KUN supersignoj (unikode) | SEN supersignoj (ch-sisteme)
(c) 2000 Ilja De Coster
Celo: priskribi la Esperanto-komunumon kiel eron de la internacia civila socio, la interrilatojn inter la Esperanto-movado kaj la Esperanto-komunumo, kaj la Esperanto-movadon kiel movadon por internaciaj demokratio kaj civila socio, emfazante ties lingvajn konsekvencojn.
Enhavo 1. Enkonduko 1.1. Demokratio 1.2. Civila socio 1.3. Kelkaj aliaj konceptoj 2. Idearo kaj celoj 2.1. La idea bazo: esperantismo kaj 'Interna Ideo' 2.2. Esperantismo en pli larĝa politik-filozofia kadro 2.3. La Esperantismo kaj aliaj 'ismoj' 2.4. La Fina Venko 2.5. Kritiko je la celoj 3. Rilatoj inter Esperanto-movado kaj Esperanto-komunumo 3.1. La movado 3.2. La komunumo 3.3. Interrilato inter la E-movado kaj la E-komunumo 4. Kelkaj ĉefaj tezoj 4.1. Esperanto kaj internacia demokratio 4.2. Esperanto kaj internacia civila socio
Kadre de la seminario pri Raŭmo kaze de la 20-jariĝo de la manifesto, mi ĉefe penos vortumi miajn ideojn pri la Esperanto-movado kaj -komunumo, iliaj soci-politikaj roloj (ene kaj ekster Esperantio), iliaj celoj, ecoj kaj interrilatoj. Estante adepto de la diversmaniere komprenata 'Interna Ideo', estante iusence 'pracelano' kiu komprenis ke la Raŭma Manifesto diras kelkajn gravaĵojn rilate al kaj la E-movado kaj la E-komunumo, mi vidas ĉi mian kontribuon pli larĝe ol strikte pri la Manifesto mem. Por mi la 20-jariĝo de Raŭmo estas bona kialo por kuncerbumi pri la nuntempo kaj estonto de kaj la E-movado kaj la E-komunumo ĝenerale, kaj iliaj sociaj kaj politikaj roloj pli precize. Pri lingvaj flankoj de la afero mi apenaŭ skribos.
Mi volas emfazi ke ĉi miaj kontribuoj ne estas ia ajn finverkita manifesto, ili estas nur provizora rezulto de mia penoj ordigi proprajn pensojn. Foje provokaj, foje malklaraj kaj foje je unua alrigardo ne tuj rilatantaj al la temo mem, sed pensoj al vi prezentitaj nur por la bono de diskuto. Libera diskuto ja estas esenca ero de profundiĝanta demokratio. Vi estas pli ol invititaj kritiki miajn prezentitaĵojn. Tra la dialektika procezo de diskuto, konfrontiĝante kun viaj ideoj kaj komentoj kiuj sendube denove malordigos miajn pene ordigitajn pensojn mi aŭ adaptos aŭ refirmigos miajn opiniojn.
Antaŭ ol vere ensalti la temon mem, jen ĉi konceptdifinado mia. Ja la fakto ke ni uzas la saman lingvon, ĉi-kaze Esperanton, ne sufiĉas por interkompreniĝi. Certe ne, se ni uzas vortojn kiuj diverssignife uziĝas en la sfero de ideoj, ideologioj kaj filozofio. Mia difinado estas nur konvencia (kvankam altrudita de mi) inter vi, leganto, kaj mi, verkinto, uzenda nur kadre de ĉi miaj tekstoj. Pri ĉi vortoj skribiĝis kilometroj da verkoj, dum mi penu limigi la longecon de mia prozo, mi do nur povas esti ege malkompleta (tamen, pli bonas iom ol neniom).
La vorto 'demokratio' estas unu el la plej uzataj vortoj nuntempe, se oni nuntempe volas socie akceptiĝi oni estu 'demokrato'. Sed evidente same kaŝiĝas plej diversaj signifoj en la vorto, pluraj kiuj uzadegas la vorton eĉ por si mem tute ne sukcesas difini ĝin.
Miaj pensoj pri demokratio multe influiĝis de diversaj aŭtoroj. Mi nepre citu unu: la politikologon Robert Dahl. Dahl distingas esence kvin ecojn de demokratio:
Due, la ideo de demokratio baziĝas je filozofia premiso ke, eĉ se ekzistus iu absoluta vero (kio pridubeblas), eĉ tiam neniu unuopulo (persono aŭ organizo) povus ĝin posedi aŭ reprezenti. Diversaj grupoj povas siamaniere pravi aŭ malpravi. En komunumo kun diversaj subgrupoj do nur povas regi pluralismo: respekto, komprenemo kaj konsideremo al diversaj grupoj. Sekve ideala demokratio ne celas la efektivigon de la majoritata volo, sed la trovadon de kompromiso inter la diversaj grupoj. Ankaŭ pro tio ajna ekstremismo ne povas kongrui kun demokratia idearo, ĉar ĝi malebligas la trovadon de kompromiso akceptebla por ĉiuj.
