KUN supersignoj (unikode) | SEN supersignoj (ch-sisteme)

(c) 2000 Detlev Blanke



Detlev Blanke (Germanujo)

Ĉu manifesti kaj civiti?

0.   Estas fakto, ke unu el la plej multe diskutitaj tekstoj en movadopolitike interesitaj rondoj de la esperanta lingvo-komunumo (kaj nur tie) estas la "Manifesto de Raŭmo", kiun ellaboris kaj subskribis kelkaj aktivuloj de TEJO dum la 36-a TEJO-kongreso en la finna urbo Rauma, en la jaro 1980 (la tekston vidu en ĉi-tiu broŝuro). Se dokumentoj tiom fajrigas diskutojn dum du jardekoj, ili sendube esprimas ion diskutindan. Povas temi pri vidpunktoj eble kontrastaj al ĝenerale disvastigitaj opinioj kaj supozoj. Intertempe, laŭ mia observo, multaj diskutoj kaj sindeklaroj malnodiĝis de la manifesta teksto mem, eventuale fariĝis memcelo aŭ celo por kelkaj komunumanoj, por enskatoligi la esperantoparolantojn en du kategoriojn: a) raŭmistoj kaj b) pracelanoj.

Kvankam mi neniam estis tre enplektita en la ardaj diskutoj, lastaj evoluoj stimulas diri mian opinion. La punkto ne estas la manifesto mem, sed la projekto pri la "Esperanta Civito".

1.   La estiĝo de la Manifesto en 1980 verŝajne estis iu reflekto de malkontento pri la siatempa stato de la movado kaj pri la marĝena socia rolo de Eo. Ĝi eble estis esprimo de pesimismo pri la realigeblo de la bazaj idealoj de Zamenhof. La ĝenerale kritikemaj junuloj prave vidis la grandan diferencon inter celoj kaj realigo, inter asertoj kaj praktiko, inter la ofte laŭta kaj simplisme troiga propagando pri ŝajne grandegaj atingoj sur unu flanko — kaj la pli magraj faktoj sur la alia flanko.

Eble mi malbone komprenis la esencan enhavon de la manifesto, sed mi havas la impreson, ke la manifestuloj eventuale volis diri: vidu, malgraŭ la neŝanĝebla hegemonio de la angla, malgraŭ la fakto, ke la mondo ne interesiĝas pri ni kaj niaj proponoj, malgraŭ ĉiuj evidentaj stultaĵoj kaj naivecoj (foje eĉ detruaj) en la movado mem, malgraŭ ĉio ĉi, tamen valoras agi por Eo. Ni retiriĝos el vanaj bataloj, ĝuos la lingvon nun senkonsidere al nebula estonta "fina venko", kreos proprajn valorojn, altigos la kvaliton anstataŭ vane postkuri kvanton. Tia sinteno al mi ŝajnas almenaŭ komprenebla, kvankam ne tute akceptebla.

Rigardante la tekston, mi ne trovas ion neakcepteblan:

Tiaj konsideroj por mi estis memkompreneblaj en mia praktika kaj teroria agado jam longe antaŭ la manifesto. Ĉu mi eble estas pracelraŭmisto ?

Oni tamen povas diskuti pri la nocioj "novtipa internacia kulturo" kaj "mem elektita diaspora lingva minoritato". Kaj aparte pri la lasta oni ja diskutadas.

Mi ne havas problemojn kun manifestuloj. Se iuj manifestuloj ĝis hodiaŭ el la teksto de Raŭmo ĉerpis kaj ĉerpadas sian motivon por produkti kulturajn valorojn, ili plue ĉerpu. Aliaj ĉerpas siajn energiojn el aliaj fontoj.

Vivu la malsamaj fontoj.

Por mi, ekzemple, la revuo "Literatura Foiro" apartenas al tiaj sendubaj valoroj, same kiel kelkaj produktoj ĉirkaŭ ĝi. Sen ĉio ĉi ni estus pli malriĉaj.

