KUN supersignoj (unikode) | SEN supersignoj (ch-sisteme)

(c) 2000 Sabira Ståhlberg
Por ajna publikigo, citado ktp. de ajna parto de la teksto necesas permeso



Sabira Ståhlberg (Bulgarujo)

Chu internacie inda kaj interesa?
Esperanto-kulturo el tutmonda perspektivo

1. Enkonduko

Estas tre malfacile diskuti ion, kio okazis antaù dudek jaroj. Parte, char ankoraù ne pasis sufiche da tempo, por ke ni vidu la okazajhojn el historia perspektivo, kaj parte, char mankas neùtralaj kaj sciencaj analizoj pri tio, kio okazis kaj pri ghiaj konsekvencoj. Al tio aldonighas la fakto, ke mi mem ne cheestis, kaj ne povas jughi pri la okazajhoj krom surbaze de dokumentoj, kreitaj dume kaj poste.

Miaj vidpunktoj do bazighas sur skribaj dokumentoj, mia sperto kiel uzanto kaj aganto de Esperanto dum pli ol 15 jaroj kaj mia sciencista eduko. Mian pensadon influas ankaù loghado ekster okcidenta Eùropo, chefe en orienta Eùropo kaj Azio, kaj mia laboro kiel redaktoro de Kontakto, kiu chiujare ricevas preskaù mil paperajn leterojn kaj plurajn milojn da retmesaghoj el pli ol 90 landoj. Sed finfine tio, kion mi diros chi tie, mi diros ne kiel redaktoro, nek kiel sciencisto, sed kiel kulturaganto kaj kulturproduktanto.

1.1 Celo

La celo de tiu chi prelego estas meti la Esperanto-kulturon en vastan, tutmondan perspektivon, por vidi ghiajn dimensiojn, karakterizajhojn, merkaton kaj evoluon. Mi volas starigi ankaù la demandon pri originaleco kaj valoro de Esperanto-kulturo por la mondo kaj por Esperantujo, kaj laste diskuti iom pri kulturpolitiko — chu la Esperanto-kulturo bezonas propran kulturpolitikon?

Mi uzos la vorton Esperantujo por signi chiujn parolantojn kaj uzantojn de la lingvo Esperanto kaj la ligita kun ghi kulturo kaj servoj, sendepende de tio, chu la uzantoj konceptas sin movadanoj, komunumanoj aù io alia. Mi preferas uzi tiun vorton, char mi vidas, ke la diskuto pri movado kontraù komunumo, kiu ekzistas ekde la Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro (1905) estas tre limigita kaj ne respegulas la realecon de la Esperanto-parolantoj. Eble por klareco indas komenti mallonge pri la diskuto pri-Esperanta, daùranta de pli ol jarcento. Tiun diskuton partoprenis homoj, kiujn mi nomus chi tie ghenerale per la vorto elito.

1.2 Aspektoj de la diskuto

La plej frapa karakterizajho de la diskutoj pri lingvo Esperanto, ghia rolo en la mondo kaj la kulturo ligita al ghi, estas ke ili shajne bazighas sur iaspeca antaùsupozo, ke Esperanto ne rajtas ekzisti, kaj ke uzanto devas trovi kialojn por pravigi ghian ekziston aù la propran ligighon al ghi en la okuloj de la t. n. "ekstera mondo".

Mi diru tuj, ke klaras por ajna homo, kiu rigardas al la mondo per malfermitaj okuloj, ke la lingvo Esperanto kaj Esperanto-kulturo ekzistas. Kial do nei tion, aù aliflanke, serchi pravigojn, ech identecon? Al kio aù kiu utilas tiuj pravigoj?

La okcidenteùropa pensmaniero kaj tiu de ghia ido, usona, tendencas rigardi chion, kio ne eniras la propran unudimensian, "unuecan" mondpercepton kiel minacon, kaj ghi provas kontroli, subigi, ridindigi aù nei ties valorojn kaj originalecon. Eble estas heredajho de la okcidentkristana tradicio, en kiu ne nur la Inkvizicio provis kontroli la pensadon dum la lastaj jarcentoj. Eble temas pri manko de memfido rilate al la propraj kulturo kaj memo, aù manko de informoj kaj spertoj pri la mondo ekster la propra puto. Dependas de la fakulo, kiu analizas, kiajn rezultojn li aù shi trovas. Fakto tamen restas, kiel montris en sia fama verko Orientalism (de 1978) esploristo Edward Said, ke temas pri karakterizajho de okcidenteùropa kaj nordamerika mondperceptoj kaj politiko.

Tiu chi — mi nomos ghin laù Said okcidentisma — mondpercepto regas ankaù en la diskutoj inter Esperanto-uzantoj. Ne malmultas, kiel ni chiuj scias, kvereloj kaj disputoj pri identeco kaj karaktero de Esperantujo kaj pri nombro de la butonoj en la jako de Zamenhof, kiel kantas Gianfranco Molle sur sia kasedo Kontakto. Sed mankas fakaj esploroj, mankas tutmonda diskuto. Kion oni do diru sen perdi kredindecon? Sur kio oni bazu sin?

Sen seriozaj studoj kaj sen envolvigo de uzantoj el aliaj mondopartoj — kio postulus sufiche grandan internan shanghon en la potencostrukturoj de Esperantujo — la diskuto restos vana, inerta kaj impotenta. Ghi plu restos du-polusa, malrealisma, centrita je sia propra umbiliko kaj ne laste firme eùrop- kaj nordamerikcentrisma kaptito. Chu tiuj diskutoj vere portas nin al io? Chu utilas?