Trie, malgraŭ ke institucioj kaj formalaj strukturoj gravas por demokratia ordigo de komunumo, ili tute ne sufiĉas por demokratio. Gravegas ankaŭ la nemateria, pli spirita flanko, tio kion ni nomas en politikaj sciencoj 'politika kulturo'. Demokratio do ne nur estas rakonto pri strukturoj kaj konstitucioj, ĝi esence estas rakonto pri mensostato kaj 'ideologia' alrigardo al la socio. Rajtoj kaj liberecoj sensencas se 'oni' ilin ne uzas sisteme. Kaj jen tio ĉi portas nin al nia dua grava koncepto: civila socio.
Se eblas, la koncepto 'civila socio' (angle civil society) estas ankoraŭ malpli facile difinebla ol la koncepto demokratio mem. Per la koncepto ni indikas ĉiajn specojn de sinorganizado de socianoj ekster kaj sendepende de la ŝtataj strukturoj, ĉu en formalaj organizoj, ĉu en nekapteblaj 'komunumoj'. Tial organizoj el la civila socio ofte nomiĝas 'neregistaraj organizoj' (NRO-j angle Non-governmental Organisations, NGO's), kvankam do ne temu nur pri 'organizoj'.
Ene de la civila socio ne ekzistas hierarkio, ĝi estas nur aro aŭ interligita reto en kiu oni foje kunlaboras kaj foje interbatalas (prefere civilizite). Ekzisto de civila socio esence gravas por la funkciado de demokratia sistemo, ĉar interalie per ĝi realiĝas diversmaniere tri el la kvin kriterioj de Dahl, nome: efektiva partopreno, informita kompreno kaj regado de la tagordo.
Ene de la vasta civila socio eblas fari grandan distingon inter profitcelaj organizoj kaj ne-profitcelaj organizoj (profito ĉi tie nur en ĝia mona senco). La unuaj troviĝas ĉefe en la kampo de ekonomio kaj estas la esenca karakterizaĵo de la liberala libera merkato. La ne-profitcelaj esence troviĝas en la soci-kultura kaj politika kampoj, en kiuj homoj ofte aktivas libertempe kaj hobie. En ĉi lastaj troviĝas plej diversaj movadoj kaj komunumoj. Movadoj kiuj kutime aktivas por defendi iujn rajtojn aŭ ideojn (mediprotektado, inaj rajtoj, laboristaj rajtoj, junularaj rajtoj, lingvaj rajtoj) ĉe la ŝtataj instancoj, ĉe 'homaro' aŭ ĉe aliaj eroj de la civila socio. Ankaŭ komunumoj tie troviĝas, ili ne pledadas kaj agadas por la realigo de iu idearo aŭ celaro kiel faras movadoj, sed baze de ia ajn komuna eco ili sin mem organizas kaj 'umas' iel ajn sendepende de la ŝtato. Ilia esenca kontribuo al la demokratia socio estas, ke la homoj lernas sin organizi, kontakti kaj kompromisi kun aliaj. Homoj tiel memstariĝas, maldependiĝas de la ŝtataj organoj, kaj kapablas kontraŭagi kiam endanĝeriĝas propraj interesoj. Senkoncie komunumoj en la civila socio do povas kunrealigi iom post iom demokratiajn celojn.
Krom la du supraj, ĉefaj konceptoj, jen kelkaj pliaj. Grandparte mi transprenis de diversaj aŭtoroj (sed permesu al mi ne tro striktan referencadon pro praktikaj kialoj).
La vorton Politiko mi uzas (laŭ HEYWOOD Andrew) en plej larĝa senco, nome pri la aktiveco per kiu homoj produktas, perceptas kaj adaptas la ĝeneralajn regulojn, la manieron en kiu organizatas la socio, en kiu ili vivas. Politiko do neeviteble ligatas al la fenomenoj de konflikto kaj kunlaboro. Unuflanke, la ekzisto de malamikaj opinioj kaj kontraŭaj interesoj kaŭzas ke homoj malinterkonsentas. Aliflanke, homoj konscias ke por influi siajn regulojn, aŭ por certigi ilian respektiĝon, ili devas kunlabori. Cetere, "homo laŭ naturo estas politika besto" (Aristotelo).
