KUN supersignoj (unikode) | SEN supersignoj (ch-sisteme)

(c) 2000 Detlev Blanke



Detlev Blanke (Germanujo)

Chu manifesti kaj civiti?

0.   Estas fakto, ke unu el la plej multe diskutitaj tekstoj en movadopolitike interesitaj rondoj de la esperanta lingvo-komunumo (kaj nur tie) estas la "Manifesto de Raùmo", kiun ellaboris kaj subskribis kelkaj aktivuloj de TEJO dum la 36-a TEJO-kongreso en la finna urbo Rauma, en la jaro 1980 (la tekston vidu en chi-tiu broshuro). Se dokumentoj tiom fajrigas diskutojn dum du jardekoj, ili sendube esprimas ion diskutindan. Povas temi pri vidpunktoj eble kontrastaj al ghenerale disvastigitaj opinioj kaj supozoj. Intertempe, laù mia observo, multaj diskutoj kaj sindeklaroj malnodighis de la manifesta teksto mem, eventuale farighis memcelo aù celo por kelkaj komunumanoj, por enskatoligi la esperantoparolantojn en du kategoriojn: a) raùmistoj kaj b) pracelanoj.

Kvankam mi neniam estis tre enplektita en la ardaj diskutoj, lastaj evoluoj stimulas diri mian opinion. La punkto ne estas la manifesto mem, sed la projekto pri la "Esperanta Civito".

1.   La estigho de la Manifesto en 1980 vershajne estis iu reflekto de malkontento pri la siatempa stato de la movado kaj pri la marghena socia rolo de Eo. Ghi eble estis esprimo de pesimismo pri la realigeblo de la bazaj idealoj de Zamenhof. La ghenerale kritikemaj junuloj prave vidis la grandan diferencon inter celoj kaj realigo, inter asertoj kaj praktiko, inter la ofte laùta kaj simplisme troiga propagando pri shajne grandegaj atingoj sur unu flanko — kaj la pli magraj faktoj sur la alia flanko.

Eble mi malbone komprenis la esencan enhavon de la manifesto, sed mi havas la impreson, ke la manifestuloj eventuale volis diri: vidu, malgraù la neshanghebla hegemonio de la angla, malgraù la fakto, ke la mondo ne interesighas pri ni kaj niaj proponoj, malgraù chiuj evidentaj stultajhoj kaj naivecoj (foje ech detruaj) en la movado mem, malgraù chio chi, tamen valoras agi por Eo. Ni retirighos el vanaj bataloj, ghuos la lingvon nun senkonsidere al nebula estonta "fina venko", kreos proprajn valorojn, altigos la kvaliton anstataù vane postkuri kvanton. Tia sinteno al mi shajnas almenaù komprenebla, kvankam ne tute akceptebla.

Rigardante la tekston, mi ne trovas ion neakcepteblan:

Tiaj konsideroj por mi estis memkompreneblaj en mia praktika kaj teroria agado jam longe antaù la manifesto. Chu mi eble estas pracelraùmisto ?

Oni tamen povas diskuti pri la nocioj "novtipa internacia kulturo" kaj "mem elektita diaspora lingva minoritato". Kaj aparte pri la lasta oni ja diskutadas.

Mi ne havas problemojn kun manifestuloj. Se iuj manifestuloj ghis hodiaù el la teksto de Raùmo cherpis kaj cherpadas sian motivon por produkti kulturajn valorojn, ili plue cherpu. Aliaj cherpas siajn energiojn el aliaj fontoj.

Vivu la malsamaj fontoj.

Por mi, ekzemple, la revuo "Literatura Foiro" apartenas al tiaj sendubaj valoroj, same kiel kelkaj produktoj chirkaù ghi. Sen chio chi ni estus pli malrichaj.

Se la manifesto substrekas la kvalitan aspekton, tio esence povas helpi al la plia ekvilibrigo de la rilatoj inter interna kaj ekstera lingvopolitikoj de la Esperanto-komunumo. Eble iuj diras: Ni unue plialtigu la kvalitan nivelon de nia lingvo-komunumo kaj poste klopodu konvinki la (eble ne tutan) mondon. Sed tio estus nedialektika: Tio unue kaj poste ne ekzistas. Gravas kaj plibonigi la internan nivelon de la komunumo kaj la eksteren direktitan agadon en dialektika unueco, do unue kaj poste okazu samtempe.

