al ĉiuj aliaj. Ĉe ĉiuj kulturoj, post iom pli proksima rigardo, montriĝas ke ili dialogis aŭ dialogas kun aliaj, plej ofte geografie proksimaj kulturoj. Kulturo, kiu ne plu dialogas, formortas pro interna sufokiĝo. Estas unu el la grandaj mitoj de la okcidentisma pensado, ke ekzistas Unikaj kaj Originalaj kulturoj sen ajnaj kontaktoj kun la ekstero. Eĉ Eŭropo, kie naskiĝis tiu ideo, ne konsistas el izolitaj kulturoj. Kial do al la resto de la mondo aplikiĝu tiaj ideoj?

Iuj kondamnas la "postkureman" evoluon de la Esperanto-kulturo, nome ke kulturagantoj imitas siajn naciajn kulturojn kaj nomas tion Esperanto-kulturo. Mi nomus tion dialogo. Sen tiu dialogo, kiu estas fruktodona por la Esperanto-kulturo, malfacilas krei kulturon, kaj plu vivigi kulturon. Esperanto-kulturo estas hodiaŭ iom pli ol 100-jara. Sen imitado, sen tiu dialogo, ĝi ne plu vivus hodiaŭ. Al tiu dialogo apartenas kaj la tradukita literaturo, kaj la pruntoj fare de muzikistoj pri melodioj, kaj la amaskulturo, kaj la hajkoj kaj ĉio alia. Ĉu via t. n. nacia kulturo estas iamaniere alia, ol miksaĵo de tradukaĵoj, pruntaĵoj kaj tio, kion homoj el via kulturo mem kreas, ĉu influite de ekstero, ĉu pro interna bezono krei?

Esperanto-kulturo iom malmulte "respondas" al aliaj kulturoj, ĝi pli prenas ol donas. En tio ĝi ne tre diferencas de ajna pli eta lingvo kaj kulturo, sed tio havas ĉefe merkatajn kialojn, kaj dependas ankaŭ de tio, ke la Esperanto-uzantoj malmulte prezentas ĝin al ekstero. Ĉu pro tio ke ili ne konsideras Esperanto-kulturon sufiĉe valora, sufiĉe bona por prezenti? Ĉu ĉar mankas kvalitaj tradukistoj en naciajn lingvojn, aŭ ĉu ĉar mankas memfidaj teatraj trupoj kaj vigla agentejo por la disfamigo de rok-bandoj?

Esperanto-kulturo evoluas proprapaŝe, paralele al aliaj kulturoj, kaj ĝi samgrade aŭ samkvante originalas kiel ili. Jes, eble ĝi aspektas ekzotike por homo, kiu nenion scias pri Esperanto. Samtempe ĝi donas grandegajn eblecojn por evoluo, persona kaj kultura. Iuj diskutas, ĉu ĝi estu nur perilo, ĉu ekzemple tradukaĵoj estu konsiderataj parto de la kulturo, aŭ ĉu Esperanto-kulturo estu "originala", propra kulturo "sen ekstera influo". Mi demandas min, ĉu ne ambaŭ eblas samtempe? La historio montras, ke ĉiam la Esperanto-kulturo funkciis en ambaŭ manieroj. Laŭ mi tio estas parto de ĝia evoluo kaj ĝia dialogo kun sia socio kaj kun aliaj socioj kaj kulturoj, kaj lingvoj.

6. Kulturo, mono kaj politiko

6.1 Disvolviĝo

Por la disvolviĝo de kulturo, pli konkrete por produkti kulturon, oni bezonas monon. Oni bezonas monon por presi, fari diskojn, prezenti teatraĵon. Kaj oni bezonas ankaŭ publikon. Manko de mono povas malhelpi la produktadon, sed ne la kulturan evoluon. Manko de publiko povas malhelpi la pluekziston de la kulturo aŭ de certaj kulturformoj.