Se la manifesto substrekas la kvalitan aspekton, tio esence povas helpi al la plia ekvilibrigo de la rilatoj inter interna kaj ekstera lingvopolitikoj de la Esperanto-komunumo. Eble iuj diras: Ni unue plialtigu la kvalitan nivelon de nia lingvo-komunumo kaj poste klopodu konvinki la (eble ne tutan) mondon. Sed tio estus nedialektika: Tio unue kaj poste ne ekzistas. Gravas kaj plibonigi la internan nivelon de la komunumo kaj la eksteren direktitan agadon en dialektika unueco, do unue kaj poste okazu samtempe.

Ja diversas la motivoj agi per kaj por Eo (vidu sube). Por mi, ekzemple, la Deklaracio de Tyresö (25-a TEJO-kongreso, 1969) siatempe estis tre grava. Ĝi helpis malfermi la movadon al eksteraj lingvopolitikaj problemoj, relativigante la koncepton pri struta neŭtraleco. Kaj la lingvopolitika motivaro por agi por Eo ŝajnas al mi aktuala ankaŭ nuntempe, eĉ se iuj manifestuloj kvalifikus ilin "praceloj". Eble mi tamen estas raŭmisma pracelano ?

Kio min pli kaj pli ĝenas estas la pliakriĝanta tono en la publicaĵoj de kelkaj manifestuloj kontraŭ la tradiciaj strukturoj, aparte kontraŭ UEA, aŭ kontraŭ rezultoj, kiuj ne baziĝas je t. n. raŭmismaj konsideroj kaj aktivecoj. Min ankaŭ ĝenas, se kelkaj raŭmistoj klopodas malgravigi kaj dubindigi la relative grandajn atingojn de la Eo-organizaĵoj en la orienteŭropaj landoj dum la jardekoj antaŭ 1989. Sed tio estus aparta temo.

2.   Ĉiam ekzistas pravoj por kritikoj. Ke la manifeston de Raŭma oni siatempe ne publikigis en la revuo Esperanto, mi parte komprenas.

Mi supozas almenaŭ unu ne malgravan kialon de la ignoro: Estis la malfacila periodo post Lapenna. La estraro de UEA (kun la prezidanto Tonkin) havis sufiĉe da problemoj por forigi la vundojn post Hamburgo. Eventuale oni ne bezonis nebonvenajn konfuzajn diskutojn en tempo, kie tro abundis denuncoj, imputoj, ofendoj ktp. Elemento de la mesaĝo de la manifesto, por verdaj batalantoj tre pesimisma, ja estas, ke ne plu havas sencon batali por la "oficialigo" de la lingvo, do — en la kompreno de multaj — ne sekvi la ĉefajn lingvopolitikajn celojn de Zamenhof. Tio estas mesaĝo, ne nepre utila por aktivigi la movadon.

Ankaŭ nuntempe, socia pesimismo estas tre disvastigita, aparte post la grandegaj kaj ege tranĉaj politikaj ŝanĝoj post 1989. "Alvenis la fino de la historio", diras iuj, "nova historio komenciĝas nur nun ", diras aliaj. Neniam mankis tro pozitivaj kaj tro nigraj aŭguraĵoj. Sed estas fakto: Subitaj ŝanĝoj eblas.

Mi havas la impreson, ke siatempe la manifesto ne vekintus aparte grandan disktuon, se ne ĝin akaparintus homoj, kiuj bakis al si sian propran interpreton kaj konstruis laŭ ĝi iun apartan esperantisman ideologion. Ankaŭ tio ne tre invitis al vasta diskonigo per la oficiala organo de UEA, kies enhavon multaj legantoj, kaj prave, ja iel rilatigas al la politiko de la organizaĵo. Mi tamen mem estus por siatempa publikigo kaj trankvila analiza diskuto.

3.   Analizante la Eo-movadon aŭ/kaj la Eo-komunumon, oni eble vidas, ke la ekestiĝo de ideaj/ideologaj grupiĝoj, fluoj kaj manifestoj ne nur respondas al iuj objektivaj bezonoj, al individuaj vizioj pri necesoj al ŝanĝoj, sed ankaŭ havas grupdinamikan aspekton.

