KUN supersignoj (unikode) | SEN supersignoj (ch-sisteme)

(c) 2000 Ilja De Coster



Ilja De Coster (Belgujo)

Esperanto-komunumo kaj la civila socio

Celo: priskribi la Esperanto-komunumon kiel eron de la internacia civila socio, la interrilatojn inter la Esperanto-movado kaj la Esperanto-komunumo, kaj la Esperanto-movadon kiel movadon por internaciaj demokratio kaj civila socio, emfazante ties lingvajn konsekvencojn.

Enhavo
1. Enkonduko
1.1. Demokratio
1.2. Civila socio
1.3. Kelkaj aliaj konceptoj
2. Idearo kaj celoj
2.1. La idea bazo: esperantismo kaj 'Interna Ideo'
2.2. Esperantismo en pli largha politik-filozofia kadro
2.3. La Esperantismo kaj aliaj 'ismoj'
2.4. La Fina Venko
2.5. Kritiko je la celoj
3. Rilatoj inter Esperanto-movado kaj Esperanto-komunumo
3.1. La movado
3.2. La komunumo
3.3. Interrilato inter la E-movado kaj la E-komunumo
4. Kelkaj chefaj tezoj
4.1. Esperanto kaj internacia demokratio
4.2. Esperanto kaj internacia civila socio

1. Enkonduko

Kadre de la seminario pri Raùmo kaze de la 20-jarigho de la manifesto, mi chefe penos vortumi miajn ideojn pri la Esperanto-movado kaj -komunumo, iliaj soci-politikaj roloj (ene kaj ekster Esperantio), iliaj celoj, ecoj kaj interrilatoj. Estante adepto de la diversmaniere komprenata 'Interna Ideo', estante iusence 'pracelano' kiu komprenis ke la Raùma Manifesto diras kelkajn gravajhojn rilate al kaj la E-movado kaj la E-komunumo, mi vidas chi mian kontribuon pli larghe ol strikte pri la Manifesto mem. Por mi la 20-jarigho de Raùmo estas bona kialo por kuncerbumi pri la nuntempo kaj estonto de kaj la E-movado kaj la E-komunumo ghenerale, kaj iliaj sociaj kaj politikaj roloj pli precize. Pri lingvaj flankoj de la afero mi apenaù skribos.

Mi volas emfazi ke chi miaj kontribuoj ne estas ia ajn finverkita manifesto, ili estas nur provizora rezulto de mia penoj ordigi proprajn pensojn. Foje provokaj, foje malklaraj kaj foje — je unua alrigardo — ne tuj rilatantaj al la temo mem, sed pensoj al vi prezentitaj nur por la bono de diskuto. Libera diskuto ja estas esenca ero de profundighanta demokratio. Vi estas pli ol invititaj kritiki miajn prezentitajhojn. Tra la dialektika procezo de diskuto, konfrontighante kun viaj ideoj kaj komentoj — kiuj sendube denove malordigos miajn pene ordigitajn pensojn — mi aù adaptos aù refirmigos miajn opiniojn.

Antaù ol vere ensalti la temon mem, jen chi konceptdifinado mia. Ja la fakto ke ni uzas la saman lingvon, chi-kaze Esperanton, ne sufichas por interkomprenighi. Certe ne, se ni uzas vortojn kiuj diverssignife uzighas en la sfero de ideoj, ideologioj kaj filozofio. Mia difinado estas nur konvencia (kvankam altrudita de mi) inter vi, leganto, kaj mi, verkinto, uzenda nur kadre de chi miaj tekstoj. Pri chi vortoj skribighis kilometroj da verkoj, dum mi penu limigi la longecon de mia prozo, mi do nur povas esti ege malkompleta (tamen, pli bonas iom ol neniom).

1.1. Demokratio

La vorto 'demokratio' estas unu el la plej uzataj vortoj nuntempe, se oni nuntempe volas socie akceptighi oni estu 'demokrato'. Sed evidente same kashighas plej diversaj signifoj en la vorto, pluraj kiuj uzadegas la vorton ech por si mem tute ne sukcesas difini ghin.

Miaj pensoj pri demokratio multe influighis de diversaj aùtoroj. Mi nepre citu unu: la politikologon Robert Dahl. Dahl distingas esence kvin ecojn de demokratio:

  1. Efektiva partopreno. Chiuj membroj havu egalajn kaj efektivajn eblecojn dissciigi proprajn opiniojn pri kiel aspektu politika decido.
  2. Vochdona egaleco. Chiu membro havu egalajn kaj efektivajn eblecojn vochdoni (por akcepti politikan decidon), kaj chiuj vochoj kalkulighu egale.
  3. Informita kompreno. Chiu membro havu egalajn kaj efektivajn eblecojn lerni pri la diversaj alternativoj por iu decido kaj ghiaj konsekvencoj (jen en chi kriterio, kiel mi poste argumentos, esence rolas Esperanto).
  4. Regado de la tagordo. La membroj ekskluzive havu la eblecon decidi kiuj temoj metighu en la socian tagordon. Sekve, la demokratia procezo, postulata de la antaùaj tri kriterioj, neniam finighas. La politikon de komunumo la anoj chiam povas adapti, se ili opinias tion bezonata.
  5. Inkluziveco. Chiuj (plenkreskuloj) havu la plenajn rajtojn celitajn en la antaùaj kriterioj.
Kelkajn aldonajn komentojn mi faru. Unue, demokratio laù mi estas politika ideo, do ideo pri kiel organizighu la socio. Ghi estas idealo alstrebenda (aù rifuzenda) depende de ideologia/filozofia alrigardo al la socio. Demokratio estas idealo, nur pasho post pasho atingebla, por kiu pluraj kondichoj ekzistu (la diskuto pri kiuj kondichoj estas ege interesa, sed mi ghin chi tie ne pli tushos). Sekve mi opinias ke ne ekzistas simple demokratiaj aù maldemokratiaj komunumoj, ekzistas nur pli demokratiaj aù malpli demokratiaj. Iuj jam pli atingis en la demokratiigha procezo, aliaj malpli, sed ke iu ajn jam atingis (kaj iam povus atingi) plene demokration, nepre estas pridubende.

Due, la ideo de demokratio bazighas je filozofia premiso ke, ech se ekzistus iu absoluta vero (kio pridubeblas), ech tiam neniu unuopulo (persono aù organizo) povus ghin posedi aù reprezenti. Diversaj grupoj povas siamaniere pravi aù malpravi. En komunumo kun diversaj subgrupoj do nur povas regi pluralismo: respekto, komprenemo kaj konsideremo al diversaj grupoj. Sekve ideala demokratio ne celas la efektivigon de la majoritata volo, sed la trovadon de kompromiso inter la diversaj grupoj. Ankaù pro tio ajna ekstremismo ne povas kongrui kun demokratia idearo, char ghi malebligas la trovadon de kompromiso akceptebla por chiuj.

Trie, malgraù ke institucioj kaj formalaj strukturoj gravas por demokratia ordigo de komunumo, ili tute ne sufichas por demokratio. Gravegas ankaù la nemateria, pli spirita flanko, tio kion ni nomas en politikaj sciencoj 'politika kulturo'. Demokratio do ne nur estas rakonto pri strukturoj kaj konstitucioj, ghi esence estas rakonto pri mensostato kaj 'ideologia' alrigardo al la socio. Rajtoj kaj liberecoj sensencas se 'oni' ilin ne uzas sisteme. Kaj jen tio chi portas nin al nia dua grava koncepto: civila socio.

1.2. Civila socio

Se eblas, la koncepto 'civila socio' (angle civil society) estas ankoraù malpli facile difinebla ol la koncepto demokratio mem. Per la koncepto ni indikas chiajn specojn de sinorganizado de socianoj ekster kaj sendepende de la shtataj strukturoj, chu en formalaj organizoj, chu en nekapteblaj 'komunumoj'. Tial organizoj el la civila socio ofte nomighas 'neregistaraj organizoj' (NRO-j — angle Non-governmental Organisations, NGO's), kvankam do ne temu nur pri 'organizoj'.

Ene de la civila socio ne ekzistas hierarkio, ghi estas nur aro — aù interligita reto — en kiu oni foje kunlaboras kaj foje interbatalas (prefere civilizite). Ekzisto de civila socio esence gravas por la funkciado de demokratia sistemo, char — interalie — per ghi realighas diversmaniere tri el la kvin kriterioj de Dahl, nome: efektiva partopreno, informita kompreno kaj regado de la tagordo.

Ene de la vasta civila socio eblas fari grandan distingon inter profitcelaj organizoj kaj ne-profitcelaj organizoj (profito chi tie nur en ghia mona senco). La unuaj trovighas chefe en la kampo de ekonomio kaj estas la esenca karakterizajho de la liberala libera merkato. La ne-profitcelaj esence trovighas en la soci-kultura kaj politika kampoj, en kiuj homoj ofte aktivas libertempe kaj hobie. En chi lastaj trovighas plej diversaj movadoj kaj komunumoj. Movadoj kiuj kutime aktivas por defendi iujn rajtojn aù ideojn (mediprotektado, inaj rajtoj, laboristaj rajtoj, junularaj rajtoj, lingvaj rajtoj) che la shtataj instancoj, che 'homaro' aù che aliaj eroj de la civila socio. Ankaù komunumoj tie trovighas, ili ne pledadas kaj agadas por la realigo de iu idearo aù celaro kiel faras movadoj, sed baze de ia ajn komuna eco ili sin mem organizas kaj 'umas' iel ajn sendepende de la shtato. Ilia esenca kontribuo al la demokratia socio estas, ke la homoj lernas sin organizi, kontakti kaj kompromisi kun aliaj. Homoj tiel memstarighas, maldependighas de la shtataj organoj, kaj kapablas kontraùagi kiam endangherighas propraj interesoj. Senkoncie komunumoj en la civila socio do povas kunrealigi iom post iom demokratiajn celojn.

