KUN supersignoj (unikode) | SEN supersignoj (ch-sisteme)

(c) 2000 Mark Fettes



Mark Fettes (Kanado)

Raùmi transmoderne

1. Raùmo kaj postmoderno

Por mi, Raùmo prezentis du chefajn valorojn, unu negativan, unu pozitivan. Pri la dua mi parolos poste, post iom da prilaboro de la teoria kampo. Nun, enkonduke, mi fokusighos al ghia negativa valoro, komuna al chiuj postmodernaj pens-tendencoj. Temas pri ghia kritika sinteno al la modernismo, chi-kaze modernismo en la Esperanto-movado, kiun enportis kaj evoluigis la okcidenteùropaj ideologoj de la "franca periodo" kaj poste.

Modernismo strebas ordigi la mondon; la parlamentejo, la jughejo kaj la lernejo estas tri ghiaj chefaj institucioj. Kiam esperantistoj revas pri oficialigo de Esperanto, pri deviga instruado en la lernejoj, kaj pri ghia akceptigho kiel baza lingvo de la internacia juro, ili transprenas kaj kultivas modernismajn idealojn.

Modernismo estas la plej efika mobilizforto, kiun la homoj ghis nun malkovris. Ghi alprenas plej diversajn formojn — naciismo, komunismo, merkatismo, chiuspecaj religiaj fundamentismoj, ktp. Ankaù en la E-komunumo, ghi sukcesis kaj daùre sukcesas mobilizi, kvankam evidente je tute alia skalo ol la grandaj ismoj de nia epoko.

En tiu mobilizado por idealo, trovighas liberigaj kaj malliberigaj potencialoj. Mi ne bezonas ekzempli. Konkrete, en la kazo de Esperanto, multaj homoj trovis ion anim-altigan, ag-instigan, mem-progresigan en la konvinko, ke la universaligo de Esperanto helpos ordigi la mondon. Sed chiuj modernismoj estas samtempe disvastighemaj, prozelitemaj, bezonantaj ekspansion por vivteni sin. Por varti modernisman movadon oni devas montri progreson, chu iluzian, chu realan.

Ekde la 60aj jaroj (kaj iukaze ech pli frue) disvastighis duboj pri la ebleco kaj indeco de la progreso, kiun promesis plej diversaj modernismoj. En la E-komunumo, tio esprimighis i.a. per la Deklaracio de Tireso, kiu alvokis al batalo kontraù "lingva imperiismo", t.e. la modernisma lingvopolitiko kiun la okcidentaj shtatoj sukcese disvastigis, pere de konkerado, koloniado kaj komerco. Inter la nuntempaj konsekvencoj de tiu politiko trovighas i.a. la akcelighanta perdo de lingva diverseco kaj la hegemonio de eùropaj lingvoj en la lernejaj kaj komercaj sistemoj de la mondo.

La Manifesto de Raùmo turnis tiun postmodernan kritikon kontraù la modernismon de la esperantistoj mem. Nun la celtabuloj estis la hierarkiaj strukturoj de la movado, la revoj pri "desupra" akceptigo de Esperanto, la troiga propagando (celita kaj eksteren kaj internen), la jhaluzo al la angla, la neglektado (fare de la plimultaj movadanoj) de indighenaj kulturaj tradicioj. Fresha, kvankam ne facila vento; kaj historie necesa, char sekvanta la nerezisteblan tajdon de postmoderna revalorigado.

2. Raùmo kaj modernismo

Manifestoj estas tamen dangheraj iloj. Vortigante kritikon kaj vizion, ili riskas liveri bazon por novaj dogmoj. La modernismo estas teksita per tekstoj, kaj defendas sin per ili.

Tiel povis okazi, ke Raùmo ighis la bazo de alternativa modernismo, plia konkuranto por esperantistaj identecoj kaj lojalecoj apud la jam tradiciaj ideologioj. Mi esence samopinias kun Georgo Kamacho, ke temas pri speco de naciismo, aù etnismo se oni preferas malpli sharghitan terminon.

Naciismo/etnismo povas esti tre konstrua forto; kaj nur songhas tiuj homoj, kiuj profetas ghian malaperon el la moderna mondo. Kompreneble ghuste ghi pelis la evoluigon de la modernaj lingvoj (kaj inverse, laù Benedict Anderson), kaj pro tio ghi hejmas iom nature en lingve difinita komunumo. Sed eblas vidi ankoraù pli profundan kaùzon de ghia elkresko el Raùmo. La Manifesto kritikis la psikan dependecon de la movadaj modernistoj je la neesperantista mondo, kaj chefe ties reg-instancoj. Unu logika sekvo, do, estas turni sin al la konstruado de propra reg-sistemo, same kiel oni faris dum la senkoloniiga aù naciliberiga periodo en multaj landoj. Por tiu projekto necesas unue ideologio, due gvidanta elito, trie reprezentaj instancoj kiuj povas gajni popolan subtenon. Nenio vere nova en chi tiu projekto, escepte de la fakto, ke la esperantistoj ne konsistigas etnon...