La vorto ideo simple estas "abstrakta koncepto de la spirito pri objektoj aŭ ecoj" (PV), politika ideo estas ideo pri kiel organiziĝu iu specifa ero de socio. Ideologio estas pli-malpli kohera aro de politikaj ideoj kiuj donas bazon de organizita politika agado, ĝi celas konservi, adapti aŭ forigi la ekzistantan sistemon de potencrilatoj. Sekve ĉiuj ideologioj ofertas a) priskribon pri kiel aspektas la nuna mondo, b) modelon pri kiel aspektu la ideala mondo estonte, c) ilojn per kiuj politikaj ŝanĝoj estu realigataj (denove laŭ HEYWOOD). Per movado mi celas grupon, kiu organizite politike agadas baze de aŭ ideologio aŭ politika ideo (se nur baze de unu politika ideo ankaŭ eblus ĝin nomi unutema movado). Grupon (aron da homoj) kiu perceptas sia(j)n komuna(j)n eco(j)n kiel identecdifinajn, mi nomas komunumo, emfazante ke temas pri 'percepto', kaj ne nepre pri 'objektiva fakto'. Benedict Anderson, kadre de nacioj kaj naciismo, parolis pri 'imagataj komunumoj' (imagined community). Mi argumentas, ke ajna komunumo, kiu difinas propran identecon baze iu(j) komuna(j) eco(j), estas imagata. Grupa sinidentigo, cetere, estas 'natura' homa fenomeno pristudata pli detale de la socio-psikologio: homo ĉefe estas 'grupbesto'.
Esperantismon, mi iel kongrue kun la Bulonja deklaracio difinos, nome kiel la politikan ideon kiu argumentas, ke honesta kaj justa internacia interhoma komunikado nur eblas pere de ('ponta') ne apartenanta al unu nacio lingvo, kaj tial penadas "disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa". Interese estas rimarki ke laŭ striktsenca interpreto, do ne nepre temas pri la disvastigo de la lingvo Esperanto mem. Por eviti konfuzojn mi difinos esperantismanon kiel adepton de la esperantismo. Se temas nur pri parolanto de la lingvo Esperanto (eventuale sed ne nepre ano de la E-komunumo sed ne de la E-movado), mi parolos pri esperantlingvano. La vorton esperantisto mi lastos por indiki kaj 'esperantismanojn' kaj 'esperantlingvanojn'.
Ĉar mi alrigardas la Esperanto-movadon esence kiel politikan movadon, nome movadon kiu penas defendi kaj akceptigi certan politikan ideon, bonas unue pli detale pristudi ĉi politikan ideon.
La ĉefa idea bazo de la Esperanto-movado estas la Eperantismo. Ĝin mi antaŭe jam difinis, iel kongrue kun la Bulonja deklaracio kiel la politikan ideon kiu argumentas ke honesta kaj justa internacia interhoma komunikado nur eblas pere de ('ponta') lingvo ne apartenanta al unu nacio, kaj tial penadas "disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa". Mi emfazas ke mi nenion pli komprenas ol tion ĉi sub la koncepto esperantismo. Ĉi estas nur arbitra konvencio, eblas argumenti ke esperantismo pli larĝas, kaj estas sinonimo de la 'Interna Ideo'. Mi tiel ne faros, i.a. ĉar por ĉi Interna Ideo-ismo (ĉu indus enkonduki la vorton 'internideismo'?) en la tuta politika filozofio ekzistas kelkaj aliaj ism-vortoj, dum por tio kion mi difinas kiel esperantismon, almenaŭ laŭ mia scio (aŭ almenaŭ ne vaste uzata), ne ekzistas vorto aparta.
Jen, ne la, sed mia difino (certe iel bazita je tiom da aliulaj opinioj) de la Interna Ideo. Laŭ mi ĝi esence estas simple sinonimo de humanismo, filozofia fluo kiu emfazas la homan dignon, la liberecon kaj la valoron de la persono. Ĝi temas pri respekto kaj interkompreniĝo (en ĝiaj diversaj signifoj, ne nur strikte lingva), de homo al homo, kontraŭas diskriminacion. Pri amikeco (aŭ ne-malamikeco) inter homoj ankaŭ. Ĝi kontraŭas maljustaĵojn, kaj kredas fundamente je la boneco de la homoj. Fakte, esence la ideo de esperantismo filozofie pravigatas per ĉi Interna Ideo / humanismo. Se ni favoras respekton kaj interkompreniĝon, se ni kontraŭas diskriminacion, je internacia nivelo nepras ia 'lingvo neŭtrale homa'. Ĉar alikaze okazos diskriminacio baze de lingvo inter homoj, alikaze maleblos interkompreniĝo kun homoj el aliaj lingvogupoj sen perforti ties (kaj la propran) nacian lingvon.