1.3. Kelkaj aliaj konceptoj

Krom la du supraj, chefaj konceptoj, jen kelkaj pliaj. Grandparte mi transprenis de diversaj aùtoroj (sed permesu al mi ne tro striktan referencadon pro praktikaj kialoj).

La vorton Politiko mi uzas (laù HEYWOOD Andrew) en plej largha senco, nome pri la aktiveco per kiu homoj produktas, perceptas kaj adaptas la gheneralajn regulojn, la manieron en kiu organizatas la socio, en kiu ili vivas. Politiko do neeviteble ligatas al la fenomenoj de konflikto kaj kunlaboro. Unuflanke, la ekzisto de malamikaj opinioj kaj kontraùaj interesoj kaùzas ke homoj malinterkonsentas. Aliflanke, homoj konscias ke por influi siajn regulojn, aù por certigi ilian respektighon, ili devas kunlabori. Cetere, "homo laù naturo estas politika besto" (Aristotelo).

La vorto ideo simple estas "abstrakta koncepto de la spirito pri objektoj aù ecoj" (PV), politika ideo estas ideo pri kiel organizighu iu specifa ero de socio. Ideologio estas pli-malpli kohera aro de politikaj ideoj kiuj donas bazon de organizita politika agado, ghi celas konservi, adapti aù forigi la ekzistantan sistemon de potencrilatoj. Sekve chiuj ideologioj ofertas a) priskribon pri kiel aspektas la nuna mondo, b) modelon pri kiel aspektu la ideala mondo estonte, c) ilojn per kiuj politikaj shanghoj estu realigataj (denove laù HEYWOOD). Per movado mi celas grupon, kiu organizite politike agadas baze de aù ideologio aù politika ideo (se nur baze de unu politika ideo ankaù eblus ghin nomi unutema movado). Grupon (aron da homoj) kiu perceptas sia(j)n komuna(j)n eco(j)n kiel identecdifinajn, mi nomas komunumo, emfazante ke temas pri 'percepto', kaj ne nepre pri 'objektiva fakto'. Benedict Anderson, kadre de nacioj kaj naciismo, parolis pri 'imagataj komunumoj' (imagined community). Mi argumentas, ke ajna komunumo, kiu difinas propran identecon baze iu(j) komuna(j) eco(j), estas imagata. Grupa sinidentigo, cetere, estas 'natura' homa fenomeno pristudata pli detale de la socio-psikologio: homo chefe estas 'grupbesto'.

Esperantismon, mi iel kongrue kun la Bulonja deklaracio difinos, nome kiel la politikan ideon kiu argumentas, ke honesta kaj justa internacia interhoma komunikado nur eblas pere de ('ponta') ne apartenanta al unu nacio lingvo, kaj tial penadas "disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neùtrale homa". Interese estas rimarki ke laù striktsenca interpreto, do ne nepre temas pri la disvastigo de la lingvo Esperanto mem. Por eviti konfuzojn mi difinos esperantismanon kiel adepton de la esperantismo. Se temas nur pri parolanto de la lingvo Esperanto (eventuale — sed ne nepre — ano de la E-komunumo sed ne de la E-movado), mi parolos pri esperantlingvano. La vorton esperantisto mi lastos por indiki kaj 'esperantismanojn' kaj 'esperantlingvanojn'.

2. Idearo kaj celoj

Char mi alrigardas la Esperanto-movadon esence kiel politikan movadon, nome movadon kiu penas defendi kaj akceptigi certan politikan ideon, bonas unue pli detale pristudi chi politikan ideon.

2.1. La idea bazo: esperantismo kaj 'Interna Ideo'

La chefa idea bazo de la Esperanto-movado estas la Eperantismo. Ghin mi antaùe jam difinis, iel kongrue kun la Bulonja deklaracio kiel la politikan ideon kiu argumentas ke honesta kaj justa internacia interhoma komunikado nur eblas pere de ('ponta') lingvo ne apartenanta al unu nacio, kaj tial penadas "disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neùtrale homa". Mi emfazas ke mi nenion pli komprenas ol tion chi sub la koncepto esperantismo. Chi estas nur arbitra konvencio, eblas argumenti ke esperantismo pli larghas, kaj estas sinonimo de la 'Interna Ideo'. Mi tiel ne faros, i.a. char por chi Interna Ideo-ismo (chu indus enkonduki la vorton 'internideismo'?) en la tuta politika filozofio ekzistas kelkaj aliaj ism-vortoj, dum por tio kion mi difinas kiel esperantismon, almenaù laù mia scio (aù almenaù ne vaste uzata), ne ekzistas vorto aparta.