Kio do instigas al kultura produktado? Por kulturaganto temas pri kelkaj konsideroj. Mono por vivi estas la plej malgrava, ĉar malmultaj povas sin vivteni per verkado aŭ komponado aŭ arto ie ajn en la mondo. Interna bezono estas eble la plej grava. Por produktisto temas same pri pluraj faktoroj, sed ĉe produktistoj aldoniĝas tuj la demando pri mono: ĉu indas, ĉu valoras la penon, la monon kaj la tempon produkti tion ĉi?

Rekte transportite al Esperanto-kulturo, la demando ankaŭ estas: ĉu Esperanto-kulturo sufiĉe valoras kaj sufiĉe repagiĝas, por ke mi produktu? Ŝajne por pluraj la respondo estas jes. Alikaze ne ekzistus tiom da produktistoj, kaj tiom da novaj produktoj kaj projektoj.

La rolo de la merkato, publiko, estas grava. Se kulturaganto aŭ produktisto ne trovas publikon, li aŭ ŝi malfacile daŭrigas sian laboron. Ne ĉiuj ĉesas, feliĉe, ĉar se estus tiel, multaj perloj de la literaturo aŭ muziko neniam atingus nin. Kiel mi jam diris, kulturo ne havas geografiajn limojn, kaj preskaŭ same validas por tempo. La diferenco estas, ke kelkaj produktaĵoj bezonas certan etoson, certan tempon, por trovi sian publikon. Aŭ ĉu estas tiel, ke la publiko trovas la produktaĵojn?

La Esperanto-publiko trovas sian kulturon ne nur en libroj, interreto kaj per aliaj iloj, sed ankaŭ rekte kaj senpere dum renkontiĝoj. Sed kia kulturo prezentiĝas tie? Ĉu sufiĉe? Kian rolon ĝi ludas por la publiko? Kiajn rolojn ludas ekzemple Kultura Esperanto Festivalo por sia publiko? Kongresoj, forumoj, kunvenoj, klubaj aranĝoj? Kaj kiel oni povus pli riĉigi, pli valorigi la kulturon dum renkontiĝoj? Klerigi la partoprenantojn pri Esperanto-kulturo? Riĉigi la Esperanto-kulturon per rektaj kontaktoj inter produktantoj, agantoj kaj publiko? Ekzistas multaj eblecoj, kiujn oni ĝis nun ne sufiĉe uzis.

Politiko povas ludi rolon en la decido, kian kulturon oni kreas. Ŝtata politiko povas direkti la evoluon, malpermesi, subteni certan ĝenron, kontroli, malhelpi aŭ helpi, sed ĝi ne povas haltigi la kulturon tiom longe, kiom ekzistas homoj, kaj ĝi ne povas malhelpi, ke ekzistu diversaj formoj de kulturo, ankaŭ tiaj, kiajn ĝi ne akceptas. La spertoj en orienta Eŭropo montras, ke kulturo vivas, kaj ĉiam trovas vojojn, ankaŭ dum plej rigoraj malpermesoj. Kulturo vivas sian propran vivon, kaj en la estonteco ankaŭ tiel faros.

6.2 Merkato

Ofta plendo pri Esperanto-kulturo estas, ke mankas al ni mono. Ĉar la merkato ne grandas, kaj ĉar Esperanto-kulturo estas malgranda kaj ne povas vivi kaj prosperi apud la gigantaj usona kaj japana aŭ ajna alia kulturo, malantaŭ kies disvastigo kuŝas milionoj da dolaroj aŭ aliaj valutoj kaj tuta vendo-aparato. Iuj demandas eĉ, ĉu oni vere povas vivi per Esperanto-kultura produktado, kaj iuj plendas, ke Esperanto-kulturo ne estas sufiĉe riĉa aŭ kvalita por konsumado.

En la mondo ekzistas multaj etaj kulturoj, eĉ pli etaj ol Esperanto-kulturo, kiuj bone vivas, kaj sin direktas al la propra merkato kaj la propraj bezonoj. Ili ne pretendemas je tutmonda rekono, nek je tutmonda merkato, sed tute kontentiĝas pri sia propra regiono aŭ popolo. Riĉeco mona ne nepre kunligiĝas kun riĉeco kultura ĉe ili, nek rilate al la konsumado ili dependas de la tutmonda vendomaŝino.