Miaj spertoj montras, ke la diskutoj pri noblaj celoj, finvenkismo kaj tiel plu neniel interesas, se ech entute percepteblas, por homoj ekster la okcidenta, kristana tradicio. Kiel uzi Esperanton praktike, estas la pli ofta demando. La sola komuna afero shajnas esti la plendoj, ke ne sufichas la uzado kaj kvalito de Esperanto-aplikado en kulturo, scienco, tekniko kaj aliaj fakoj. Tio jam donas bazon por diskuto. Mi esperas, ke en la estonteco la diskutoj estu vere tutmondaj, larghaj kaj liberaj. Por ke lingvo estu internacia, ja diris L. L. Zamenhof, ne sufichas nomi ghin tia.

2. La diskuto kaj la Manifesto

2.1 Demandoj

La raùma manifesto laù mi estas tipa reprezentanto de pluraj problemaj punktoj, kiujn mi jam menciis antaùe. Krome, aldonighas terminologiaj demandoj (ekzemple pri egoo kaj superegoo, krizo de identeco — de kie venas tiuj konceptoj? Kion ili signifas?) kaj ankaù la demando pri ghia aktualeco por la nuna situacio, ankaù temo por hodiaù. La manifesto evidente estas politika dokumento posedanta ties karakteron kaj vortprovizon. Kaj la demandoj ne estas novaj, ekzemple chu Esperanto-kulturo signifu ion por la ekstero, aù nur por ni mem, chu ni havas ion por prezenti aù kiel ni povas alproksimigi la mondon per Esperanto-kulturo.

Mi vidas la manifeston chefe kiel historian dokumenton kun certa signifo, char en ghi esprimighas koncentrite demandoj, problemoj kaj solvoj karakterizantaj la epokon, en kiu ghi verkighis. La mondo shanghighis draste en 1989 kaj la ideoj pridiskutitaj en Raùmo jam plejparte perdis sian aktualecon. Ankaù por Esperantujo. Dum la du jardekoj post Raùmo Esperantujo shanghighis, kaj restas por la historiistoj malkovri, chu la manifesto kontribuis al tio aù ne, aù chu ghi estis esprimigho de pensofluoj, kiuj jam antaùe ekzistis kaj ekflorus ankaù sen la manifesto.

2.2 La limoj de libereco kaj identeco

Lige al la manifesto kaj la posta debato (aù manko de debato) mi shatus levi gravan demandon. En la manifesto eksplicite temas pri iu fiksa grupo, kies opinion la dokumento esprimas. Tamen, tro regule aperas provoj difini la kialojn kaj kielojn de chies Esperanto-uzado. Ne maloftas provoj ech difini kion oni, por esti "samideano", pensu pri Esperanto kaj ghia uzado. Alternativojn oni atakas aù prisilentas. Malmultas esceptoj — nome libera, trankvila kaj interesa opini-intershangho. Kial?

Totalismo kaj orgojlo estas la vortoj, kiuj plej trafe esprimas la (mal)diskuton. Neniu povas difini — des malpli sen fari seriozan kaj profundan enketon, se ech tiam — la kialojn kaj kielojn de Esperanto-uzado tutmonda, kaj des malpli iu ajn havas la rajton difini kiel oni pensu. Sed temas chi tie pri potenco, kaj pri potenco oni batalas tra la tuta mondo. Homoj estis persekutitaj diversloke pro tio ke ili parolis Esperanton. Kial do devas okazi persekutoj en Esperantujo, rilate al malsam-pensantoj, idistoj kaj aliaj?

Kiel mi jam diris, la kristana-okcidenteùropa tradicio bazighas sur iaspeca ideo pri unueco, chu fikcia, chu perceptata kiel realeco de la homoj vivantaj en tiu tradicio. Sed la hodiaùa mondo ne plu estas unueca, nek unudimensia aù ech dudimensia — ghi estas plurdimensia, kaj en la kapo de unu kaj sama homo ekzistas, kvankam eble la homo mem ne konscias pri tio, pluraj samtempaj identecoj, dimensioj, limoj, kredoj ktp. Ili rajtas ekzisti paralele kaj samtempe, kvankam pluraj socioj tion ne akceptas pro diversaj kialoj.

Eble en 1980 estis necese, ke junaj Esperanto-uzantoj difinu sin mem kaj trovu por si identecon. Kaj ne nur en Esperantujo. Junularo en tiu tempo kaj dum la 80aj jaroj — tion mi mem atestis — serchis vojojn por transiri la dividon de la mondo kaj trovi sian lokon inter kaj trans la politikaj limoj. Nun la mondo jam aspektas aliel. Oni ekagnoskas tutmondajn kulturojn, subkulturojn, identecojn kaj fenomenojn. La situacio estas do alia, kaj en multaj manieroj estas — ne nepre chie — hodiaù pli facile diri: mi parolas internacian lingvon, kaj mi havas identecon internacian, ol estis antaù 20 jaroj, kiam regis ideoj forte naciismaj kaj devigaj rilate al identeco.