Jen, ne la, sed mia difino (certe iel bazita je tiom da aliulaj opinioj) de la Interna Ideo. Laù mi ghi esence estas simple sinonimo de humanismo, filozofia fluo kiu emfazas la homan dignon, la liberecon kaj la valoron de la persono. Ghi temas pri respekto kaj interkomprenigho (en ghiaj diversaj signifoj, ne nur strikte lingva), de homo al homo, kontraùas diskriminacion. Pri amikeco (aù ne-malamikeco) inter homoj ankaù. Ghi kontraùas maljustajhojn, kaj kredas fundamente je la boneco de la homoj. Fakte, esence la ideo de esperantismo filozofie pravigatas per chi Interna Ideo / humanismo. Se ni favoras respekton kaj interkomprenighon, se ni kontraùas diskriminacion, je internacia nivelo nepras ia 'lingvo neùtrale homa'. Char alikaze okazos diskriminacio baze de lingvo inter homoj, alikaze maleblos interkomprenigho kun homoj el aliaj lingvogupoj sen perforti ties (kaj la propran) nacian lingvon.

Chi idea bazo bone respegulighas en la celaro de diversaj E-organizoj, esprimita en iliaj statutoj kaj regularoj (ekz. de UEA aù TEJO). Por uzi modernan vorton, la Interna Ideo temas pri 'homaj rajtoj', dum esperantismo temas nur pri unu ero de ili, nome 'lingvaj rajtoj'. Ke interligighas la strebado de esperantismo kun homaj rajtoj (do la Interna Ideo), bone komprenis ekz. la verkintoj de la Regularo de TEJO, skribantaj en la chapitro 2, artikolo 6: "Por la agado de TEJO esencaj kondichoj estas: [...] ii) respekto de la homaj rajtoj tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj."

Mi emfazas ke gravas apartigi la du. Ja ne temas pri samaj aferoj: eblas — almenaù teorie — apogi unu ideon sed ne alian. Imagu ekstrem-naciisman mondon, kie naciaj aù shtataj limoj estus veraj 'berlinaj muroj', kie interkulturaj kontaktoj neniel ajn permesatus, kie diversaj nacioj interrilatus ege malamike. Malgraù ke tia socio estus tute ne kongrua kun la Interna Ideo, tie teorie povus akceptighi esperantismo. Ekz. kiel kompromiso se la shtatestroj dum internaciaj konferencoj rifuzus paroli alian — malamikan — nacian lingvon.

2.2. Esperantismo en pli largha politik-filozofia kadro

Jam dirinte, ke la 'Interna Ideo' estas sinonima al humanismo, mi fakte jam metis la idearon de la Esperanto-movado en pli larghan politik-filozofian kadron. Chi tio gravas por kompreni, ke la esperantistoj estas malpli solaj ol ni mem kaj la fifama 'oni' supozas. Kiel mi jam diris: niaj celoj estas 'praaj', en la senco ke ili estas daùrigo de la pli malnova homa strebado al plibonigo de la mondo. Endas vidi chi ligitecon inter la Interna Ideo kaj aliaj humanismaj idearoj, char ghi malfermas la Esperanto-movadon al la resto de la mondo alimaniere, char ghi povas esti la bazo de interligigho inter esperantistoj kaj aliaj istoj.

La humanisma filozofia tradicio havas plian gravan econ. Ghi ne pensas, ke la malbonon en la mondo kaùzus ia natura malbono de la homoj mem, kaj ghi pridubas la ekziston de iu pli alta potenco kiu solvus problemojn de la homoj kaze de bezono. Ghi do estas pozitiva kaj optimisma en la senco ke ghi kredas ke la homan sorton eblas bonigi per propra homa agado. Same optimisma / pozitiva estas esperantismo: ghi ne atendas senage ghis iu solvo surterighos, sed mem proponas konkretan solvon al la nuna problemo de internacia komunikado.

Eble pli ol aliaj movadoj, kiuj iumaniere naskighis el la humanisma tradicio, la E-movado estas infano de sia tempo de 'tutmondigho'. Tutmondigho estas fenomeno de etigho de la tuta mondo, de pligrandigho de la vivchirkaùajho de homoj pro modernaj amaskomunikiloj kaj transportiloj. Ghi rezultigas interdependighon je tutmonda nivelo. Ghi ne estas nova procezo, sed jam daùras dum kelkaj jarcentoj pro ekz. la invento de libropresado kaj pro la koloniantaj vojaghoj, sed eble jes ghi pli rapide evoluis en la lastaj jardekoj. Dum ene de la nacilingvaj limoj la humanisma idearo jes havas sencon, la esperantismo tie estas tute sensenca, ja komunikado eblas tute senproblema per la nacia lingvo. Sed ekde kiam la tutmondigha procezo transiras chi nacilingvajn limojn, esperantismo ekhavas sencon, kaj pli kaj pli ghia realigo ighas grava antaùkondicho de justa mondo, kiu estas la esenca celo de humanismo.