Ĉi idea bazo bone respeguliĝas en la celaro de diversaj E-organizoj, esprimita en iliaj statutoj kaj regularoj (ekz. de UEA aŭ TEJO). Por uzi modernan vorton, la Interna Ideo temas pri 'homaj rajtoj', dum esperantismo temas nur pri unu ero de ili, nome 'lingvaj rajtoj'. Ke interligiĝas la strebado de esperantismo kun homaj rajtoj (do la Interna Ideo), bone komprenis ekz. la verkintoj de la Regularo de TEJO, skribantaj en la ĉapitro 2, artikolo 6: "Por la agado de TEJO esencaj kondiĉoj estas: [...] ii) respekto de la homaj rajtoj tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj."
Mi emfazas ke gravas apartigi la du. Ja ne temas pri samaj aferoj: eblas almenaŭ teorie apogi unu ideon sed ne alian. Imagu ekstrem-naciisman mondon, kie naciaj aŭ ŝtataj limoj estus veraj 'berlinaj muroj', kie interkulturaj kontaktoj neniel ajn permesatus, kie diversaj nacioj interrilatus ege malamike. Malgraŭ ke tia socio estus tute ne kongrua kun la Interna Ideo, tie teorie povus akceptiĝi esperantismo. Ekz. kiel kompromiso se la ŝtatestroj dum internaciaj konferencoj rifuzus paroli alian malamikan nacian lingvon.
Jam dirinte, ke la 'Interna Ideo' estas sinonima al humanismo, mi fakte jam metis la idearon de la Esperanto-movado en pli larĝan politik-filozofian kadron. Ĉi tio gravas por kompreni, ke la esperantistoj estas malpli solaj ol ni mem kaj la fifama 'oni' supozas. Kiel mi jam diris: niaj celoj estas 'praaj', en la senco ke ili estas daŭrigo de la pli malnova homa strebado al plibonigo de la mondo. Endas vidi ĉi ligitecon inter la Interna Ideo kaj aliaj humanismaj idearoj, ĉar ĝi malfermas la Esperanto-movadon al la resto de la mondo alimaniere, ĉar ĝi povas esti la bazo de interligiĝo inter esperantistoj kaj aliaj istoj.
La humanisma filozofia tradicio havas plian gravan econ. Ĝi ne pensas, ke la malbonon en la mondo kaŭzus ia natura malbono de la homoj mem, kaj ĝi pridubas la ekziston de iu pli alta potenco kiu solvus problemojn de la homoj kaze de bezono. Ĝi do estas pozitiva kaj optimisma en la senco ke ĝi kredas ke la homan sorton eblas bonigi per propra homa agado. Same optimisma / pozitiva estas esperantismo: ĝi ne atendas senage ĝis iu solvo surteriĝos, sed mem proponas konkretan solvon al la nuna problemo de internacia komunikado.
Eble pli ol aliaj movadoj, kiuj iumaniere naskiĝis el la humanisma tradicio, la E-movado estas infano de sia tempo de 'tutmondiĝo'. Tutmondiĝo estas fenomeno de etiĝo de la tuta mondo, de pligrandiĝo de la vivĉirkaŭaĵo de homoj pro modernaj amaskomunikiloj kaj transportiloj. Ĝi rezultigas interdependiĝon je tutmonda nivelo. Ĝi ne estas nova procezo, sed jam daŭras dum kelkaj jarcentoj pro ekz. la invento de libropresado kaj pro la koloniantaj vojaĝoj, sed eble jes ĝi pli rapide evoluis en la lastaj jardekoj. Dum ene de la nacilingvaj limoj la humanisma idearo jes havas sencon, la esperantismo tie estas tute sensenca, ja komunikado eblas tute senproblema per la nacia lingvo. Sed ekde kiam la tutmondiĝa procezo transiras ĉi nacilingvajn limojn, esperantismo ekhavas sencon, kaj pli kaj pli ĝia realigo iĝas grava antaŭkondiĉo de justa mondo, kiu estas la esenca celo de humanismo.
Ĉu ĉi kadrigo de esperantismo en pli larĝa politik-filozofia tradicio estas objektiva politik-scienca analizo? Kvankam ĝi jes strebas esti tia, ĝi ne nepre estas. Kial? La analizado de la politik-sciencistoj neeviteble mem estas politika ago, simple ĉar ili estas homoj. Oni ĉi analizon povus konsideri kiel raciigon aŭ pravigon de ia malracia sento. Ĉar mi mem estas liberpensa humanisto, oni povus argumenti, ke kadrante esperantismon en la humanisma tradicio mi esence nur penas pravigi mian eble malracian esperantistecon, kaj al mia medio kaj al mi mem. Homo ĉiam penas pravigi propran (malracian) agadon per raciaj elementoj, prefere per iaj 'noblaj' celoj (kaj hazarde pro specifa historia evoluo en mondo trempita en klerismaj ideoj, tiuj 'noblaj celoj' estas humanismaj). Jen kial terure gravas la intersubjektiveco, atingota nur per libera debato.