Hodiaù identeco jam farighis plejparte privata afero. Kiel mi identigas min, estas mia afero. Same kiel neniu rajtas diri al mi kiel pensi, neniu rajtas diri kiel mi identigu min. Provoj inghenieri la identecon de homoj rezultas en plej malbona kazo, kiel ni multe spertis dum la lasta jardeko, en sangoelversho.

2.3 La manifesto 20 jarojn poste

Estas tempo, ke Esperantujo ghisdatighu al la jaro 2000. Ne plu estas la tempo de nova mondordo, chu ekonomia, chu lingva, chu kultura — tiuj ideoj mortis kun la malnova mondordo en 1989. Nun estas la tempo de tutmondigho, de diskutoj pri nordo-sudo, oriento-okcidento, evolulandoj kaj richaj landoj, ekologio, potenco- kaj mon-divido de la mondo, diferencoj en vivnivelo, rajtoj je ekspluatado de naturrichajhoj ktp. Rajtoj diversspecaj, chu homaj, chu lingvaj, chu bestaj aù infanaj.

La signifo de vortoj ankaù shanghighis. Minoritato estas forpushata de etno respektive etna minoritato, diasporeco farighis tutmonda mobiligho de laborfortoj aù mafieco, kaj la defio ne plu estas trovi lokon por internacia movado inter du blokoj. La defio estas sekvi kaj kontribui al la procezoj kaj evoluoj okazantaj tutmonde. Sed kion tio postulas de ni? Kaj kion ni postulas de la monda evoluo? Kion fakte ni volas?

Ekzistas pluraj respondoj al tio. Ekzistas tiom da opinioj kaj respondoj, kiom da kapoj. Demokratiiga kaj moderniga procezo en Esperantujo signifus, ke oni donu spacon al chies opinio, kaj chies vojo. Kaj chies respondo al la momentaj defioj. En ajna kazo, la Esperantuja trajno iros plu, ech se ne okazos disfalo de la enaj muroj. Kaj finfine, kial ne eblus simple ghui, amuzighi kaj uzi tion, kion Esperanto kaj la kulturo, movado kaj servoj chirkaù ghi ofertas?

3. La rilato inter lingvo kaj kulturo

3.1 Rilatoj socio-lingvo-kulturo kaj kulturagantoj

Por paroli pri kulturo kaj lingvo en la speciala kunteksto, kiun ofertas internacia lingvo, ni devas unue difini, kio estas kulturo. Sen dronigi vin en etimologiaj kaj alispecaj klarigoj, mi shatus resume diri, ke kulturo estas fenomeno, kiun produktas socio. Oni povas ankaù diri, ke kulturo estas iaspeca esprimigho de socio. Kial ekestas kulturo? Neniu sukcesis ghis nun tion klare respondi. Restas do la fakto, ke kulturo ekzistas.

La rolo de lingvo en kulturo estas esenca. Sen lingvo ne ekzistas kulturo, sed ankaù ne ekzistas homa lingvo sen kulturo. La rilato inter kulturo, lingvo kaj socio fakte estas tre proksima: kiam shanghighas unu, shanghighas ankaù la alia, chu pro ekstera influo aù kontaktoj, chu pro interna evoluo. Iuj argumentas, ke socio, kulturo kaj lingvo estas diversaj aspektoj de la sama afero, nome homa vivo, kaj ne povas esti apartigataj. Tamen, gravas diri, ke ne lingvo difinas kulturon, sed la socio, en kiu kreighas la kulturo.

Kiuj faras kulturon? Homoj, kiuj kreas, kiuj produktas, kiuj vendas kreajhojn, kiuj achetas kreajhojn. Kaj homoj, kiuj aprezas, ghuas, kritikas, abomenas, rimarkas tion, kion aliaj kreas. Kulturo, same kiel kulturagantoj ne dependas de geografia areo, nek chiam de tempo. Kulturagantoj povas vivi en ajna loko sed aparteni al iu specifa kulturo. Ekzemple Elias Canetti, Josif Brodsky kaj Frédéric Chopin vivis ekster la kulturoj kaj socioj, kiuj agnoskis ilin, kaj kiujn ili opiniis "siaj" kulturoj. Ankaù eblas agi en pluraj kulturoj samtempe, kaj eblas agi en diversaj lokoj por unu kulturo — ankaù tion samtempe. Ekzemplo de tio estas la armena kaj juda kulturoj, kaj nuntempe ankaù la amaskulturo.

Kiu kaj kio peras kulturon? Amaskomunikiloj, interreto, libroj, diskoj, eldonistoj, muzikeldonistoj kaj multaj aliaj. Kulturon oni povas peri trans lingvaj kaj aliaj limoj, kiel montras la ekzemplo de la amaskulturo. Chu tio do signifas, ke ekzistas, aù ekestas tutmonda kulturo? Kaj se jes, kiun rolon ludas Esperanto-kulturo en tio?

3.2 Internacia lingvo kaj kulturo

Antaù ol respondi al tio, ni eble demandu, kio estas Esperanto-kulturo. Mi difinus ghin kiel kulturo, kiun kreas homoj influate — chu konscie aù ne, tio ne gravas — de la ideoj rilataj al la fenomeno Esperanto, aù la lingvo mem. Nome, tio estas chio, kion homo povas fari nur pro Esperanto, pro influo iaspeca de la fenomeno Esperanto, aù kiam homo perceptas sin mem aù aliaj perceptas shin kiel aganton aù anon de la kulturo Esperanta. Kiel ankaù aliaj kulturoj, la Esperanto-kulturo naskighas en sia socio, kiu konsistas — same kiel aliaj socioj — el homoj kiuj iel ajn rilatas kun la fenomeno Esperanto, chu identigante sin kun iuj elementoj en ghi, chu opiniante sin parto de komunumo, chu pro ajna alia kialo.