Chu chi kadrigo de esperantismo en pli largha politik-filozofia tradicio estas objektiva politik-scienca analizo? Kvankam ghi jes strebas esti tia, ghi ne nepre estas. Kial? La analizado de la politik-sciencistoj neeviteble mem estas politika ago, simple char ili estas homoj. Oni chi analizon povus konsideri kiel raciigon aù pravigon de ia malracia sento. Char mi mem estas liberpensa humanisto, oni povus argumenti, ke kadrante esperantismon en la humanisma tradicio mi esence nur penas pravigi mian — eble malracian — esperantistecon, kaj al mia medio kaj al mi mem. Homo chiam penas pravigi propran (malracian) agadon per raciaj elementoj, prefere per iaj 'noblaj' celoj (kaj hazarde pro specifa historia evoluo en mondo trempita en klerismaj ideoj, tiuj 'noblaj celoj' estas humanismaj). Jen kial terure gravas la intersubjektiveco, atingota nur per libera debato.

2.3. La Esperantismo kaj aliaj 'ismoj'

Mi unue reemfazu ke, laù mi, nek esperantismo, nek la Interna Ideo estas ideologioj. Ja ili ne plene estas "pli-malpli kohera aro de politikaj ideoj pri kiel organizighu socio". Ili tro malkompletas por esti ideologioj, esperantismo ech nur estas unu ideo. Eblas argumenti ke la Interna Ideo, kiel mi ghin prezentos, jes estas fakte politika 'idearo', pli ol nur unupolitika ideo. Sed tio ghin tamen ne faras ideologio. Sufichas nur unu argumento: ghi ne tushas la temon de la soci-ekonomia ordigo de la mondo.

Evidentas, ke estante nur politika ideo, la esperantismo renkontighas kun aliaj politikaj ideoj kiuj amase ekzistas en la politika filozofio de chi mondo. Ech pli: kunighante kun aliaj ideoj esperantismo povas ighi ero de ideologio. La kunfandigho de diversaj politikaj ideoj en unu ideologion shajnas al mi plej evidenta procezo, kaùzata de homo serchanta klarigojn pri la mondo en kiu shli vivas, serchanta solvojn por la problemoj kiujn shli alfrontas. Tiu chi geedzigho inter esperantismo kaj aliaj politikaj ideoj ne signifas ian malvirgigon de la neùtrala Esperanto. La neùtraleco de la lingvo nur rilatas al la fakto ke ghi ne estas lingvo de unu nacio, ghi ne tushas la fakton ke esperantismo estas politika ideo. Plie, mi argumentas, la strebado teni la esperantismon 'pura kaj neùtrala' estas iaspeca perforto al la Interna Ideo, al ghia humanisma historio.

Pro tio ke esperantismon, kaj ankoraù pli la Internan Ideon, oni povas vidi en la pli largha tradicio de humanismo, shajnas evidente, ke esperantismo kunligighas kun aliaj politikaj ideoj, kiuj rezultis el chi humanisma tradicio. La plej konata ekzemplo de tio chi sendube estas tio kion faras SAT kaj ghiaj diversaj frakcioj, kiuj enprenis esperantismon en diversajn variantojn de socialismo aù anarkiismo. Alia ekzemplo estas la diversaj verduloj. El la vidpunkto de la disvastigo de la esperantismo en diversaj medioj, chi kunfandigho de esperantismo kun aliaj politikaj ideoj estas bona, char nur tiel ghi penetros en la regionojn de aliaj humanismaj movadoj, kiuj esence estas la naturaj kunuloj de la E-movado (kvankam ili tion eble ne mem konscias). Plie, chi kunfandigho fakte estas konkretigo de la — apoginda — raùmisma strebo "ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaù diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran". Chu jen ne la plej bela pruvo ke esperantlingve eblas pridiskuti laboristajn aferojn, mediprotektadon, inajn rajtojn? Pluse la enpreno de Esperanto far de chi aliaj movadoj ofertas al ili konkretan solvon humanisman por ilia internacia komunikado, kiu por chi diversaj movadoj nepridubeble pligravighantas pro la tutmondigho.

Same kiel evidentas la kunfandigho de la Interna Ideo kun aliaj humanismaj ideoj, same malevidentas la kunfandigo kun kontraùhumanismaj ideoj (kvankam teorie eblus ligi esperantismon kun malhumanismaj ideoj). Ja ghi estas fundamente kontraùa al idearo pledanta rasan diskriminacion, malrespekton al aliaj homoj kaj oratoranta la superecon de la propra popolo. Se oni argumentas ke la propra popolo (kaj sekve la propra lingvo) plej valoras el chiuj, esperantismo ne plu havas sencon: ja tiam oni preferus la propran lingvon kiel internacian komunikilon.