Ĉiun komunumon — absolute neeviteble — influas grupdinamikaj procesoj, kaj pozitive kaj negative. Tion konsciante, oni pli trankvile rigardu la tuton. Ĉio dependas de konkretaj homoj, kiuj havas siajn ideojn, serĉas agadokampojn kaj por ambaŭ varbas subtenon. Tio estas kutima.

Foje ial iuj homoj bezonas iom kontrastajn agojn kaj proponojn, por elstarigi sin. Ekzistas sufiĉe da ekzemploj en la movado. Ili bezonas proprajn strukturojn kaj agejojn. Tio povas esti produktiva. Iuj homoj havas karismon kaj tion uzas, ne ĉiam nur pozitive. Aliaj laboras ne tiom rimarkite. Tio ŝajnas al mi normala en ĉiu socia medio.

Krome, ankaŭ la historio de la Eo-movado montras, ke ĉiam troviĝis homoj, kiuj sentas sin frustritaj pro iuj agoj aŭ vidpunktoj (nuntempe eble de UEA), ne trovas akcepton de siaj ideoj ktp. Ili kutime kolektiĝas en opoziciaj grupoj kaj strukturoj. Tio povas esti produktiva, kvankam ne ĉiam. La troigo de certaj raŭmismaj vidpunktoj pri propra lingva kaj kultura minoritato ĝis la fondo de iu "Esperanta civito" ŝajnas al mi tia grupdinamike klarigebla fenomeno, sed ja problema.

4.   Principe, oni ne povas argumenti kontraŭ la serĉo de pli efikaj strukturoj. Sed se oni ankaŭ uzas siajn fortojn por malvalorigi la laboron de aliaj, konstruante paralelajn strukturojn konkurence kaj malakcepte al la jam malfacile vivigeblaj ekzistantaj (UEA kaj aliaj tradiciaj strukturoj), tio estas bedaŭrinda, aparte por malforta lingvo-komunumo.

Ĉu traleginto de la 33 artikoloj kun sume 99 paragrafoj kaj subalineoj de la Projekto de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito (vidu en Literatura Foiro 181) ne devas ekpensi, ke temas pri lerta satiro ? Mi timas, ke ne estas.

Por "konstrui" tian "Civiton" necesas grandega investo en administrajn aferojn. Oni bezonas multajn kapablajn homojn por funkciigi tian organismon. La atingebla rezulto laŭ mi ne pravigos tiajn fortostreĉojn.

La teksto svarmas de tiaj nocioj kiel "konstitucia ĉarto, pakto, suverena kolektivo, kodo, leĝoj, transnacia kulturo, kolektiva identeco, subjekto de internacia juro, suverenaj funkcioj, leĝdona povo, ekzekutiva povo, arbitracia povo, senato, konsulo, saĝularo (kortumo), prefektoj..."

Oni kompreneble planas flagon, blazonon, insignojn, himnon, festotagojn... sed evidente ne armeon.

La franca povas servi al diplomatiaj kontaktoj, kiel bele por romanistoj.

Post la tralego de tiu pompa teksto mi ekhavas la impreson, ke iuj manifestuloj transiras de la bonvena serĉo de novaj vojoj al ridindigo de la afero de Eo mem. Kaj tio rilatas la tutan komunumon kaj ne nur la raŭmistojn. Ĝi riskas ridindigi Eon en neesperantistaj medioj. Kaj tiujn mediojn celas la civitplanantoj.

Jam malfacilas argumenti por tia senteritoria civito en la lingvo-komunumo de Eo mem, kvankam similaj planoj aperadis tra la historio (foje kun teritorio). Sed kion pri la ekstermovada medio ? En la "neesperantista mondo" jam tre bazaj aferoj pri la lingvo kaj ĝia komunumo ne estas konataj kaj akceptataj. Kaj en tiuj cirkonstancoj oni venas kun la Civito...

Sed ankaŭ tute meza esperantisto kiel mi, kiu laboras praktike kaj teorie demandas sin, kiu volus eniri tian pakton, subiĝi al Konsilantaro de Saĝuloj (kiom saĝaj ?), al Arbitracia Tribunalo ?