Ilin regas la samaj merkataj leĝoj kiel ĉiujn, sed ili havas tute konkretan celon, nome kontentigi certan, limigitan publikon. Esperanto-kulturo momente pli eniras tiun ĉi bildon ol paraleliĝas kun la grandaj kulturoj, kaj mi pensas, ke de ĉi tie ni devas eliri, se ni volas diskuti Esperantan kulturan produktadon.

Mia sperto kiel eldonisto kaj kulturaganto montras, ke ekzistas merkato por Esperanto-produktoj. Oni povas sin vivteni per Esperanto — jam multaj faras. Neniu monopolas la Esperanto-kulturon, sed ekzistas pluraj sendependaj produktantoj kaj kulturagantoj, kiuj kreas ĉiujare kreskantan nombron da produktoj, kiuj ankaŭ vendiĝas al ĉiam kreskanta merkato precipe en landoj ekster okcidenta Eŭropo.

Ĝis nun tamen mi ne vidis merkatan analizon pri Esperanto-produktoj, sed estus interese scii, kion volas la merkato, kiajn bezonojn ĝi havas rilate al la produktoj, ĉu ĝi ricevas kion ĝi volas, kaj ĉu ĝi pagas adekvatan prezon por tio, kion ĝi ricevas, aŭ ĉu ĝi pretus pagi pli, por ricevi pli? Min ankaŭ interesus scii, kiel aspektas la profilo de tipa Esperanto-konsumanto, kaj kio gvidas la merkatan konduton de li aŭ ŝi. Krome, mi ŝatus scii pli pri la produktantoj, kaj pri la kulturagantoj. Kiom konscias ili pri la merkato? Kiaj eblecoj ekzistas por evoluigi la produktadon?

Ĉu Esperanto-kulturo diskoniĝas tra la mondo, ĉu ĝi vendiĝas al Esperantujanoj, ĉu ĝi konsumiĝas, tio dependas de la agantoj kaj produktantoj, de merkata politiko, de vendometodoj kaj de informado kaj pluraj aliaj faktoroj. Sed, por ke Esperanto-kulturo pluvivu, necesas edukiĝo pri ĝi, necesas videbligantoj de ĝi, necesas pli da konkurenco, kio pozitive instigas al evoluigo de la produktoj kaj vendado, kaj necesas, ke la produktado respondu al la bezonoj de la merkato, kaj ankaŭ kreu merkaton por novaj produktoj.

Ni ne ploru pri tio, ke nur malgranda parto de la Esperanto-uzantoj konsumas aŭ konscias pri Esperanto-kulturo. Laŭprocente mi supozas, ke ili estas same multaj kiel en ajna alia kulturo. Same multaj aŭ malmultaj kiel la tradukaĵoj en la literaturo, same kiel la kulturagantoj, diskoaĉetantoj en ajna kulturo. Sed la kreskigo de la procentaĵo dependas de ni, kiuj jam konsumas, kiuj produktas kaj kiuj instruas, varbas, parolas pri kaj en Esperanto.

Grava demando por Esperanto-kulturagantoj ankaŭ estas: kiel ni povus valorigi Esperanto-kulturon ne nur por ni mem, sed ankaŭ por ekstera publiko? Tial mi pensas, ke gravas diskuti, kune, pri novaj vojoj, novaj eblecoj, kaj pri komuna politiko en kelkaj kampoj. Tio povas profitigi kaj la individuajn produktistojn, kaj la tutan kulturon.

6.3 Ĉu ni bezonas kulturpolitikon?

Kulturpolitiko signifas, en plej bona kazo, riĉigon de la propra kulturo kaj disvastigon de ĝi al publikoj ekster la propra. En plej malbona kazo, ĝi signifas subpremon kaj elitismon, favoradon kaj inerton.