Almenaù, tiel infane mi supozis. Grandega estis shoko mia, post kiam mi renkontis esperantistojn (aù chu chi tie pli taùgas simple 'esperantlingvanojn'?) kiuj samtempe aktivulas en ekstrem-dekstra partio, senghene deklarante ke nigruloj aù alireligiuloj fakte ne estas homoj. Shajne la shokon mi daùre ne travivis kaj klarigon por chi fenomeno mi ne jam trovis.

2.4. La Fina Venko

Eble vi nun mirus, sed mi ne shatas la vorton 'la Fina Venko', eble pro troa influiteco de la nuntempa 'raùmisma' E-junulara kulturo, kie ghi havas iom negativan kromsencon. Eble ankaù char mi ghin tro ligas kun la markisma 'revolucio', kiu neas la demokratian pricipon de kompromiso.

Sed estas plia kialo: en la mondo, kie por humanisto ekzistas tiom da diversaj problemoj (malsato, malsano, maljusta divido de richeco, diskriminacio), la realigo de la esperantisma ideo neniel povas esti 'Fina Venko', eble nur 'Parta Venko'. Eble ie sube en la polvo de la cerbo mi havas ian revon pri ia plene atinginda 'Fina Venko'. Sed ghin realigi postulas tiom da laboro, ke ne eblas fokusighi je ghi, evitante tiel ankaù la riskon de seniluziigho kiel aktivulo. Preferas mi okupighi pri konkretaj problemoj kaj peni solvi ilin. Eble kunigante Partan Venkon post Parta Venko, iuj niaj postaj generacioj atingus tiun mitan Finan Venkon. La 'Fina Venko' vershajne estas nerealigebla, sed chi konstato ne igas ghin malrealigenda.

2.5. Kritiko je la celoj

Unue, malgraù la impona titolo 'Kritiko je praceloj', en la Manifesto de Raùmo, mi ne legas ian ajn fundamentan kritikon kontraù la celoj, certe ne kiel mi ilin vidas. Pluse — laù mia kompreno (kaj espero) — nek "la oficialigo de Esperanto en la 80-aj jaroj", nek "la faligo de la angla" estis celoj de la 'oficiala E-movado'. Se jes estintus, tiam la movadaj gvidantoj eraris.

Due, ke la tiama UEA kashis la manifeston, kiu fakte ne estas tiom revolucia ol kiel ghi prezentighis, estis nekredebla peko. Eble UEA ankoraù pardonpetu? Esence tio chi estis peko char tiel UEA mortigis la Liberan Debaton.

Trie, ke la junularo 'kritikadas', normalas, estas bona procezo de evoluo. Fakte, la nuna UEA-estraro devus pli zorgi pro tio, ke la nuna TEJO-generacio ne jam verkis novan protestan manifeston, ol la tiama UEA devis timighi pro tio, ke la tiama TEJO-generacio jes verkis. Tio chi tamen ne signifas ke la nuna TEJO-generacio ne kritikas UEA-n, nur la kritiko nun kushas je pli organiza, struktura, labormetoda nivelo, ol je la nivelo de principoj kaj celoj.

Kvare, estas interesaj la argumentoj, kiujn alportas la verkintoj de la Raùma Manifesto por pravigi sian 'kritikon je la praceloj': apenaù estas tiaj, kaj la chefa argumento estas la magia vorto 'Zamenhof'. Evidente la verkintoj mem same estis profunde influitaj de la Zamenhof-kulto (kiun mi kritikas) kiu tiom forte regis/as en la E-movado (se Zamenhof ne proponintus la nomon 'Esperanto', ni nun parolus pri zamenhofismo, anstataù esperantismo). Ech ili — la kritikema junularo — kritikante la pracelojn devis referenci al Zamenhof por sin pravigi. Permesu al mi kompari tion chi kun la reformprovoj de kaj Hhrushchov kaj Gorbachov siatempe en Sovetunio, pravigintaj proprajn reformojn referencante al la granda patro Lenin. La Raùma manifesto: "Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraùstari la francan, char por Esperanto li antaùvidis pli valoran alternativan rolon." Permesu al mi iom revortumi chi frazon: "Vi, praceluloj, perfidis la idealon de nia kara majstro Zamenhof, ni 'raùmistoj', reiros al la vera vojo de pli valora alternativo kiun celis nia kara patro-fondinto." Fakte la risko je posta dogmeca interpretado — ne intencite — jam kushis en la originala teksto. Malforta sinpravigo laù mi.

Laste, mi daùre atendas fundamentajn kritikojn kontraù la principa idearo de esperantismo kaj Internan Ideo. La Raùma manifesto nur diras ke ghi kritikas la pracelojn, sed esence ghi nek kritikas nek alportas argumentojn por chi kritiko.

