KUN supersignoj (unikode) | SEN supersignoj (ch-sisteme)

(c) 2000 Jouko Lindstedt



Jouko Lindstedt (Finnlando)

La Manifesto de Raŭmo:
historia enkonduko — kaj elkonduko

1. La vojo al Raŭmo

Dum la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en la jaro 1980, en Raŭmo (Finnlando), estis publikigita manifesto, kiu estas la ĉefa temo de ĉi tiu libro. Mi estis kunverkinto de tiu teksto (kune kun Giorgio Silfer) kaj — pro la alfabeta ordo — ankaŭ ĝia unua subskribanto. La manifesto ne fariĝis oficiala dokumento de la kongreso, sed ĝi certe iĝis kaj plu restas la plej konata rezulto de tiu IJK. Pro ĉi personaj kaŭzoj estas kompreneble, ke mi vidas la idehistorian rolon de la manifesto kiel ĉefe pozitivan; sed mi ankaŭ sentas min devigata distancigi min de la nuntempa "raŭmismo", kiu laŭ mi estas redukto al absurdo. Sed pri tio poste.

Kion la parolantoj de la lingvo Esperanto volas? Dum la unuaj tempoj la respondon formulis plej ofte Zamenhof mem, ekzemple en la grava teksto "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia" (1900). La plej grava dokumento de la komenca periodo estis tamen "Deklaracio pri la esenco de la esperantismo", la tiel nomata "Bulonja deklaracio", akceptita en la unua internacia kongreso en 1905.

La Bulonja deklaracio komenciĝas per "esperantismo" kaj finiĝas per "esperantisto". La unua punkto difinas: "La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa." La lasta, kvina punkto diras: "Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas." Iom surprize do, "esperantisto" ne estas difinata kiel adepto de "esperantismo", sed nur kiel uzanto de la lingvo. Por la samtempuloj tio eble ne estis kontraŭdiro: kial oni uzu tiun novan lingvon kun ankoraŭ malmulta literaturo, se ne pro idea konvinkiteco, se ne por disvastigi ĝin? Tamen en tiu duobla difino de la Bulonja deklaracio jam enkaŝiĝas la kontrasto inter la Esperantaj movado (kies idearo estas la "esperantismo") kaj komunumo (kiu konsistas el la parolantoj de la lingvo).

En sia sociologia studo The Esperanto Movement ("La Esperanto-movado", 1982) Peter Forster observas, ke la movado (kiu por li estas supernocio kovranta ambaŭ aspektojn) povas aperi kaj kiel Gesellschaft 'societo' kaj kiel Gemeinschaft 'komunumo'; temas parte pri la sama distingo, esprimata per konataj sociologiaj terminoj.

La movado kaj la komunumo estas la du ekzistomanieroj de Esperanto. Ili kompletigas unu la alian, kaj inter ili ne estas esenca kontraŭdiro. Tamen, en la mensoj de esperantistoj jen unu, jen alia aperis pli grava, pli valora, aŭ eĉ la sola subteninda, kaj de tio devenis ideaj disputoj.

La plej videbla tavolo de la Esperanta komunumo estas ĝia originala kulturo. Estas interese, ke Esperanto ne estis kreita por naski tiun kulturon — almenaŭ ne eksplicite, almenaŭ ne oficiale. Denove kaj denove oni proponis Esperanton kiel neŭtralan komunikilon inter popoloj kaj kulturoj jam ekzistantaj. Se ĝi havos literaturon, ĝi konsistos el "tiuj verkoj, kiu havas egalan intereson por ĉiuj popoloj" (Bulonja deklaracio) — do, ĝi peros mesaĝojn kaj librojn de unu popolo al alia. Ĉi tiu perisma kaj utilisma aliro ripetiĝas en pluraj ideaj tekstoj dum la unuaj jardekoj.

Apud ĉi tiu oficiala motivigo de la lingvo, estis kreata originala literaturo, kiu neniel estis derivebla el tiu motivigo. Kaj ekde la komenco mem: jam la Unua Libro de 1887 enhavis du poemojn de Zamenhof, "Mia penso" kaj "Ho mia kor'". Ĉar ni jam kutimiĝis al la ekzisto de la originala Esperanta literaturo, ni ne plu konscias, kiaj strangaĵoj tiuj versaĵoj estis: Oni proponas al ni tutan lingvon kiel facilan kaj utilan perilon inter popoloj, sed samtempe ankaŭ du lirikaĵojn, en kiuj la aŭtoro mem de la lingvo malkaŝas siajn personajn emociojn. La poeto kvazaŭ legas siajn poemojn al malplena salono: tie sidas neniu, kiu povus kompreni liajn intimajn versojn. Post la legado regas nur silento. Sed tamen, post kelka tempo, poiome, la salono komencas pleniĝi...