Ja diversas la motivoj agi per kaj por Eo (vidu sube). Por mi, ekzemple, la Deklaracio de Tyresö (25-a TEJO-kongreso, 1969) siatempe estis tre grava. Ghi helpis malfermi la movadon al eksteraj lingvopolitikaj problemoj, relativigante la koncepton pri struta neùtraleco. Kaj la lingvopolitika motivaro por agi por Eo shajnas al mi aktuala ankaù nuntempe, ech se iuj manifestuloj kvalifikus ilin "praceloj". Eble mi tamen estas raùmisma pracelano ?

Kio min pli kaj pli ghenas estas la pliakrighanta tono en la publicajhoj de kelkaj manifestuloj kontraù la tradiciaj strukturoj, aparte kontraù UEA, aù kontraù rezultoj, kiuj ne bazighas je t. n. raùmismaj konsideroj kaj aktivecoj. Min ankaù ghenas, se kelkaj raùmistoj klopodas malgravigi kaj dubindigi la relative grandajn atingojn de la Eo-organizajhoj en la orienteùropaj landoj dum la jardekoj antaù 1989. Sed tio estus aparta temo.

2.   Chiam ekzistas pravoj por kritikoj. Ke la manifeston de Raùma oni siatempe ne publikigis en la revuo Esperanto, mi parte komprenas.

Mi supozas almenaù unu ne malgravan kialon de la ignoro: Estis la malfacila periodo post Lapenna. La estraro de UEA (kun la prezidanto Tonkin) havis sufiche da problemoj por forigi la vundojn post Hamburgo. Eventuale oni ne bezonis nebonvenajn konfuzajn diskutojn en tempo, kie tro abundis denuncoj, imputoj, ofendoj ktp. Elemento de la mesagho de la manifesto, por verdaj batalantoj tre pesimisma, ja estas, ke ne plu havas sencon batali por la "oficialigo" de la lingvo, do — en la kompreno de multaj — ne sekvi la chefajn lingvopolitikajn celojn de Zamenhof. Tio estas mesagho, ne nepre utila por aktivigi la movadon.

Ankaù nuntempe, socia pesimismo estas tre disvastigita, aparte post la grandegaj kaj ege tranchaj politikaj shanghoj post 1989. "Alvenis la fino de la historio", diras iuj, "nova historio komencighas nur nun ", diras aliaj. Neniam mankis tro pozitivaj kaj tro nigraj aùgurajhoj. Sed estas fakto: Subitaj shanghoj eblas.

Mi havas la impreson, ke siatempe la manifesto ne vekintus aparte grandan disktuon, se ne ghin akaparintus homoj, kiuj bakis al si sian propran interpreton kaj konstruis laù ghi iun apartan esperantisman ideologion. Ankaù tio ne tre invitis al vasta diskonigo per la oficiala organo de UEA, kies enhavon multaj legantoj, kaj prave, ja iel rilatigas al la politiko de la organizajho. Mi tamen mem estus por siatempa publikigo kaj trankvila analiza diskuto.

3.   Analizante la Eo-movadon aù/kaj la Eo-komunumon, oni eble vidas, ke la ekestigho de ideaj/ideologaj grupighoj, fluoj kaj manifestoj ne nur respondas al iuj objektivaj bezonoj, al individuaj vizioj pri necesoj al shanghoj, sed ankaù havas grupdinamikan aspekton.

Chiun komunumon — absolute neeviteble — influas grupdinamikaj procesoj, kaj pozitive kaj negative. Tion konsciante, oni pli trankvile rigardu la tuton. Chio dependas de konkretaj homoj, kiuj havas siajn ideojn, serchas agadokampojn kaj por ambaù varbas subtenon. Tio estas kutima.

Foje ial iuj homoj bezonas iom kontrastajn agojn kaj proponojn, por elstarigi sin. Ekzistas sufiche da ekzemploj en la movado. Ili bezonas proprajn strukturojn kaj agejojn. Tio povas esti produktiva. Iuj homoj havas karismon kaj tion uzas, ne chiam nur pozitive. Aliaj laboras ne tiom rimarkite. Tio shajnas al mi normala en chiu socia medio.