Esperanto-kulturon formas la socio, la homoj. La lingvo funkciis kiel instigilo por formigho de socio, kaj tiu socio kreas la kulturon produktante kaj konsumante ghin. Evidente ekzistas bezono je ghi, kaj pri tiu bezono mi parolos pli poste. Ofta demando estas, chu internacia lingvo — aù chu artefarita, laùplache — povas havi kulturon, kaj kia estu tiu kulturo? La ekzisto de Esperanto-kulturo montras, ke jes, internacia lingvo havas kulturon, kaj ke tiu kulturo estas propra, aù por uzi la lingvajhon jam tro eluzitan, originala kaj valora. Inverse eblas demandi, chu kulturo povas havi internacian lingvon. Ankaù tion la ekzisto de Esperanto respondas jese. Kaj chu tiam tiu kulturo estas internacia? Jes, se ghiaj anoj kaj/aù la ekstera mondo perceptas ghin tia. Chiam ekzistis kaj ekzistas internaciaj kulturoj — transnaciaj se oni volas — char la ideo pri "nacio" estas relative nova en la homa historio.

4. Valoroj

4.1 Valorkrea procezo

Kiam oni parolas pri valoroj, necesas memori, ke pri gustoj nek indas, nek endas disputi. Homoj taksas kulturon diversmaniere. Pro personaj aù aliaj kialoj iuj konsideras aùtoron altkvalita, dum aliaj konsideras lin aù shin neniulo. La plejparto de la homaro sur nia planedo malmulte pensas pri la t. n. alta kulturo, kaj la fina valorigado — tiu, kiun ni legas en gazetoj kaj aùdas en televido aù radio — restas tasko de eta grupo da homoj, kiuj aù pro sia eduko, aù pro propra deziro movighas en tiu kampo.

Por ke kulturo videblu, ekzistu, necesas ke iu ghin pritaksu, donu al ghi valoron. La pritakso povas kompreneble esti kritikego kontraù aù laùdego por, sed la celo de la pritakso estas videbligo de tio, kion iu kreis. En socioj okazas — ofte ne tute travidebla por la individuo — interkonsento pri kiajn valorojn oni prenu, kio estas fama kaj alprenenda, kaj kio ne. Kio aperu en antologio, kio estu instruata en lernejoj, kio transiru al la venonta generacio? Surbaze de la interkonsenta rezulto, ies kreajho farighas famega, alies malaperas en la bibliotekaj ghangaloj. En tiu procezo tiu, kiu havas multan monon kaj povas multe reklami, aù tiu, kiu kreis por si propran merkaton, ofte gajnas la famon kaj nuntempe ankaù la monon.

Sur tutmonda nivelo la interkonsento funkcias momente tiel, ke usona kaj okcidenteùropa valorsistemoj pere de kulturproduktoj alprenighas kaj akceptighas, char tie trovighas la mono kaj la potenco. La demando nur estas, kiel oni kalkulas valorecon — chu per mono, chu per prestigho, chu per kvalito (kaj kiu diras, kio estas kvalita)? Chu per io alia? Ni eble vidu refoje pri la Esperanto-kulturo.

4.2 Valorigo en la Esperanto-kulturo

Chu ekzistas entute komunaj valoroj por la uzantoj de Esperanto, ilia socio kaj por Esperanto-kulturo? Shajnas, ke jes. Char Esperanto-kulturo plu vivas, kaj plu evoluas. Sed kiaj ili estas? Neniu ghis nun esploris, kaj mi ne havas klaran respondon al tio. La direkton mi tamen serchus en la idea bazo de la socio Esperanta, kaj en Esperantujo mem, kaj en la motivoj, kiuj trakuras la tutan Esperanto-kulturon, kaj che la kultur-videbligantoj, la pritaksantoj de la Esperanto-kulturo. Sed nur post esploro pri la rilatoj, sintenoj kaj procezoj eblos diri, al kio tendencas la valorigprocezo, chu al kreo de nacio, minoritato, chu al kreo de tutmondeco? Aù chu tio, kio estas socie valora, kreita de Esperanto-uzantoj sed ne rekte pri/por-Esperanta, ekzemple Lingva Festivalo, estas valora por Esperantujo kaj ghia kulturo?

La interkonsentado en Esperantujo pri kion alpreni, kiajn valorojn akcepti, okazas malrapide. Tio parte shuldighas al la fakto, ke la socio trovighas geografie dise tra la mondo, kaj al tio, ke ne ekzistas tre multe da videbligantoj de Esperanto-kulturo, nek iu, kiu gvidus larghan kulturpolitikon, nek ekzistas grandega, dinamisma merkato. Krome, shajnas al mi ke la uzantoj de Esperanto rigardas ofte al siaj naciaj kulturoj por trovi valorojn, kaj tra ties okulvitroj rigardas la Esperanto-kulturon, enportante la naciajn kaj proprajn valorojn en Esperantujon. Ankaù ekzistas homoj, kiuj serchas internaciajn valorojn, ekzemple en la UN-sistemo, aù en la jam internaciighinta amaskulturo. Chu do la sumo de la naciaj kaj internaciaj valoroj konsistigas la Esperanto-valorojn? Aù chu Esperanto-kulturo havas proprajn valorojn? Mi pensas ke ambaù demandoj validas. Kaj mi pensas, ke estus interese esplori tiun kampon pli profunde je alia okazo.