Sed ankaù tio ne novas. En la landoj de Ameriko, oni daùre penas konstrui naciajn identecojn, kapablajn kunigi la plej diversajn sociajn grupojn. En Kebekio, ekzemple, la naciismo disevoluis dudirekte: unuflanke al etnocentra speco, kultanta "puran" kebekiecon kaj rilatanta kun suspekto al chiuj aliaj etnoj; aliflanke al "civita" speco, kultanta toleremon surbaze de komunaj normoj, nur parte hereditaj de la indighena kebekia kulturo. La limoj inter tiuj du naciismoj foje klaras, foje ne; sed gravas chi-kuntekste la fakto, ke naciismo ne bezonas por chiam la etnajn radikojn, el kiuj ghi kreskis. Ghuste tiel estas imagebla speco de Esperanta naciismo, pli civite ol etne orientita.

Por nia diskuto estas precipe interesa la demando, chu tia E-naciismo pliigos la shancojn, ke per la lingvo dirighos io "kulture originala kaj internacie valora"? Tiu frazo jam shajnas aludi la krean laboron de iu klera elito; oni subkomprenas ke la ordinaraj E-renkontighoj, la revuoj kaj kongresoj, la populara literaturo ne povas esti originalaj kaj internacie valoraj en tiu senco. Se oni akceptas tiun ideon, tiam la E-naciismo ja povus ludi kulturkonstruan rolon, char ne-ekstremaj naciismoj ghenerale vartas indighenajn tradiciojn, artistojn kaj publikojn. Kompreneble, ekstrema naciismo, forturnita de eksteraj influoj kaj individua eksperimentado, bremsas chian kulturan kreemon, sed pri tio evidente ne povas temi.

Aliflanke, por ludi tian rolon, la E-naciismo devas unue allogi artistojn kaj publikon. Chu ghi povos sukcesi tiurilate, mi vere dubas. Vershajne nur malgranda parto de la homoj, kiuj lernas Esperanton ghis parolado kaj legado, sentos sin allogata de la naciisma idealo. Etnaj naciismoj cherpas el longa historio, el la posedado kaj prizorgado de la tero, el la ekzisto de ekonomia bazo, el sia plimulteco sur iu teritorio. La E-naciismo posedas neniom el tiu fundamento; ghi havas nur lingvon kaj ideojn. Tiuj chi ja sufichas por allogi kelkajn intelektulojn kaj idealistojn, sed ne por la dinama kultura movado, pri kiu eble revas ghiaj gvidantoj...

Krome, la naciismo kuntrenas kostojn. La solidarighon kun samnacianoj oni pagas per distancigho disde alinacianoj. La rajtojn en nacie bazita demokratio oni pagas per marghenigo de aliaj identecoj. Shajnas al mi, ke Esperanto-kaze tia distancigho kaj tia marghenigo konsistigas tro grandan prezon. La raùma manifesto parolis pri konflikto inter egoo kaj superegoo; sed simila konflikto ne eviteblas, se la tro ekstere orientitan identecon oni anstataùigas per tro interne orientita. Lingvo kreita por transi diferencojn ne facile portos ideologion, kiu insistas ghuste pri ghia diferenciga efiko.

Sed chio chi ne estis nepra konsekvenco de Raùmo. Ghi prezentas unu eblan evoluvojon, kiun iuj shatus kredigi nepra. Se ni revenos al la komencpunkto, ni trovos alternativojn.

3. Raùmo kaj postmodernismo

Unu alternativo estas la postmodernisma. Rimarku, ke sociologoj nuntempe distingas inter "postmoderno", la nuna periodo en kiu la bazaj premisoj kaj imagoj de la modernismo perdis sian netusheblecon, kaj "postmodernismo", la ideologio kiu emfaze malakceptas tiujn premisojn kaj imagojn. Postmodernisma esperantisto asertus, ke nenio komunas nek devus komuni inter la parolantoj de Esperanto; ech la lingvon mem chiu grupo rajtus adapti al siaj bezonoj kaj shatoj; se iuj volas okupighi pri varbado, aliaj pri scienco, kaj aliaj pri kolektado de poshtmarkoj, ili kvazaù vivas en apartaj mondoj, kiujn kunigi sub unu idea aù organiza tegmento ne eblas kaj ne indas. Postmodernistoj rilatas kritike al la shtataj strukturoj, sed ironias ankaù pri chiuj provoj ilin malmunti, vidante en chiu tia organizita movado la semojn de nova hierarkio, nova hegemonio. Logike, do, postmodernistoj evitas mem starigi kaj gvidi organizajhojn; ili estas ghisfundaj individuistoj, kaj kutime fieras ghuste pri tiu neligiteco, nesubighemo al kolektivaj iluzioj.