Kiu reprezentu Esperanton kaj sian parolantaron antaŭ pintaj neesperantistaj instancoj kaj organizaĵoj ? Ĝis nun nature kaj prave tio estis la ĉefa Eo-organizaĵo, nome UEA. Ĉu estonte ni havu la universalan organizaĵon kaj Esperantan Civiton ? Estiĝos bela konfuzo. Kaj tio jam ne plu estas afero nur de la civituloj.

Tia projekto nur pliprofundigos la jam sufiĉe disvastigitan opinion, ke la esperantistoj (sen distingo de Eo-parolantoj, Eo-movadanoj, verdaj donkiĥotoj ktp.) estas neripareblaj, neseriozaj sektuloj kaj revuloj, kun kiuj ne havas sencon eĉ ekdiskuti.

5.   La ofte menciita dueco de "pracelismo" kaj "raŭmismo" ŝajnas al mi esprimo de iom tro simplisma aliro al la motivoj de okupiĝo pri Eo, la agado per kaj por ĉi-tiu lingvo.

Laŭ mi ĉiam ekzistis diversaj motivoj, por ke homoj lernu Esperanton. Idealismaj, pragmataj, sciencorientitaj kaj aliaj. Certe nekomplete mi vidas almenaŭ jenajn motivojn, kiuj sin povas kompletigi kaj efikas malsame en diversaj periodoj de la esperantistado:

a)  La sociharmoniiga motivo (idealisma, humanisma, universalisma): Universala lingvo (ĉi-tie: dua por ĉiuj) estas malnova utopio kaj idealo de plej bonaj kapoj de la homaro. Tia lingvo, ĉar nenies gepatra, havas harmoniigan efikon al la interetnaj rilatoj. Tiu "pracela" motivo de Zamenhof ankaŭ hodiaŭ estas unu el la ĉefaj motivoj, kiu movas homojn lerni la lingvon (kaj eble resti en la ne nur brila movado...).

b)  La pragmata motivo: La lingvo ekzistas, sekve oni povas uzi ĝin. Eble oni havis malfacilojn, ellerni fremdlingvon kaj nun ĝojas pri tiu relative facile lernebla kaj aplikebla lingvo. Eble ne tro interesas la idealoj de Zamenhof, la tutmonda akcepto de Eo kiel dua aŭ x-a lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 2134... Eble oni nur volas efike kolekti poŝtmarkojn, ami transnacie, vojaĝi malmultekoste ktp., ĉar oni estas juna kaj elproviĝema. Aŭ eble oni estas pensiulo, ne plu havas profesion kaj serĉas iun praktikan lingvan komunikilon, ĉar antaŭe ne povis aŭ ne emis lerni fremdan lingvon. Kaj ion buntan, distran oni ja volas fari, kvazaŭ mensan gimnastikon.

c)  La scienca/heŭristika motivo: Ke lingvo — almenaŭ en sia bazo — estas kreata de homo, funkcias, evoluas kaj aplikatas estas ege interesa fenomeno. Eble oni volas konatiĝi kun tiu afero, elprovi, eble studi, analizi ĝin. Ne nepre interesas a) kaj b) (oni jam regas kelkajn lingvojn kaj dubas pri la perspektivo, la angla jam "venkis" ktp...). Tamen: Se oni estas lingvisto, eble valorus kompari tiun fenomenon kun ĝeneralaj lingvistikaj teorioj. Eventuale tiu lingvo ĵetas interesan lumon al aliaj fenomenoj: ekz. al lingvo-planado, terminologio, aŭtomata tradukado, pli facila (?) alproprigo de aliaj lingvoj helpe de planlingvo ( = heŭristika efiko).

d)  La socirilata motivo: Eble oni ja akceptas a) kaj b), eĉ iom konsideras c) sed ne nepre emas tre aktivi por ĉio ĉi. Oni eble ankaŭ ne tro lernas la lingvon, sed ege bonfartas en tiu iom elitisma kaj solidareca societo, kie nur la esprimo de intereso pri la lingvo mem jam donas al la individuo certan socian akcepton kaj varmon, eĉ foje avantaĝon... Oni do ĝuas la societon kaj la komunumon kun ties agado kaj apartaj ecoj. Konsiderante, ke la ekstera mondo ne nepre estas tiom normala kaj serioza, kiel ofte asertate, tiu motivo estas bone komprenebla: Ĝi validas por ĉiu minoritata movado.