Ekzistas homoj, kiuj volas nomi kulturo nur la t. n. altan kulturon, kaj aliaj, kiuj volas ke Esperanto-kulturo anstataùu la nunan usondevenan amaskulturon, dirante, ke normoj kaj valoroj sensencighis sub la invado de la populara kulturo. Sed eble ni demandu, al kio utilas la t. n. alta kulturo, por kiu ghi kreighas, kaj chu ghi portas ion esencan por la komuna bono? Kaj ankaù, chu ne amaskulturo estas same kulturformo kiel chio alia?

5. Esperanto-kulturo kaj la mondo

5.1 Chu Esperanto-kulturo valoras?

Esperanto-kulturo ekzistas, do ghi estas valora. Tiu premiso fontas el la logiko, ke char kulturo ekzistas, ghi estas valora. Por iu — ie. Se neniu valorigus ghin, ghi ne ekzistus — malvalorigata kulturo formortas, chu pro influo de pli valorigata el-ekstera kulturo, chu pro interna evoluo.

Valorigado do ekzistigas kaj kreas la bazon por la plua vivado de kulturo. Esperanto-kulturo el tiu perspektivo estas kiel ajna alia kulturo. Chiaj kulturformoj, teatro, literaturo, arto, muziko, danco kaj tiel plu ekzistas en la Esperanto-kulturo. Esperanto-kulturo esprimighas pere de i. a. libroj, diskoj kaj prezentoj, kaj funkcias sur tutmonda nivelo, por tutmonda publiko, kiu pro iu kialo sin sentas ano aù ligita al tiu kulturo. Ghi bazighas principe sur ideoj kaj koncepto tutmondismaj, sed chiu kulturaganto, chu Esperartisto, chu muzikisto, chu eldonisto, kaj chiu kulturkonsumanto havas siajn proprajn kialojn por sia ligigho al Esperanto-kulturo. Nuntempe eblas ghin ghui same kiel ajnan alian kulturon — kaj same malfacilas ghin eniri, kompreni, kiel ajnan alian kulturon.

Kaj same kiel aliaj kulturoj, Esperanto-kulturo kreis siajn subkulturojn, junularan, movadisman kaj pluraj aliaj. Ankaù ili valoras, char ili estas parto de la kulturo, kaj ili vivas, char ili valoras por iu, ie en la mondo.

5.2 Originalas?

Kiu decidas, kio estas originala?

Mi ne renkontis ghis hodiaù, malgraù jaroj da studoj pri kulturoj diversloke en la mondo, kulturon, kiu izolite evoluus al tre, tre originala kaj malsamega al chiuj aliaj. Che chiuj kulturoj, post iom pli proksima rigardo, montrighas ke ili dialogis aù dialogas kun aliaj, plej ofte geografie proksimaj kulturoj. Kulturo, kiu ne plu dialogas, formortas pro interna sufokigho. Estas unu el la grandaj mitoj de la okcidentisma pensado, ke ekzistas Unikaj kaj Originalaj kulturoj sen ajnaj kontaktoj kun la ekstero. Ech Eùropo, kie naskighis tiu ideo, ne konsistas el izolitaj kulturoj. Kial do al la resto de la mondo aplikighu tiaj ideoj?

Iuj kondamnas la "postkureman" evoluon de la Esperanto-kulturo, nome ke kulturagantoj imitas siajn naciajn kulturojn kaj nomas tion Esperanto-kulturo. Mi nomus tion dialogo. Sen tiu dialogo, kiu estas fruktodona por la Esperanto-kulturo, malfacilas krei kulturon, kaj plu vivigi kulturon. Esperanto-kulturo estas hodiaù iom pli ol 100-jara. Sen imitado, sen tiu dialogo, ghi ne plu vivus hodiaù. Al tiu dialogo apartenas kaj la tradukita literaturo, kaj la pruntoj fare de muzikistoj pri melodioj, kaj la amaskulturo, kaj la hajkoj kaj chio alia. Chu via t. n. nacia kulturo estas iamaniere alia, ol miksajho de tradukajhoj, pruntajhoj kaj tio, kion homoj el via kulturo mem kreas, chu influite de ekstero, chu pro interna bezono krei?

Esperanto-kulturo iom malmulte "respondas" al aliaj kulturoj, ghi pli prenas ol donas. En tio ghi ne tre diferencas de ajna pli eta lingvo kaj kulturo, sed tio havas chefe merkatajn kialojn, kaj dependas ankaù de tio, ke la Esperanto-uzantoj malmulte prezentas ghin al ekstero. Chu pro tio ke ili ne konsideras Esperanto-kulturon sufiche valora, sufiche bona por prezenti? Chu char mankas kvalitaj tradukistoj en naciajn lingvojn, aù chu char mankas memfidaj teatraj trupoj kaj vigla agentejo por la disfamigo de rok-bandoj?