Mi unue reemfazu ke, laŭ mi, nek esperantismo, nek la Interna Ideo estas ideologioj. Ja ili ne plene estas "pli-malpli kohera aro de politikaj ideoj pri kiel organiziĝu socio". Ili tro malkompletas por esti ideologioj, esperantismo eĉ nur estas unu ideo. Eblas argumenti ke la Interna Ideo, kiel mi ĝin prezentos, jes estas fakte politika 'idearo', pli ol nur unupolitika ideo. Sed tio ĝin tamen ne faras ideologio. Sufiĉas nur unu argumento: ĝi ne tuŝas la temon de la soci-ekonomia ordigo de la mondo.
Evidentas, ke estante nur politika ideo, la esperantismo renkontiĝas kun aliaj politikaj ideoj kiuj amase ekzistas en la politika filozofio de ĉi mondo. Eĉ pli: kuniĝante kun aliaj ideoj esperantismo povas iĝi ero de ideologio. La kunfandiĝo de diversaj politikaj ideoj en unu ideologion ŝajnas al mi plej evidenta procezo, kaŭzata de homo serĉanta klarigojn pri la mondo en kiu ŝli vivas, serĉanta solvojn por la problemoj kiujn ŝli alfrontas. Tiu ĉi geedziĝo inter esperantismo kaj aliaj politikaj ideoj ne signifas ian malvirgigon de la neŭtrala Esperanto. La neŭtraleco de la lingvo nur rilatas al la fakto ke ĝi ne estas lingvo de unu nacio, ĝi ne tuŝas la fakton ke esperantismo estas politika ideo. Plie, mi argumentas, la strebado teni la esperantismon 'pura kaj neŭtrala' estas iaspeca perforto al la Interna Ideo, al ĝia humanisma historio.
Pro tio ke esperantismon, kaj ankoraŭ pli la Internan Ideon, oni povas vidi en la pli larĝa tradicio de humanismo, ŝajnas evidente, ke esperantismo kunligiĝas kun aliaj politikaj ideoj, kiuj rezultis el ĉi humanisma tradicio. La plej konata ekzemplo de tio ĉi sendube estas tio kion faras SAT kaj ĝiaj diversaj frakcioj, kiuj enprenis esperantismon en diversajn variantojn de socialismo aŭ anarkiismo. Alia ekzemplo estas la diversaj verduloj. El la vidpunkto de la disvastigo de la esperantismo en diversaj medioj, ĉi kunfandiĝo de esperantismo kun aliaj politikaj ideoj estas bona, ĉar nur tiel ĝi penetros en la regionojn de aliaj humanismaj movadoj, kiuj esence estas la naturaj kunuloj de la E-movado (kvankam ili tion eble ne mem konscias). Plie, ĉi kunfandiĝo fakte estas konkretigo de la apoginda raŭmisma strebo "ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion ion kulture originalan kaj internacie valoran". Ĉu jen ne la plej bela pruvo ke esperantlingve eblas pridiskuti laboristajn aferojn, mediprotektadon, inajn rajtojn? Pluse la enpreno de Esperanto far de ĉi aliaj movadoj ofertas al ili konkretan solvon humanisman por ilia internacia komunikado, kiu por ĉi diversaj movadoj nepridubeble pligraviĝantas pro la tutmondiĝo.
Same kiel evidentas la kunfandiĝo de la Interna Ideo kun aliaj humanismaj ideoj, same malevidentas la kunfandigo kun kontraŭhumanismaj ideoj (kvankam teorie eblus ligi esperantismon kun malhumanismaj ideoj). Ja ĝi estas fundamente kontraŭa al idearo pledanta rasan diskriminacion, malrespekton al aliaj homoj kaj oratoranta la superecon de la propra popolo. Se oni argumentas ke la propra popolo (kaj sekve la propra lingvo) plej valoras el ĉiuj, esperantismo ne plu havas sencon: ja tiam oni preferus la propran lingvon kiel internacian komunikilon.
Almenaŭ, tiel infane mi supozis. Grandega estis ŝoko mia, post kiam mi renkontis esperantistojn (aŭ ĉu ĉi tie pli taŭgas simple 'esperantlingvanojn'?) kiuj samtempe aktivulas en ekstrem-dekstra partio, senĝene deklarante ke nigruloj aŭ alireligiuloj fakte ne estas homoj. Ŝajne la ŝokon mi daŭre ne travivis kaj klarigon por ĉi fenomeno mi ne jam trovis.