En Esperantujo ekzistas pluraj, kiuj faras sian propran kulturpolitikon. Ĝis nun ne ekzistas unu instanco, kiu farus tut-Esperantujan kulturpolitikon, kaj la fortoj estas tre disaj kaj en multaj kazoj pro tio malfortaj. Ankaŭ la agado ne sufiĉas. Kial multaj Esperanto-uzantoj ne povas diri, kiuj estas la kvin plej gravaj aŭtoroj en Esperanto? Tion povas fari ajna homo pri sia nacia lingvo, ĉar li aŭ ŝi lernis, eĉ malgraŭ tio, ke li aŭ ŝi eble forestis mense aŭ fizike de lernejaj lecionoj — tamen la informoj iel atingis.

Kial do ili ne atingas la Esperanto-uzantojn? Kial novulo aŭ nepagipovulo devas elspezi multan tempon kaj monon por trovi bazajn legolibrojn pri Esperanto, ĝia historio, movado, kulturo? La nuna situacio neniel estas alloga por novulo, nek por homo el ekster okcidenta Eŭropo kaj Usono. Pro transpagoproblemoj, pro malfunkciantaj aŭ tro kostaj libroservoj, pro manko de facilaj legaĵoj kaj ĉefe pro manko de bona, klara prezento pri Esperantujo kaj kiel navigi en ĝi, karakterizaĵoj kaj bazaj servoj, multaj potencialaj klientoj kaj Esperanto-uzantoj forturniĝas. Ili bezonus facilan aliron al la produktoj, facilan eniron en Esperantujon, kaj allogan produktaron, por ke ili restu. Ĉu ni ne povus tion provizi al ili?

Ŝtatoj pli simple kreas kulturpolitikon: ili havas limigitan geografian areon, limigitan publikon kaj klarajn monfontojn. En Esperantujo ekzistas pluraj unuopaj aŭ kelkopaj agantoj, kaj ne tre klaraj linioj pri tio, kiel oni povas valorigi Esperanto-kulturon por la propra publiko kaj por la ekstera mondo, kaj kiel valorigi Esperantujon per kulturo.

La demandoj stariĝas per si mem: ĉu ni bezonas instancon, centron, decidan organon por modeli aŭ koncentrigi la kulturan agadon de Esperantujo? Se jes, kian? Se ne, ĉu ni entute bezonas oficialan kulturpolitikon de Esperantujo? Kaj kiu kreu ĝin? Kiel ĝi aspektu? Kiu parolu, en kies nomo? Ĉu ekzistu unu aŭ pluraj direktoj? Kaj kiajn kulturagantojn, kiajn produktistojn bezonas la Esperanto-kulturo por disvolviĝi plu, por kreski kvante kaj kvalite? Kian publikon? Kion ni, la agantoj kaj la publiko, volas legi, sperti, aŭskulti en Esperanto? Kiel stimuli Esperanto-kulturon, ĉu mone, ĉu politike? Kiuj finfine estas la bazaj problemoj, kaj kiel ni povus ilin solvi?

Tiuj ĉi demandoj rilatas ĉefe al la produktado. Kiel mi jam diris, kulturo vivas sian propran vivon ekster ĉiuj strukturoj, kaj ĉu ĝi estas kvalita aŭ ne, dependas de ĝiaj agantoj kaj iliaj personaj kapabloj. Sed la produktado kaj la surmerkatigo povas profiti de ia kunigo de fortoj, ekzemple reto, kaj la socio de klerigocela kulturpolitiko. Pli granda publiko konscia pri kulturo kaj konsumanta ĝin povas krei pli da bezono, kaj pli da profesiaj agantoj kaj produktistoj, kio denove povas krei pli da publiko, pli da merkato, kaj pli da produktoj. Konsumado, do, ne estu fivorto, sed kreo de merkato estu unu el niaj komunaj celoj.