Esperanto-kulturo evoluas proprapashe, paralele al aliaj kulturoj, kaj ghi samgrade aù samkvante originalas kiel ili. Jes, eble ghi aspektas ekzotike por homo, kiu nenion scias pri Esperanto. Samtempe ghi donas grandegajn eblecojn por evoluo, persona kaj kultura. Iuj diskutas, chu ghi estu nur perilo, chu ekzemple tradukajhoj estu konsiderataj parto de la kulturo, aù chu Esperanto-kulturo estu "originala", propra kulturo "sen ekstera influo". Mi demandas min, chu ne ambaù eblas samtempe? La historio montras, ke chiam la Esperanto-kulturo funkciis en ambaù manieroj. Laù mi tio estas parto de ghia evoluo kaj ghia dialogo kun sia socio kaj kun aliaj socioj kaj kulturoj, kaj lingvoj.

6. Kulturo, mono kaj politiko

6.1 Disvolvigho

Por la disvolvigho de kulturo, pli konkrete por produkti kulturon, oni bezonas monon. Oni bezonas monon por presi, fari diskojn, prezenti teatrajhon. Kaj oni bezonas ankaù publikon. Manko de mono povas malhelpi la produktadon, sed ne la kulturan evoluon. Manko de publiko povas malhelpi la pluekziston de la kulturo aù de certaj kulturformoj.

Kio do instigas al kultura produktado? Por kulturaganto temas pri kelkaj konsideroj. Mono por vivi estas la plej malgrava, char malmultaj povas sin vivteni per verkado aù komponado aù arto ie ajn en la mondo. Interna bezono estas eble la plej grava. Por produktisto temas same pri pluraj faktoroj, sed che produktistoj aldonighas tuj la demando pri mono: chu indas, chu valoras la penon, la monon kaj la tempon produkti tion chi?

Rekte transportite al Esperanto-kulturo, la demando ankaù estas: chu Esperanto-kulturo sufiche valoras kaj sufiche repagighas, por ke mi produktu? Shajne por pluraj la respondo estas jes. Alikaze ne ekzistus tiom da produktistoj, kaj tiom da novaj produktoj kaj projektoj.

La rolo de la merkato, publiko, estas grava. Se kulturaganto aù produktisto ne trovas publikon, li aù shi malfacile daùrigas sian laboron. Ne chiuj chesas, feliche, char se estus tiel, multaj perloj de la literaturo aù muziko neniam atingus nin. Kiel mi jam diris, kulturo ne havas geografiajn limojn, kaj preskaù same validas por tempo. La diferenco estas, ke kelkaj produktajhoj bezonas certan etoson, certan tempon, por trovi sian publikon. Aù chu estas tiel, ke la publiko trovas la produktajhojn?

La Esperanto-publiko trovas sian kulturon ne nur en libroj, interreto kaj per aliaj iloj, sed ankaù rekte kaj senpere dum renkontighoj. Sed kia kulturo prezentighas tie? Chu sufiche? Kian rolon ghi ludas por la publiko? Kiajn rolojn ludas ekzemple Kultura Esperanto Festivalo por sia publiko? Kongresoj, forumoj, kunvenoj, klubaj aranghoj? Kaj kiel oni povus pli richigi, pli valorigi la kulturon dum renkontighoj? Klerigi la partoprenantojn pri Esperanto-kulturo? Richigi la Esperanto-kulturon per rektaj kontaktoj inter produktantoj, agantoj kaj publiko? Ekzistas multaj eblecoj, kiujn oni ghis nun ne sufiche uzis.

Politiko povas ludi rolon en la decido, kian kulturon oni kreas. Shtata politiko povas direkti la evoluon, malpermesi, subteni certan ghenron, kontroli, malhelpi aù helpi, sed ghi ne povas haltigi la kulturon tiom longe, kiom ekzistas homoj, kaj ghi ne povas malhelpi, ke ekzistu diversaj formoj de kulturo, ankaù tiaj, kiajn ghi ne akceptas. La spertoj en orienta Eùropo montras, ke kulturo vivas, kaj chiam trovas vojojn, ankaù dum plej rigoraj malpermesoj. Kulturo vivas sian propran vivon, kaj en la estonteco ankaù tiel faros.

6.2 Merkato

Ofta plendo pri Esperanto-kulturo estas, ke mankas al ni mono. Char la merkato ne grandas, kaj char Esperanto-kulturo estas malgranda kaj ne povas vivi kaj prosperi apud la gigantaj usona kaj japana aù ajna alia kulturo, malantaù kies disvastigo kushas milionoj da dolaroj aù aliaj valutoj kaj tuta vendo-aparato. Iuj demandas ech, chu oni vere povas vivi per Esperanto-kultura produktado, kaj iuj plendas, ke Esperanto-kulturo ne estas sufiche richa aù kvalita por konsumado.

En la mondo ekzistas multaj etaj kulturoj, ech pli etaj ol Esperanto-kulturo, kiuj bone vivas, kaj sin direktas al la propra merkato kaj la propraj bezonoj. Ili ne pretendemas je tutmonda rekono, nek je tutmonda merkato, sed tute kontentighas pri sia propra regiono aù popolo. Richeco mona ne nepre kunligighas kun richeco kultura che ili, nek rilate al la konsumado ili dependas de la tutmonda vendomashino.

Ilin regas la samaj merkataj leghoj kiel chiujn, sed ili havas tute konkretan celon, nome kontentigi certan, limigitan publikon. Esperanto-kulturo momente pli eniras tiun chi bildon ol paralelighas kun la grandaj kulturoj, kaj mi pensas, ke de chi tie ni devas eliri, se ni volas diskuti Esperantan kulturan produktadon.