La plej multaj originalaj verkoj de la unuaj jardekoj estas nelertaj, naivaj, ofte supraĵaj. La originala Esperanta kulturo atingis altan artisman nivelon nur inter la du mondmilitoj. Kaj tiam oni la unuan fojon povis diri, ke Esperanto atingis ian valoron, eĉ se ĝi neniam iĝos mondolingvo. Kompreneble, tiuj atingaĵoj estas klarigeblaj nur per la tuthomara idealo, kiu inspiris la verkistojn. Sed tamen okazis, ke Esperanto unue atingis ion, kion ĝi ne unuavice celis.

Mi rigardas la Esperantan kulturon kiel emerĝan fenomenon. Tio signifas: la movado por la lingvo kreis ĝin, celante krei ion alian; kaj poste tiu nova fenomeno komencas retrokuple influi sian kreinton, la movadon. Ekzistas multaj fenomenoj en la mondo, kiun oni povas nomi emerĝaj. La homa konscio estas tia: en certa stadio de la evoluo la elektrokemia funkciado de la homa cerbo estigis konscion, kiu ekde tiam influas la homon mem, tiel ke tiu ne plu estas subigita nur al siaj instinktoj. Tamen, la cerbo neniam celis iĝi konscia. Inflacio estas emerĝa fenomeno: ĝin kreas la racia agado de multegaj ekonomie aktivaj homoj, el kiuj neniu deziras krei inflacion.

Depost la emerĝo de la originala Esperanta kulturo, la komunumo havas sian voĉon apud tiu de la movado.

Multajn nuntempajn esperantistojn povas surprizi, ke ankaŭ Universala Esperanto-Asocio estis kreita, ĉefe de la juna Hector Hodler, por organizi precipe la komunumon, ne la movadon. "La celo de la Asocio estas la plifaciligo de ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter la membroj", diris la unua statuto de 1908. Neniu punkto en la statuto diris, ke la celo de UEA estas disvastigi Esperanton. Kompreneble, ju pli multaj homoj parolus Esperanton, des pli bone UEA povus realigi siajn idealojn; sed la "propagando", kiel oni tiutempe probable dirintus, ne troviĝis inter la difinitaj celoj. Oni lasis ĝin por la landaj Esperanto-organizaĵoj.

Ekde la komenco UEA do estas sufiĉe "raŭmisma" organizo, kiel Renato Corsetti emfazas. Tamen, post la dua mondmilito, speciale dum la periodo de Ivo Lapenna, la publikan bildon de la asocio formis streboj, kaj partaj sukcesoj, por akiri oficialan agnoskon de la lingvo ĉe Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj. Ne mankis aktivuloj, kiuj vidis en tiu "ekstera politiko" la solan valoran agadon de la esperantistoj, kvankam ankaŭ tiuepoke la kultura kreado kompreneble ne ĉesis — pensu nur pri la mejloŝtono de "La infana raso" de Auld.

2. La Manifesto en sia historia kunteksto

La nova socia engaĝiĝo de la okcidenta junularo dum la sesdekaj jaroj ne preterpasis la junularon Esperantan. La Deklaracio de Tireso (1969) aliĝis al la ĝenerala batalo kontraŭ imperiismo, nomante la imperiismon lingvan kiel sian ĉefan malamikon. TEJO estis difinita kiel "organizaĵo laboranta por forigo de ĉia misuzo de lingvoj por ekonomia, kultura aŭ politika subpremado". Tiel ankaŭ la junulara movado koncentriĝis al sia "ekstera politiko", kvankam ne precize en la maniero de Lapenna.

Historie oni povas rigardi la Manifeston de Raŭmo kiel "kontraŭ-Tireson": ĝi inaŭguris la individuisman novan jardekon kaj estis subtenata de junuloj, kiujn frustris la magraj atingoj de la socia engaĝo de la sepdekaj jaroj. Sed estus malĝuste difini ĝin pro tio kiel ion negativan: efektive estis liberiga sperto por multaj pensi, ke oni rajtas fari diversajn aferojn per Esperanto sen senti sin devigata reklami kaj propagandi ĝin. (Parenteze, evidente la prezidanto de iu ajn Esperanto-grupo povus nomi membrojn, kiujn ŝili prefere vidus deteni sin de ĉiaj propagandaj provoj.) La Manifesto postulis, ke ĉiu aliru al Esperanto kaj utiligu ĝin laŭ sia persona maniero, ne laŭ principoj diktitaj desupre.