Eble vi nun mirus, sed mi ne ŝatas la vorton 'la Fina Venko', eble pro troa influiteco de la nuntempa 'raŭmisma' E-junulara kulturo, kie ĝi havas iom negativan kromsencon. Eble ankaŭ ĉar mi ĝin tro ligas kun la markisma 'revolucio', kiu neas la demokratian pricipon de kompromiso.
Sed estas plia kialo: en la mondo, kie por humanisto ekzistas tiom da diversaj problemoj (malsato, malsano, maljusta divido de riĉeco, diskriminacio), la realigo de la esperantisma ideo neniel povas esti 'Fina Venko', eble nur 'Parta Venko'. Eble ie sube en la polvo de la cerbo mi havas ian revon pri ia plene atinginda 'Fina Venko'. Sed ĝin realigi postulas tiom da laboro, ke ne eblas fokusiĝi je ĝi, evitante tiel ankaŭ la riskon de seniluziiĝo kiel aktivulo. Preferas mi okupiĝi pri konkretaj problemoj kaj peni solvi ilin. Eble kunigante Partan Venkon post Parta Venko, iuj niaj postaj generacioj atingus tiun mitan Finan Venkon. La 'Fina Venko' verŝajne estas nerealigebla, sed ĉi konstato ne igas ĝin malrealigenda.
Unue, malgraŭ la impona titolo 'Kritiko je praceloj', en la Manifesto de Raŭmo, mi ne legas ian ajn fundamentan kritikon kontraŭ la celoj, certe ne kiel mi ilin vidas. Pluse laŭ mia kompreno (kaj espero) nek "la oficialigo de Esperanto en la 80-aj jaroj", nek "la faligo de la angla" estis celoj de la 'oficiala E-movado'. Se jes estintus, tiam la movadaj gvidantoj eraris.
Due, ke la tiama UEA kaŝis la manifeston, kiu fakte ne estas tiom revolucia ol kiel ĝi prezentiĝis, estis nekredebla peko. Eble UEA ankoraŭ pardonpetu? Esence tio ĉi estis peko ĉar tiel UEA mortigis la Liberan Debaton.
Trie, ke la junularo 'kritikadas', normalas, estas bona procezo de evoluo. Fakte, la nuna UEA-estraro devus pli zorgi pro tio, ke la nuna TEJO-generacio ne jam verkis novan protestan manifeston, ol la tiama UEA devis timiĝi pro tio, ke la tiama TEJO-generacio jes verkis. Tio ĉi tamen ne signifas ke la nuna TEJO-generacio ne kritikas UEA-n, nur la kritiko nun kuŝas je pli organiza, struktura, labormetoda nivelo, ol je la nivelo de principoj kaj celoj.
Kvare, estas interesaj la argumentoj, kiujn alportas la verkintoj de la Raŭma Manifesto por pravigi sian 'kritikon je la praceloj': apenaŭ estas tiaj, kaj la ĉefa argumento estas la magia vorto 'Zamenhof'. Evidente la verkintoj mem same estis profunde influitaj de la Zamenhof-kulto (kiun mi kritikas) kiu tiom forte regis/as en la E-movado (se Zamenhof ne proponintus la nomon 'Esperanto', ni nun parolus pri zamenhofismo, anstataŭ esperantismo). Eĉ ili la kritikema junularo kritikante la pracelojn devis referenci al Zamenhof por sin pravigi. Permesu al mi kompari tion ĉi kun la reformprovoj de kaj Ĥruŝĉov kaj Gorbaĉov siatempe en Sovetunio, pravigintaj proprajn reformojn referencante al la granda patro Lenin. La Raŭma manifesto: "Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon." Permesu al mi iom revortumi ĉi frazon: "Vi, praceluloj, perfidis la idealon de nia kara majstro Zamenhof, ni 'raŭmistoj', reiros al la vera vojo de pli valora alternativo kiun celis nia kara patro-fondinto." Fakte la risko je posta dogmeca interpretado ne intencite jam kuŝis en la originala teksto. Malforta sinpravigo laŭ mi.
Laste, mi daŭre atendas fundamentajn kritikojn kontraŭ la principa idearo de esperantismo kaj Internan Ideo. La Raŭma manifesto nur diras ke ĝi kritikas la pracelojn, sed esence ĝi nek kritikas nek alportas argumentojn por ĉi kritiko.
Mi alrigardas la Esperanto-movadon esence kiel politikan movadon. Ĝi celas la disvastigon de politika ideo, nome la 'esperantismo' kiun mi antaŭe mallonge penis difini. Baze de ĉi ĝenerala ideo, la movado povas listigi pli konkretajn celojn kaj rimedojn por peni atingi tiujn celojn. La Esperanto-movado apartenas klare al la civila socio, ĝi ja funkcias kaj sin organizas sendepende de ŝtataj strukturoj. Teoriumante ke civila socio estas grava kondiĉo de demokratio, kaj ke la E-movado estas ero de la civita socio, mi argumentas ke la E-movado iel estas kontribuanto al demokratiiĝo. Tamen, mi tuj konfesas, ke ĉi tio estas malforta argumento. Poste en ĉi parto mi penos fortigi la argumenton.