Mia sperto kiel eldonisto kaj kulturaganto montras, ke ekzistas merkato por Esperanto-produktoj. Oni povas sin vivteni per Esperanto — jam multaj faras. Neniu monopolas la Esperanto-kulturon, sed ekzistas pluraj sendependaj produktantoj kaj kulturagantoj, kiuj kreas chiujare kreskantan nombron da produktoj, kiuj ankaù vendighas al chiam kreskanta merkato precipe en landoj ekster okcidenta Eùropo.

Ghis nun tamen mi ne vidis merkatan analizon pri Esperanto-produktoj, sed estus interese scii, kion volas la merkato, kiajn bezonojn ghi havas rilate al la produktoj, chu ghi ricevas kion ghi volas, kaj chu ghi pagas adekvatan prezon por tio, kion ghi ricevas, aù chu ghi pretus pagi pli, por ricevi pli? Min ankaù interesus scii, kiel aspektas la profilo de tipa Esperanto-konsumanto, kaj kio gvidas la merkatan konduton de li aù shi. Krome, mi shatus scii pli pri la produktantoj, kaj pri la kulturagantoj. Kiom konscias ili pri la merkato? Kiaj eblecoj ekzistas por evoluigi la produktadon?

Chu Esperanto-kulturo diskonighas tra la mondo, chu ghi vendighas al Esperantujanoj, chu ghi konsumighas, tio dependas de la agantoj kaj produktantoj, de merkata politiko, de vendometodoj kaj de informado kaj pluraj aliaj faktoroj. Sed, por ke Esperanto-kulturo pluvivu, necesas edukigho pri ghi, necesas videbligantoj de ghi, necesas pli da konkurenco, kio pozitive instigas al evoluigo de la produktoj kaj vendado, kaj necesas, ke la produktado respondu al la bezonoj de la merkato, kaj ankaù kreu merkaton por novaj produktoj.

Ni ne ploru pri tio, ke nur malgranda parto de la Esperanto-uzantoj konsumas aù konscias pri Esperanto-kulturo. Laùprocente mi supozas, ke ili estas same multaj kiel en ajna alia kulturo. Same multaj aù malmultaj kiel la tradukajhoj en la literaturo, same kiel la kulturagantoj, diskoachetantoj en ajna kulturo. Sed la kreskigo de la procentajho dependas de ni, kiuj jam konsumas, kiuj produktas kaj kiuj instruas, varbas, parolas pri kaj en Esperanto.

Grava demando por Esperanto-kulturagantoj ankaù estas: kiel ni povus valorigi Esperanto-kulturon ne nur por ni mem, sed ankaù por ekstera publiko? Tial mi pensas, ke gravas diskuti, kune, pri novaj vojoj, novaj eblecoj, kaj pri komuna politiko en kelkaj kampoj. Tio povas profitigi kaj la individuajn produktistojn, kaj la tutan kulturon.

6.3 Chu ni bezonas kulturpolitikon?

Kulturpolitiko signifas, en plej bona kazo, richigon de la propra kulturo kaj disvastigon de ghi al publikoj ekster la propra. En plej malbona kazo, ghi signifas subpremon kaj elitismon, favoradon kaj inerton.

En Esperantujo ekzistas pluraj, kiuj faras sian propran kulturpolitikon. Ghis nun ne ekzistas unu instanco, kiu farus tut-Esperantujan kulturpolitikon, kaj la fortoj estas tre disaj kaj en multaj kazoj pro tio malfortaj. Ankaù la agado ne sufichas. Kial multaj Esperanto-uzantoj ne povas diri, kiuj estas la kvin plej gravaj aùtoroj en Esperanto? Tion povas fari ajna homo pri sia nacia lingvo, char li aù shi lernis, ech malgraù tio, ke li aù shi eble forestis mense aù fizike de lernejaj lecionoj — tamen la informoj iel atingis.

Kial do ili ne atingas la Esperanto-uzantojn? Kial novulo aù nepagipovulo devas elspezi multan tempon kaj monon por trovi bazajn legolibrojn pri Esperanto, ghia historio, movado, kulturo? La nuna situacio neniel estas alloga por novulo, nek por homo el ekster okcidenta Eùropo kaj Usono. Pro transpagoproblemoj, pro malfunkciantaj aù tro kostaj libroservoj, pro manko de facilaj legajhoj kaj chefe pro manko de bona, klara prezento pri Esperantujo kaj kiel navigi en ghi, karakterizajhoj kaj bazaj servoj, multaj potencialaj klientoj kaj Esperanto-uzantoj forturnighas. Ili bezonus facilan aliron al la produktoj, facilan eniron en Esperantujon, kaj allogan produktaron, por ke ili restu. Chu ni ne povus tion provizi al ili?

Shtatoj pli simple kreas kulturpolitikon: ili havas limigitan geografian areon, limigitan publikon kaj klarajn monfontojn. En Esperantujo ekzistas pluraj unuopaj aù kelkopaj agantoj, kaj ne tre klaraj linioj pri tio, kiel oni povas valorigi Esperanto-kulturon por la propra publiko kaj por la ekstera mondo, kaj kiel valorigi Esperantujon per kulturo.