e)  La sociprestiĝa motivo: Eble oni iom aktivas laŭ a) — d), ne tre sukcesas en la kutima socio, kvankam estas relative ambicia. Pro tio oni ĝojas havi facilan aliron al postenoj kaj pozicioj en tiu lingvo-komunumo, kie oni sin sentas akceptita kaj tuj havas proponon transpreni iun postenon. Oni sin sentas bezonata.. Oni eĉ povas akiri kelkajn pompajn titolojn, ekz. akademiano, prezidanto, sekretario (novajn titolojn al bezonuloj ofertas la "Civito"), povas krei beletron, sidi en internaciaj komitatoj, foje babili kun eminentuloj, doni intervjuon al gazeto ktp. Ĉio ĉi eble estus neatingebla por "oni" en la "kutima" (neesperantista) nacilingva vivo kaj ĉirkaŭo. Kaj aldone: Eble, jen jen, en la nacilingva viv-ĉirkaŭo eblas fanfaroni pri misteraj postenoj internaciaj, kontaktoj kaj travivaĵoj.

f)  La ludisma motivo: Malnova emo de la homo estas ludi, ankaŭ ludi per lingvaĵoj. Tio por multaj estas sufiĉa motivo, por lerni Esperanton, skribi poemon post la tria leciono, proponi reformojn kaj, antaŭ la finstudo de la lernolibro, neologismojn...

Mi volas klare esprimi, ke sen valortaksi la unuopajn motivojn, mi simple akceptas ilin.

6.   Parolante pri la "interna ideo", "esperantismo" kaj la "praceloj", eblas observi, ke tiuj esprimoj en certaj kuntekstoj havas negativan kunsignifon. Tio riskas forviŝi la vere gravegan kernon de la humanisma zamenhofa strebo.

6.1. Ĉu la lingvo interfratigas ? Oni konsciu, ke ĉe Zamenhof la interna ideo esprimiĝas ĉefe en la koncepto de la homfratiga rolo de interetna komunikado per neŭtrala lingvo. Li havis troigitajn esperojn lige al tiu interfratiga rolo. Lapenna daŭrigis tiun direkton de la interna ideo, klopodis modernigi ĝin. Li diris, ke Esperanto estas la plej pura esprimo de la humanisma internaciismo. Tio ŝajnas al mi mistika sinteno. Ni ja scias, ke komuna lingvo ne malebligas reciprokan buĉadon kaj interbatalon, ofte eĉ plifaciligas ĝin.

Krom tio, la scio de Eo eble eĉ kreos al la kunparolanto negativan sintenon al alia, ĉar pere de la lingvo li/ŝi ekscias, ke li/ŝi havas tute kontrastajn kaj eble neakcepteblajn vidpunktojn.... Do, ĉiu lingvo, ankaŭ Eo, ne nur solidarigas, sed ankaŭ malsolidarigas.

Esperantistoj ne aŭtomate estas demokratoj, kontraŭrasistoj, humanistoj. Pruvoj pri tio estas multaj, inter ili la fakto, ke fondiĝis eĉ faŝista Eo-organizaĵo en Germanio (en 1931: Nova Germana Esperanto-Movado), en kiu oni lernis kaj aplikis Esperanton, silentis pri la judeco de Zamenhof, propagandis Hitler ktp. Kaj bedaŭrinde ankaŭ nuntempe ekzistas homoj inter esperantistoj, kiuj neas Auschwitz (pron.: aŭŝvic)...

Tamen, ĉio-ĉi feliĉe ne estas tipa, sed periferia fenomeno. Sed tio ja montras, ke la Eo-komunumo estas certagrade mikromodelo de la ĝenerala socio, nin ĉirkaŭanta, kvankam kun specifaj trajtoj.