3. Rilatoj inter Esperanto-movado kaj Esperanto-komunumo

3.1. La movado

Mi alrigardas la Esperanto-movadon esence kiel politikan movadon. Ghi celas la disvastigon de politika ideo, nome la 'esperantismo' kiun mi antaùe mallonge penis difini. Baze de chi ghenerala ideo, la movado povas listigi pli konkretajn celojn kaj rimedojn por peni atingi tiujn celojn. La Esperanto-movado apartenas klare al la civila socio, ghi ja funkcias kaj sin organizas sendepende de shtataj strukturoj. Teoriumante ke civila socio estas grava kondicho de demokratio, kaj ke la E-movado estas ero de la civita socio, mi argumentas ke la E-movado iel estas kontribuanto al demokratiigho. Tamen, mi tuj konfesas, ke chi tio estas malforta argumento. Poste en chi parto mi penos fortigi la argumenton.

Gravas distingo inter 'la movado' kiel tuto kaj unu 'movada organizo'. La movado estas la sumo de chiaj movadoj organizoj. Ekzistas unu E-movado, eble kun kelkaj submovadoj (inter si kverelantaj pri la veraj ghustaj celoj), sed ekzistas diversaj E-organizoj en chi movado (kaj grandaj kiel UEA/TEJO, SAT, ILEI,... kaj etaj kiel diversaj Landaj Sekcioj kaj Landaj Asocioj). Kvankam eblas distingi inter grandaj kaj etaj organizoj, en la movado ne estas vere hierarkio, chiu organizo laù propra bontrovo agadas. Ech la t.n. chefa E-organizo (UEA/TEJO) ne estras la tutan movadon. Eble ghi jes povas pezi kaj influi en ghi, sed UEA/TEJO ne plene regas. Malgraù ke mi konfesas ke che mi, kiel TEJO-estrarano, kaj sendube ankaù che aliaj UEA/TEJO-estraranoj, tio foje kaùzas frustrighojn, tio tiel laù mi tamen bonas kaj restu tiel.

Tipe por la movado estas ke, tra ghiaj organizoj, ghi havas (pli-malpli) klaran celaron kaj idearon, ke ghi estas strukturita, ke ghi havas klarajn gvidantojn (elektitajn de komitatoj), ke ghi havas klarajn laborrimedojn, dokumentojn, administras propran anaron (membreco kaj kotizoj)... Tio chi kaùzas ke ghi estas 'tushebla', kaj pli klare 'mezurebla'.

3.2. La komunumo

La E-komunumo tute ne havas la klaran strukturon kiun havas la movado. La komunumo estas simple aro de uloj, kiuj havas iujn komunajn elementojn kaj tiel sin identigas kun iu komunumo. Unuflanke temas pri 'objektivaj' elementoj, che E-komunumo la komuna lingvo kaj diversaj kulturaj elementoj, kaj due ankaù 'subjektiva' elemento, nome identeco: la anoj de la E-komunumo estas anoj char ili 'sentas' sin anoj (ne char ili pagas iun kotizon).

Chi dua identeca elemento gravas, char laù mi la E-komunumo ankaù estas ia 'imagata komunumo' (kiel laù Bedendit Anderson la nacioj). Chi tio klarigas mian nekonsenton kun kelkaj pli fanatikaj 'E-komunum-istoj' (pardonu, mi provizore ne trovas pli taùgan vorton) kiuj argumentas ke chiuj, kiuj iel uzas E-on, estas anoj de la E-komunumo. Mi ne konsentas: nur tiuj, kiuj sentas sin anoj de la E-komunumo, estas anoj de la E-komunumo. Ekzistas — kaj mi persone konas kelkajn — homoj kiuj (private) jes uzas Esperanton, sed kiuj ne sentas sin apartenantaj al iu 'E-komunumo', kiuj ne havas iujn pliajn komunajn kulturajn trajtojn kun aliaj E-istoj krom simple la fakta uzado de la lingvo. Chi nuanco gravas relativige kontraù kelkaj preskaù imperiismaj E-komunum-istoj, kiuj emas shajnigi ke chiuj apartenas al la propra grupo, ofte por argumenti kontraù 'E-movad-istoj' ke ili mem pli multopas. La komunumo ne havas iajn ajn organizojn aù strukturojn kaj tiusence estas tute ne materie tushebla. Indas emfazi chi tie, ke se iu fondas organizon propagandante kaj celante la E-komunumon, chi organizo esence ne estas ero de la E-komunumo, sed de la E-movado.

3.3. Interrilato inter la E-movado kaj la E-komunumo

Malgraù ke temas pri du distingendaj aferoj, la E-movado kaj la E-komunumo estas ege interrilataj. Tion konscii ege gravas por la ambaùflanka respekto kaj de la 'movadistoj' al la 'komunumistoj' kaj inverse. La praktiko bedaùrinde montras ke foje mankas tiu ambaùflanka respekto. Esence la interrilato laù mi kushas en tio, ke sen la movado la komunumo ne havas estonton kaj evolukapablon, dum la movado sen la komunumo ne havas sencon, pravigon aù 'eksperimentejon'.