Esperantuja kulturpolitiko ekzistu, laŭ mi, por krei facilan aliron al novuloj kaj por klerigado ene de la movado, por popularigo de Esperanto-kulturo kaj historio inter la Esperanto-lernantoj kaj jamaj lernintoj. Mankegas momente la kleriga dimensio — nur kelkaj produktistoj okupiĝas pri tio sisteme. Radiostacioj, revuoj, teatroj kaj aliaj povus okupiĝi pri klerigado, kaj organizoj povus atenti pli pri manlibroj, facillingvaj, por novuloj. Por ĉio ĉi indas eluzi la novajn komunikrimedojn, inkluzive de interreto kaj reklamaj kompaktdiskoj, paralele al la tradiciaj libroj kaj informbroŝuroj.

La alekstera kulturpolitiko povus konsisti el kunordigo kaj stimulado de tradukistoj, kiuj tradukas el Esperanto al aliaj lingvoj, kunlaboro inter produktistoj por stimuli la vendadon de Esperantaj produktoj al la ekstero kaj kreado de serioj de mallongigitaj, facillingvaj versioj de ĉefaj Esperanto-verkoj. Esperanto-kulturo neniel suferos kvalite de tio, male, pli da homoj ekhavos apetiton por lerni kaj legi pli, se ili jam kiel lernantoj konatiĝas kun la ĉefaj nomoj de Esperanto-kulturo en facile digestebla formo. En situacio, kie falas la membronombroj de la grandaj asocioj, kaj malgrandiĝas la abonantaro de pluraj tradiciaj revuoj, ni bezonas novan aliron al Esperanto kaj Esperanto-kulturo.

7. Konkludoj

Dum tiu ĉi prelego mi plurfoje alvokis al seriozaj esploroj pri diversaj temoj, al kunigo de fortoj kaj ŝanĝo de sinteno rilate al pluraj bazaj demandoj pri la Esperanto-kulturo. Tamen, la bazo por ĉio ĉi estas la sinteno: se Esperanto-uzantoj havas komplikan rilaton al Esperanto, ekzemple hontas pro sia ligiĝo al ĝi, malfacilas labori por ŝanĝoj, kaj malfacilas disvastigi Esperantujon. Kaj kial fakte honti? Scii plian lingvon kaj vivi paralele en pluraj kulturoj estas hodiaŭ prifierinda privilegio, kiun ne ĉiuj ĝuas. Iuj ankaŭ hontas, ke ili ŝatas komiksojn, aŭ t. n. kiosko-literaturon aŭ subgrundan muzikon, sed ankaŭ tio estas parto de la kulturo, kaj en ĉio ni strebu vastan kaj kvalitan produktadon.

Iuj diras, ke Esperanto-kulturo malfruas en sia evoluo. Mi demandus: kompare al kio? Al kio malfruas aŭ fruas kulturoj? Ĉu al la tutmonda evoluo? Sed kio estas tiu tutmonda evoluo? Ĝi ne estas unueca. La aŭstra verkisto loĝanta en Germanio Hans Magnus Enzensberger antaŭ kelkaj jaroj lanĉis la koncepton, ke Eŭropo vivas en malsamaj tempoj en diversaj regionoj. Tiel ankaŭ pri kulturoj. Ĉiu kulturo havas sian propran ritmon, sian propran vojon kaj evoluon. Esperanto-kulturo evoluas tiel, kiel ni evoluigas ĝin, ni la agantoj, produktantoj kaj publiko.

Mi ŝatus fine esprimi miajn admiron, ĝojon kaj dankemon al ĉiuj kulturagantoj, kulturproduktantoj, kulturkonsumantoj kaj ĉiuj homoj, kiuj iam ie legas linion aŭ aŭskultas kanton en Esperanto, ĉiuj antaŭ ni, kaj ĉiuj post ni. Sen vi ne ekzistus Esperanto-kulturo, kaj la mondo estus pli malriĉa. Kaj ankaŭ mi.

Tute laste, mi ŝatus citi Antoine Meillet el la jaro 1918, kio resumu mian prelegon:

Ĉiu teoria diskuto vanas: Esperanto funkcias!


Al la seminaria paĝo