Chu eblas, ke konsekvencaj postmodernistoj subskribu alvokojn por "io kulture originala kaj internacie valora"? Mi opinias, ke ne. En tiaj taksemaj vortoj kiel "originala" kaj "valora" postmodernistoj flarus modernismajn pretendojn, ian subtekstan kredon je absolutoj. Estas nedubinde, ke la postmodernismo mem povas inspiri originalajn artverkojn, kvankam ili malofte alireblas por granda publiko. Sed la ideo, ke eblas rangigi kulturajhojn, taksante ilian originalecon kaj "internacian" valoron, plene fremdas al la postmodernisma pensado.

Modernismo kaj postmodernismo prezentas du aspektojn de la raùma idearo. Chu ekzistas plia? Mi argumentos, ke jes; kaj ke tiu tria dimensio plej multe kaj plej fruktodone konformas al la dinamiko de la Esperanto-komunumo.

4. Raùmo kaj transmoderno

Rekonante la nesufichon kaj negativajn sekvojn de la modernismo, la Raùma Manifesto serchis "pli koheran" motivighon de chies esperantisteco. En tiu integriga idealo mi vidas ghian kernan pozitivan valoron. Percepta estas ankaù ghia listigo de la specife integrigaj valoroj de Esperanto:

Temas efektive pri kvar malsamaj sistem-niveloj en la funkciado de Esperanto. La Manifesto do rigardeblas kiel avangarda provo rekoni chiujn kiel esencajn. Ne sufichas prediki pri la bono de "internacia" lingvo, ne sufichas uzi ghin en amika rondo, ne sufichas sin klerigi per ghi aù malkovri novan identecon en la kulturo, kiun ghi peras: necesas chio kune. La Esperanta kulturo kaj la esperantista identeco estas la sumo de tiuj agadoj kaj valoroj: ni do akceptu ilin kiel niajn.

Jen la raùma interpreto, kiun mi trovas plej valora: saniga alvoko al reintegrigho. Sekve, anstataù fabriki kaj priteorii la disduigojn, kiujn abunde disshprucis aliaj interpretantoj, tiu tria brancho de la raùma arbo evitas etikedojn entute. Kie Walter Zelazny vidas kontraùecojn, ghi vidas kompletigajn variajhojn: Prago kompletigas Raùmon, horizontalaj strukturoj kompletigas vertikalajn, elita kulturo kompletigas la vulgaran. Kompreneble trovighas strechoj kaj malkonsentoj, kiel en chiuj homaj kulturoj. Sed el tiuj malkonsentoj ghi ne penas konstrui vastan teorion pri pravo kaj malpravo.

Pri unu aspekto, aparte, Raùmo shajnas kompletigenda. Verkante en Esperanto por esperantistoj, la aùtoroj subkonscie ellasis el konsidero la ceteran homaron. Sed tiuj homoj ne fremdas al ni, kvazaù la esperantistoj estus izolita tribo vivanta per la propraj rimedoj sur la bordoj de tropika rivero. Multrilate kaj multkiale, ili estas niaj samsortanoj. Tial la reintegriga klopodo devas inkluzivi la detruon de la psikaj kaj komunikaj baroj, kiujn la E-modernismo konstruis chirkaù nia komunumo. Troas jam nia krokodilofobio! Ni devas lerni naghi en tiuj akvoj, malpli mortminacaj ol niaj fantazioj pentris ilin... Raùmo bedaùrinde ne helpis tiurilate; mi esperas ke Prago faris almenaù pasheton en la ghusta direkto.

Chi tiun reintegrigan klopodon mi nomis "transmoderno". Ismo ghi ne vere estas; pli ghuste ado. Homoj ne facile vidas tutojn, kaj la moderna epoko, tiom bazita sur la analizado de partoj, igis tion ech pli malfacila. Tamen, se oni rigardas al la plej malnovaj filozofioj kaj disciplinoj, tiuj kiuj ne adaptighis al la postuloj de modernisma regado, oni trovas ke ege antikvas la strebo percepti tutojn kaj agi laù tiu percepto. Se la esperantistoj sukcesos diri ion "kulture originalan kaj internacie valoran", laù mi temos pri kontribuo al tiu centjarmila civiliza projekto: kompreni tutece la rilaton de homo, kulturo, kaj mondo, kaj surbaze de tiu kompreno lerni pli bone vivi.

Shajnas al mi, ke kun chiuj niaj mankoj kaj eraroj, ni jam diras ion aùskultindan. Retrovante la originalan inspiron de Raùmo, ni eble sukcesos diri ankoraù pli.


Al la seminaria pagho