La E-komunumo esence havas la saman problemon kiun havas ekz. la katolikaj monahhoj: ili ne povas garantii propran pluekziston. Tial endas konstante alportadi de ekstere novulojn. Tion faras la movado. La komunumo nur evoluas dank' al tio kion organizas la movado kadre de la propra celaro: ekz. kongresoj aù revuoj. Jes, mi plene konsentas: kongresoj estas grava vojo al kresko, estas tie kie evoluas la reala E-kulturo, tie kie kreighas la E-komunumo, sed kongresojn faras la movado. Ofte ordinaraj 'komunumanoj' ech tute ne konscias, kiom da laboro kaj penoj investighas en unusemajna 'etosplena kaj agrabla' kongreso. Estas do la movado kiu konstante zorgas pri la kreo de la bezonataj kondichoj, en kiuj la E-komunumo kaj la E-kulturo povas evolui kaj prosperi.

La movado ne eblas sen la komunumo, pro diversaj kialoj. Char sen ghi ne eblas testi chu Esperanto reale funkcias, char sen ghi movadaj aktivuloj eble perdas plian kialon daùrigi aktivecon, char ghi estas bona varbilo. Sed chefe: char kreado de internacia komunumo estas esence celo de la E-movado. La E-komunumo estas iasence embrio de chi internacia komunumo. La fanatikaj 'komunum-istoj', kiuj shatas kritiki la 'movad-istojn', do dufoje pripensu kion ili farantas: ili defendas ion, kio esence estas la celo de tiuj kiujn ili kontraùas!

Laste mi diru pri mi mem, ke mi samtempe estas ano de kaj la E-movado kaj la E-komunumo: de la unua mi estas ano char mi pagas kotizon al kelkaj organizoj kaj krome ankaù ludas aktivulon, de la dua mi estas ano char mi alprenis kelkaj aferojn el la E-kulturo (objektiva kriterio) kaj char mi sentas min ano de chi pli granda internacia komunumo (subjektiva kriterio).

4. Kelkaj chefaj tezoj

4.1. Esperanto kaj internacia demokratio

La idearo de la Esperanto-movado laù mi estas esenca ero de la idearo rilate al internacia demokratio.

4.2. Esperanto kaj internacia civila socio

La Esperanto-movado kaj la Esperanto-komunumo faras laù mi gravan kontribuon al la pasho-post-pasha kreado de internacia civila socio, kiu siavice estas grava kondicho por evolui al internacia demokratio. Kiel ghi tiel kontribuas? Mi listigas kelkajn elementojn.

Unue la Esperanto-movado organizas homojn kaj spertigas al homoj sin organizi. En la movado, ekz. organizante IJK-on, UK-on aù alian renkontighon kaj zorgante pri la miloj da praktikaj taskoj farendaj, au ekz. redaktante revuon kaj organizante ghian presadon kaj dissendadon, homoj lernas kaj spertighas. Krom aldona persona valoro tio chi ankaù kreas la eblecon havi spertajn kapablajn homojn, kiuj posedas la teknikajn kapablojn bezonatajn por mastrumi socion, en demokratio ja estas 'ni' kiuj tion faru. Krome, chi spertoj che homoj ankaù estas garantio je potenciala kontraùpotenco kontraù la shtato.

Due, la movado organizante forumojn internacie per revuoj, prelegoj kaj diskutrondoj dum renkontighoj kontribuas al la demokratia debato kaj la intershanghado de informoj kaj opinioj, denove ekster shtataj strukturoj. Kunlaborante en movadaj organizoj homoj tra konkretaj spertoj lernas ke iliaj kontribuoj jes ja faras la diferencon, ke kunlaborante eblas ion interan atingi. Ankaù tio do kontribuas al la evoluo de internacia civila socio.

Ankaù la komunumo kontribuas al kreado de civila socio, chefe ghi kontribuas al kreo de demokratia kulturo. Interkonatighante homoj de diversaj nacioj ja pli ekkomprenas unu la alian, homoj ne plu estas fremduloj, sed konatuloj. La simpla kunesto de homoj de diversaj nacioj, sen interkomunikadaj problemoj, jam estas grava pasho. Ja, kiom ajn da kampanjoj por interkultura interkomprenigho kiu ajn movado lanchas, la diskoteko aù la gufujo dum IJK estas minimume sam-efika en la kreado de interkomprena kulturo en la mensoj de homoj. Internaciumado en la E-komunumo, male al la ordinara komerca turismumado, elprenas homojn el la eta rondo de la propra vilagho, la konfrontigho kun la mondo malfermas kaj plilarghigas la mensojn. Chi ero de la kulturo gravegas kiel kontribuo al internacia demokratio.


Al la seminaria pagho