La demandoj starighas per si mem: chu ni bezonas instancon, centron, decidan organon por modeli aù koncentrigi la kulturan agadon de Esperantujo? Se jes, kian? Se ne, chu ni entute bezonas oficialan kulturpolitikon de Esperantujo? Kaj kiu kreu ghin? Kiel ghi aspektu? Kiu parolu, en kies nomo? Chu ekzistu unu aù pluraj direktoj? Kaj kiajn kulturagantojn, kiajn produktistojn bezonas la Esperanto-kulturo por disvolvighi plu, por kreski kvante kaj kvalite? Kian publikon? Kion ni, la agantoj kaj la publiko, volas legi, sperti, aùskulti en Esperanto? Kiel stimuli Esperanto-kulturon, chu mone, chu politike? Kiuj finfine estas la bazaj problemoj, kaj kiel ni povus ilin solvi?

Tiuj chi demandoj rilatas chefe al la produktado. Kiel mi jam diris, kulturo vivas sian propran vivon ekster chiuj strukturoj, kaj chu ghi estas kvalita aù ne, dependas de ghiaj agantoj kaj iliaj personaj kapabloj. Sed la produktado kaj la surmerkatigo povas profiti de ia kunigo de fortoj, ekzemple reto, kaj la socio de klerigocela kulturpolitiko. Pli granda publiko konscia pri kulturo kaj konsumanta ghin povas krei pli da bezono, kaj pli da profesiaj agantoj kaj produktistoj, kio denove povas krei pli da publiko, pli da merkato, kaj pli da produktoj. Konsumado, do, ne estu fivorto, sed kreo de merkato estu unu el niaj komunaj celoj.

Esperantuja kulturpolitiko ekzistu, laù mi, por krei facilan aliron al novuloj kaj por klerigado ene de la movado, por popularigo de Esperanto-kulturo kaj historio inter la Esperanto-lernantoj kaj jamaj lernintoj. Mankegas momente la kleriga dimensio — nur kelkaj produktistoj okupighas pri tio sisteme. Radiostacioj, revuoj, teatroj kaj aliaj povus okupighi pri klerigado, kaj organizoj povus atenti pli pri manlibroj, facillingvaj, por novuloj. Por chio chi indas eluzi la novajn komunikrimedojn, inkluzive de interreto kaj reklamaj kompaktdiskoj, paralele al la tradiciaj libroj kaj informbroshuroj.

La alekstera kulturpolitiko povus konsisti el kunordigo kaj stimulado de tradukistoj, kiuj tradukas el Esperanto al aliaj lingvoj, kunlaboro inter produktistoj por stimuli la vendadon de Esperantaj produktoj al la ekstero kaj kreado de serioj de mallongigitaj, facillingvaj versioj de chefaj Esperanto-verkoj. Esperanto-kulturo neniel suferos kvalite de tio, male, pli da homoj ekhavos apetiton por lerni kaj legi pli, se ili jam kiel lernantoj konatighas kun la chefaj nomoj de Esperanto-kulturo en facile digestebla formo. En situacio, kie falas la membronombroj de la grandaj asocioj, kaj malgrandighas la abonantaro de pluraj tradiciaj revuoj, ni bezonas novan aliron al Esperanto kaj Esperanto-kulturo.

7. Konkludoj

Dum tiu chi prelego mi plurfoje alvokis al seriozaj esploroj pri diversaj temoj, al kunigo de fortoj kaj shangho de sinteno rilate al pluraj bazaj demandoj pri la Esperanto-kulturo. Tamen, la bazo por chio chi estas la sinteno: se Esperanto-uzantoj havas komplikan rilaton al Esperanto, ekzemple hontas pro sia ligigho al ghi, malfacilas labori por shanghoj, kaj malfacilas disvastigi Esperantujon. Kaj kial fakte honti? Scii plian lingvon kaj vivi paralele en pluraj kulturoj estas hodiaù prifierinda privilegio, kiun ne chiuj ghuas. Iuj ankaù hontas, ke ili shatas komiksojn, aù t. n. kiosko-literaturon aù subgrundan muzikon, sed ankaù tio estas parto de la kulturo, kaj en chio ni strebu vastan kaj kvalitan produktadon.

Iuj diras, ke Esperanto-kulturo malfruas en sia evoluo. Mi demandus: kompare al kio? Al kio malfruas aù fruas kulturoj? Chu al la tutmonda evoluo? Sed kio estas tiu tutmonda evoluo? Ghi ne estas unueca. La aùstra verkisto loghanta en Germanio Hans Magnus Enzensberger antaù kelkaj jaroj lanchis la koncepton, ke Eùropo vivas en malsamaj tempoj en diversaj regionoj. Tiel ankaù pri kulturoj. Chiu kulturo havas sian propran ritmon, sian propran vojon kaj evoluon. Esperanto-kulturo evoluas tiel, kiel ni evoluigas ghin, ni la agantoj, produktantoj kaj publiko.

Mi shatus fine esprimi miajn admiron, ghojon kaj dankemon al chiuj kulturagantoj, kulturproduktantoj, kulturkonsumantoj kaj chiuj homoj, kiuj iam ie legas linion aù aùskultas kanton en Esperanto, chiuj antaù ni, kaj chiuj post ni. Sen vi ne ekzistus Esperanto-kulturo, kaj la mondo estus pli malricha. Kaj ankaù mi.

Tute laste, mi shatus citi Antoine Meillet el la jaro 1918, kio resumu mian prelegon:

Chiu teoria diskuto vanas: Esperanto funkcias!


Al la seminaria pagho