Rilate la distingon inter la movado kaj la komunumo, la historia rolo de la Manifesto de Raŭmo estis reaserti la rajton de la komunumo ekzisti kune kun la movado. Jam pro tio la nuntempa ideo fondi novajn, "raŭmismajn" organizaĵojn estas misa: se oni provas organizi la komunumon, ĉu per asocioj, ĉu per paktoj kaj civitoj, oni nur kreas novan paralelan movadon. La aŭtenta komunumo, nefermita kaj sin-rekrea, ĉiam eskapos tiajn provojn.

La Manifesto estis multe pli proksima al la tradiciaj valoroj de la movado, ol oni nuntempe pensas. Indas citi el ĝi:

3. Niaj celoj

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:

a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;

b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;

c) kontaktoj sendiskriminaciaj;

ĉ) novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato.

Do, kiel la celo estas efektive unue menciita la disvastigo de Esperanto — pli eksplicite ol en la statuto de UEA de 1908! El la pozitivaj valoroj nomitaj, b) kaj c) estas tre proksimaj al la "pracelo" de "neŭtrala kaj facila interhoma komunikilo". (Tion mi povas nun konfesi, estante verŝajne la inventinto de la vorto "pracelo"...) La esperantistaro estas prezentata kvazaŭ mem elektita diaspora lingva minoritato — sed nur lige de la kvara valoro (kiu estas pli "komunuma", dum la antaŭaj estas pli "movadaj"), kaj kun la grava vorto kvazaŭ kiun la "raŭmistoj" nuntempaj emas forlasi.

En Literatura Foiro n-ro 186 (pĝ. 177) Giorgio Silfer postklarigas la vorton "kvazaŭ" jene: "Ne la mem elektita diaspora lingva minoritato estas kvazaŭa, sed la aparteno al ĝi estas kvazaŭa — la analogio insistas pri la aparteno, ne pri la subjekto!" Miaopinie la demando tamen estas ne gramatika, sed logika: kiamaniere povas esti reala tia lingva minoritato, al kiu neniu reale apartenas?

La Manifesto enhavas ankaŭ apartan ĉapitreton pri "La kongresoj kiel vojo al kresko" — tio povas surprizi tiujn, kiuj nuntempe vidas sisteman nepartoprenon en UK kiel la plej superan ateston pri la "raŭma vojo".

Kiel mi do nun pritaksas la Manifeston, post dudek jaroj? Ĝia pozitiva signifo estis la eksplicita deklaro, ke la komunumo estas egale grava kaj prava kiel la movado, kaj ke ĉiu parolanto de Esperanto rajtas mem difini sian rilaton al la lingvo. Ke tian deklaron oni bezonis, eble pruvas la fakto ke oni dum dek unu jaroj ne aperigis la Manifeston ekzemple en la revuo "Esperanto", sed nur nerekte aludis al ĝi. Io, kio nun aspektas sufiĉe normala, ŝajnis ankoraŭ tiam tro radikala por iuj.

Kiaj estis la eraroj de la Manifesto? Mi vidas unu grandan kaj unu malgrandan:

La Manifesto subtaksis la minacon, kiun la konsumisma kulturo uzanta ĉefe la anglan lingvon prezentas al ĉiuj homaj kulturoj — inkluzive tiun de la anglalingvaj landoj mem, kiujn plagas unulingva fermiteco. Kompreneble ni pravis dirante, ke la angla en si mem ne estas malamiko de Esperanto — neniu lingvo estas. Sed tio ne pravigas fermi la okulojn antaŭ "misuzo de lingvoj por ekonomia, kultura aŭ politika subpremado", por reciti la Deklaracion de Tireso. Sociaj problemoj ne malaperas per ignorado.

La malgranda eraro estis prezenti la propedeŭtikan valoron de Esperanto kiel fakton pruvitan, eĉ memevidentan. Eĉ nun, dudek jarojn poste, la definitiva pruvo mankas, kvankam estas verŝajne, ke la scio de Esperanto helpas la lernadon de pliaj lingvoj ĉe ĉiu homo, kiu mem havas pozitivan sintenon al lingvolernado.

3. La Raŭmo akaparita

La Manifesto do komparis la esperantistaron al "mem elektita diaspora lingva minoritato". Tiu metaforo, havanta sufiĉe limigitan rolon en la teksto, fariĝis poste la bazo de la tiel nomata "raŭmismo", kiu kulminas en la lastatempaj provoj fondi "Esperantan Civiton" — kiu strebas eĉ al statuso sub la internacia juro. Tia "raŭmismo" forgesas grandajn partojn de la teksto de la Manifesto, kaj forgesas ankaŭ pri la historia situacio, en kiu la teksto naskiĝis. Ĝi ja estis repliko en dialogo neniam ĉesonta, ne definitiva bazo por ia nova movado kontraŭ-movada. Tial mi ne plu nomas min "raŭmisto".