Gravas distingo inter 'la movado' kiel tuto kaj unu 'movada organizo'. La movado estas la sumo de ĉiaj movadoj organizoj. Ekzistas unu E-movado, eble kun kelkaj submovadoj (inter si kverelantaj pri la veraj ĝustaj celoj), sed ekzistas diversaj E-organizoj en ĉi movado (kaj grandaj kiel UEA/TEJO, SAT, ILEI,... kaj etaj kiel diversaj Landaj Sekcioj kaj Landaj Asocioj). Kvankam eblas distingi inter grandaj kaj etaj organizoj, en la movado ne estas vere hierarkio, ĉiu organizo laŭ propra bontrovo agadas. Eĉ la t.n. ĉefa E-organizo (UEA/TEJO) ne estras la tutan movadon. Eble ĝi jes povas pezi kaj influi en ĝi, sed UEA/TEJO ne plene regas. Malgraŭ ke mi konfesas ke ĉe mi, kiel TEJO-estrarano, kaj sendube ankaŭ ĉe aliaj UEA/TEJO-estraranoj, tio foje kaŭzas frustriĝojn, tio tiel laŭ mi tamen bonas kaj restu tiel.
Tipe por la movado estas ke, tra ĝiaj organizoj, ĝi havas (pli-malpli) klaran celaron kaj idearon, ke ĝi estas strukturita, ke ĝi havas klarajn gvidantojn (elektitajn de komitatoj), ke ĝi havas klarajn laborrimedojn, dokumentojn, administras propran anaron (membreco kaj kotizoj)... Tio ĉi kaŭzas ke ĝi estas 'tuŝebla', kaj pli klare 'mezurebla'.
La E-komunumo tute ne havas la klaran strukturon kiun havas la movado. La komunumo estas simple aro de uloj, kiuj havas iujn komunajn elementojn kaj tiel sin identigas kun iu komunumo. Unuflanke temas pri 'objektivaj' elementoj, ĉe E-komunumo la komuna lingvo kaj diversaj kulturaj elementoj, kaj due ankaŭ 'subjektiva' elemento, nome identeco: la anoj de la E-komunumo estas anoj ĉar ili 'sentas' sin anoj (ne ĉar ili pagas iun kotizon).
Ĉi dua identeca elemento gravas, ĉar laŭ mi la E-komunumo ankaŭ estas ia 'imagata komunumo' (kiel laŭ Bedendit Anderson la nacioj). Ĉi tio klarigas mian nekonsenton kun kelkaj pli fanatikaj 'E-komunum-istoj' (pardonu, mi provizore ne trovas pli taŭgan vorton) kiuj argumentas ke ĉiuj, kiuj iel uzas E-on, estas anoj de la E-komunumo. Mi ne konsentas: nur tiuj, kiuj sentas sin anoj de la E-komunumo, estas anoj de la E-komunumo. Ekzistas kaj mi persone konas kelkajn homoj kiuj (private) jes uzas Esperanton, sed kiuj ne sentas sin apartenantaj al iu 'E-komunumo', kiuj ne havas iujn pliajn komunajn kulturajn trajtojn kun aliaj E-istoj krom simple la fakta uzado de la lingvo. Ĉi nuanco gravas relativige kontraŭ kelkaj preskaŭ imperiismaj E-komunum-istoj, kiuj emas ŝajnigi ke ĉiuj apartenas al la propra grupo, ofte por argumenti kontraŭ 'E-movad-istoj' ke ili mem pli multopas. La komunumo ne havas iajn ajn organizojn aŭ strukturojn kaj tiusence estas tute ne materie tuŝebla. Indas emfazi ĉi tie, ke se iu fondas organizon propagandante kaj celante la E-komunumon, ĉi organizo esence ne estas ero de la E-komunumo, sed de la E-movado.
Malgraŭ ke temas pri du distingendaj aferoj, la E-movado kaj la E-komunumo estas ege interrilataj. Tion konscii ege gravas por la ambaŭflanka respekto kaj de la 'movadistoj' al la 'komunumistoj' kaj inverse. La praktiko bedaŭrinde montras ke foje mankas tiu ambaŭflanka respekto. Esence la interrilato laŭ mi kuŝas en tio, ke sen la movado la komunumo ne havas estonton kaj evolukapablon, dum la movado sen la komunumo ne havas sencon, pravigon aŭ 'eksperimentejon'.