6.2. Fakte la nuntempa konkludo el la mesaĝo de Zamenhof (liaj praceloj) estas ege aktuala: Eblas helpi la protekton de la lingvoj per neŭtrala komunikilo. Mortas lingvoj. Konservo de kiom eble plej multaj lingvoj pli kaj pli ofte estas postulata, ne parolante pri la propra gepatra. Kontraŭstaro al la kulturdetrua, identecdetrua, lingvo-mortiga hegemonia rolo de unuopaj lingvoj kreskas. Tio aparte koncernas la rolon de la angla (cetere, siatempe ankaŭ de la rusa, kun efikoj ĝis hodiaŭ). Se ni ne agas kontraŭ tio, ni baldaŭ havos plene makdonaldigitan mondon, kaj anstataŭ sango en niaj vejnoj fluos Coca Cola aŭ io simila. Vide al la plimultiĝantaj interetnaj konfliktoj, kiuj plej ofte havas sian lingvo-politikan aspekton, la humanismaj celoj de Zamenhof sajnas al mi pli realaj, ol mi mem antaŭ jardeko kredis.

7.   La rolo de la esperanta kulturo: Ĝi tute nature evoluas, ĉar ekzistas lingvo-komunumo. Ju pli multjara, ju pli diferenca kaj bunta estas tiu komunumo, des pli riĉa estas la kulturo de la komunumo. Tiu kulturo venas laŭ natura vojo kaj influas laŭ natura vojo la lingvo-komunumon. Estas normale, ke en ĉi tiu kulturo reflektiĝas ankaŭ la komunumo kun siaj historio, strukturoj, institucioj, aktivecoj, mitoj, simboloj, guruoj, konfliktoj, skandaloj, klaĉoj ktp.

Sed ĝi ankaŭ nutriĝas el la monda kaj naciaj kulturoj. Se ĝi estus tre potenca (kio ĝi ne estas), ĝi povus influi la mondan kaj la naciajn kulturojn.

La esperanta kulturo gravas por la kulturo de la komunumo, por la lingva evoluo. Ĝi ankaŭ povas helpi krei certan identecon, sed ne aŭtomate. La kultura valoro de Eo por multaj apenaŭ sufiĉas kiel motivo, lerni la lingvon. Mi ne konas homojn, kiuj eklernis la lingvon pro la belaj originalaj poemoj, noveloj kaj romanoj. Almenaŭ por mi tia motivo ne sufiĉus. Mi ofte suferas pro la "valoro" de nia verda kulturo: foje fuĝis malaltkvalitajn tute diletantajn teatrajn prezentaĵojn, apenaŭ eltenas malbonajn deklamojn de mizeraj poemoj ktp. ... Des pli mi dubas, ke tiu nia esperanta kulturo estas supera al aliaj.

8.   Kaj fine. Ĉu ni diras al la mondo ion kulture originalan kaj internacie valoran? La respondo i.a. dependas de tio, kion ni komprenu sub la multsignifa nocio "kulturo".

Se kulturo i.a. estas ĉio ekster la netuŝita naturo, kio estas rezulto de la konscia agado de la homo por la evoluo de si mem kaj sia socio, ni ja povas diri ion originalan kaj internacie valoran:

Niaj geavoj kaj ni mem per nia agado kaj eltenemo lingvigis projekton, malgraŭ ĝenerala dubo, ke tio povas funkcii. Ni kreis funkciantan modelon, kies eluzo estas je la dispono de la homaro. Se oni volas, oni povas demonstri laŭ naturscience precizaj metodoj, ke la malnova revo pri relative (!) ideala universala lingvo, iniciatita de homo kaj utila al la homo, ne restis senbaza utopio sed fariĝis fakto. En tiu senco la serĉo de "perfekta" lingvo (Umberto Eco) donis certagrade akcepteblan rezulton, almenaŭ proponeblan al la mondo, ĉu kun aŭ sen supersignoj, ĉu kun pli aŭ malpli da neologismoj, ĉu kun pli aŭ malpli da [mal]bonaj poemoj , ĉu kun aŭ sen manifestoj...




Al la seminaria paĝo