Walter Żelazny publikigis antaŭnelonge en "La Ondo de Esperanto" eseon, en kiu li skribas: "Por la raŭmistoj Esperanto solvas neniun mondan problemon. Esperanto posedas valoron en si mem, kiel ĉiu civiliza unuo, ĉu granda kiel Rusujo ĉu eta kiel Esperantio." Estas kvazaŭ ironio de historio, ke iuj esperantistoj alprenas ĉi tian pozicion ĝuste dum la tempo, kiam en la mondo aperas diversaj novaj movadoj por protekti malgrandajn lingvojn kaj por kontraŭi la sufokan efikon de la angla! Troviĝas ne-esperantistaj lingvistoj, kiuj aprobe citas la tradiciajn movadajn idealojn, formulitajn en la Manifesto de Prago — kaj samtempe troviĝas do esperantistoj, por kiuj eĉ ne ekzistas iu problemo, kiun Esperanto solvu.

Efektive temas pri tio, ke la vorto "raŭmismo" fariĝis simple la ŝiboleto de certa grupo, kiu por pravigi sian ekziston devas emfazi la diferencojn inter siaj ideoj kaj tiuj de la tradicia movado, preter ĉiaj prudentaj limoj. Homoj fariĝas esperantistoj por defendi malgrandajn lingvojn, ne por krei unu plian. Tial la "raŭmistoj" povas rekruti nur inter homoj, kiujn aliaj valoroj jam altiris al Esperanto. Oni povas nomi tion idea parazitismo.

Mi ne deziras diri, ke la nuntempaj "raŭmistoj" ne havas lokon en la Esperanta komunumo; ili ja nur realigas sian rajton, raŭme proklamitan, mem difini sian identecon kaj sian aliron al Esperanto. Mi tamen ne kredas, ke ilia versio de paralela movado iam ajn povus altiri sufiĉe da homoj por certigi la pluvivon de la lingvo, sen paroli pri ties kresko kvanta kaj kvalita.

4. La Raŭmo superita

Tireso, Raŭmo kaj Prago formas dialektikan triopon, kiu antaŭenigis la memkomprenon de niaj movado kaj komunumo. Sed la mondon necesas ne nur priskribi, sed ankaŭ ŝanĝi, kaj tiurilate la raŭma dokumento estas la plej malforta el la tri. Efektive, nun en la jaro 2000 ni estas precize en tia situacio, pri kies minaco Zamenhof skribis antaŭ cent jaroj:

La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimiĝos al si reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiun ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj. Tiu ĉi motivo estas ne tute senfundamenta; sed ĝi povas esti elmetita nur kontraŭ tia aŭ alia nepripensita kaj malĝusta formo de lingvo internacia. Tiu ĉi motivo kompreneble perdas ĉian signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia neŭtrala lingvo, kiel ni malsupre montros. [El "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia" (1900).]

Al Zamenhof tamen aperis esti la plej verŝajne, ke la rivaleco de la grandaj potencoj kaj ties lingvoj malhelpos la superregon de unu lingvo kaj la superforton de unu ŝtato; lingvo arta kaj neŭtrala estus do la sola vojo al tutmondiĝo. Sed nune ni vidas, ke efektive okazas tutmondiĝo, kiu baziĝas sur la hegemonio de unusola ekonomia kaj milita potenco kaj ties lingvo, la angla.

Kompreneble oni devas klare diri, ke la celo de Esperanto ne estas simple anstataŭigi la anglan. Maljustajn strukturojn oni ne faras justaj ŝanĝante ilian lingvan perilon. Sed pli justa ordo en la mondo ne povos uzi alian interlingvon ol neŭtralan. Aŭ por diri eĉ pli, vera tutmonda identeco bezonas sian propran lingvon. La Manifesto de Raŭmo ne malpravis, sed certe malkuraĝis.

Jen do estis mia historia enkonduko en la Manifeston de Raŭmo. Ĝi celis esti ankaŭ elkonduko: la Manifesto tute ne estis tiel radikala, kiel tiam kredis kaj ĝiaj farintoj kaj ĝiaj kontraŭuloj, kaj ni ne plu bezonas ĝiajn ekzaktajn vortumojn por krei Esperantan kulturon — kaj labori por Esperanto, ĉiu en sia propra maniero. For la dogmoraŭmismon!


Al la seminaria paĝo