La E-komunumo esence havas la saman problemon kiun havas ekz. la katolikaj monaĥoj: ili ne povas garantii propran pluekziston. Tial endas konstante alportadi de ekstere novulojn. Tion faras la movado. La komunumo nur evoluas dank' al tio kion organizas la movado kadre de la propra celaro: ekz. kongresoj aŭ revuoj. Jes, mi plene konsentas: kongresoj estas grava vojo al kresko, estas tie kie evoluas la reala E-kulturo, tie kie kreiĝas la E-komunumo, sed kongresojn faras la movado. Ofte ordinaraj 'komunumanoj' eĉ tute ne konscias, kiom da laboro kaj penoj investiĝas en unusemajna 'etosplena kaj agrabla' kongreso. Estas do la movado kiu konstante zorgas pri la kreo de la bezonataj kondiĉoj, en kiuj la E-komunumo kaj la E-kulturo povas evolui kaj prosperi.
La movado ne eblas sen la komunumo, pro diversaj kialoj. Ĉar sen ĝi ne eblas testi ĉu Esperanto reale funkcias, ĉar sen ĝi movadaj aktivuloj eble perdas plian kialon daŭrigi aktivecon, ĉar ĝi estas bona varbilo. Sed ĉefe: ĉar kreado de internacia komunumo estas esence celo de la E-movado. La E-komunumo estas iasence embrio de ĉi internacia komunumo. La fanatikaj 'komunum-istoj', kiuj ŝatas kritiki la 'movad-istojn', do dufoje pripensu kion ili farantas: ili defendas ion, kio esence estas la celo de tiuj kiujn ili kontraŭas!
Laste mi diru pri mi mem, ke mi samtempe estas ano de kaj la E-movado kaj la E-komunumo: de la unua mi estas ano ĉar mi pagas kotizon al kelkaj organizoj kaj krome ankaŭ ludas aktivulon, de la dua mi estas ano ĉar mi alprenis kelkaj aferojn el la E-kulturo (objektiva kriterio) kaj ĉar mi sentas min ano de ĉi pli granda internacia komunumo (subjektiva kriterio).
La idearo de la Esperanto-movado laŭ mi estas esenca ero de la idearo rilate al internacia demokratio.
La Esperanto-movado kaj la Esperanto-komunumo faras laŭ mi gravan kontribuon al la paŝo-post-paŝa kreado de internacia civila socio, kiu siavice estas grava kondiĉo por evolui al internacia demokratio. Kiel ĝi tiel kontribuas? Mi listigas kelkajn elementojn.
Unue la Esperanto-movado organizas homojn kaj spertigas al homoj sin organizi. En la movado, ekz. organizante IJK-on, UK-on aŭ alian renkontiĝon kaj zorgante pri la miloj da praktikaj taskoj farendaj, au ekz. redaktante revuon kaj organizante ĝian presadon kaj dissendadon, homoj lernas kaj spertiĝas. Krom aldona persona valoro tio ĉi ankaŭ kreas la eblecon havi spertajn kapablajn homojn, kiuj posedas la teknikajn kapablojn bezonatajn por mastrumi socion, en demokratio ja estas 'ni' kiuj tion faru. Krome, ĉi spertoj ĉe homoj ankaŭ estas garantio je potenciala kontraŭpotenco kontraŭ la ŝtato.
Due, la movado organizante forumojn internacie per revuoj, prelegoj kaj diskutrondoj dum renkontiĝoj kontribuas al la demokratia debato kaj la interŝanĝado de informoj kaj opinioj, denove ekster ŝtataj strukturoj. Kunlaborante en movadaj organizoj homoj tra konkretaj spertoj lernas ke iliaj kontribuoj jes ja faras la diferencon, ke kunlaborante eblas ion interan atingi. Ankaŭ tio do kontribuas al la evoluo de internacia civila socio.
Ankaŭ la komunumo kontribuas al kreado de civila socio, ĉefe ĝi kontribuas al kreo de demokratia kulturo. Interkonatiĝante homoj de diversaj nacioj ja pli ekkomprenas unu la alian, homoj ne plu estas fremduloj, sed konatuloj. La simpla kunesto de homoj de diversaj nacioj, sen interkomunikadaj problemoj, jam estas grava paŝo. Ja, kiom ajn da kampanjoj por interkultura interkompreniĝo kiu ajn movado lanĉas, la diskoteko aŭ la gufujo dum IJK estas minimume sam-efika en la kreado de interkomprena kulturo en la mensoj de homoj. Internaciumado en la E-komunumo, male al la ordinara komerca turismumado, elprenas homojn el la eta rondo de la propra vilaĝo, la konfrontiĝo kun la mondo malfermas kaj plilarĝigas la mensojn. Ĉi ero de la kulturo gravegas kiel kontribuo al internacia demokratio.