Krome, ankaù la historio de la Eo-movado montras, ke chiam trovighis homoj, kiuj sentas sin frustritaj pro iuj agoj aù vidpunktoj (nuntempe eble de UEA), ne trovas akcepton de siaj ideoj ktp. Ili kutime kolektighas en opoziciaj grupoj kaj strukturoj. Tio povas esti produktiva, kvankam ne chiam. La troigo de certaj raùmismaj vidpunktoj pri propra lingva kaj kultura minoritato ghis la fondo de iu "Esperanta civito" shajnas al mi tia grupdinamike klarigebla fenomeno, sed ja problema.

4.   Principe, oni ne povas argumenti kontraù la sercho de pli efikaj strukturoj. Sed se oni ankaù uzas siajn fortojn por malvalorigi la laboron de aliaj, konstruante paralelajn strukturojn konkurence kaj malakcepte al la jam malfacile vivigeblaj ekzistantaj (UEA kaj aliaj tradiciaj strukturoj), tio estas bedaùrinda, aparte por malforta lingvo-komunumo.

Chu traleginto de la 33 artikoloj kun sume 99 paragrafoj kaj subalineoj de la Projekto de Konstitucia Charto de la Esperanta Civito (vidu en Literatura Foiro 181) ne devas ekpensi, ke temas pri lerta satiro ? Mi timas, ke ne estas.

Por "konstrui" tian "Civiton" necesas grandega investo en administrajn aferojn. Oni bezonas multajn kapablajn homojn por funkciigi tian organismon. La atingebla rezulto laù mi ne pravigos tiajn fortostrechojn.

La teksto svarmas de tiaj nocioj kiel "konstitucia charto, pakto, suverena kolektivo, kodo, leghoj, transnacia kulturo, kolektiva identeco, subjekto de internacia juro, suverenaj funkcioj, leghdona povo, ekzekutiva povo, arbitracia povo, senato, konsulo, saghularo (kortumo), prefektoj..."

Oni kompreneble planas flagon, blazonon, insignojn, himnon, festotagojn... sed evidente ne armeon.

La franca povas servi al diplomatiaj kontaktoj, kiel bele por romanistoj.

Post la tralego de tiu pompa teksto mi ekhavas la impreson, ke iuj manifestuloj transiras de la bonvena sercho de novaj vojoj al ridindigo de la afero de Eo mem. Kaj tio rilatas la tutan komunumon kaj ne nur la raùmistojn. Ghi riskas ridindigi Eon en neesperantistaj medioj. Kaj tiujn mediojn celas la civitplanantoj.

Jam malfacilas argumenti por tia senteritoria civito en la lingvo-komunumo de Eo mem, kvankam similaj planoj aperadis tra la historio (foje kun teritorio). Sed kion pri la ekstermovada medio ? En la "neesperantista mondo" jam tre bazaj aferoj pri la lingvo kaj ghia komunumo ne estas konataj kaj akceptataj. Kaj en tiuj cirkonstancoj oni venas kun la Civito...

Sed ankaù tute meza esperantisto kiel mi, kiu laboras praktike kaj teorie demandas sin, kiu volus eniri tian pakton, subighi al Konsilantaro de Saghuloj (kiom saghaj ?), al Arbitracia Tribunalo ?

Kiu reprezentu Esperanton kaj sian parolantaron antaù pintaj neesperantistaj instancoj kaj organizajhoj ? Ghis nun nature kaj prave tio estis la chefa Eo-organizajho, nome UEA. Chu estonte ni havu la universalan organizajhon kaj Esperantan Civiton ? Estighos bela konfuzo. Kaj tio jam ne plu estas afero nur de la civituloj.

Tia projekto nur pliprofundigos la jam sufiche disvastigitan opinion, ke la esperantistoj (sen distingo de Eo-parolantoj, Eo-movadanoj, verdaj donkihhotoj ktp.) estas neripareblaj, neseriozaj sektuloj kaj revuloj, kun kiuj ne havas sencon ech ekdiskuti.

5.   La ofte menciita dueco de "pracelismo" kaj "raùmismo" shajnas al mi esprimo de iom tro simplisma aliro al la motivoj de okupigho pri Eo, la agado per kaj por chi-tiu lingvo.

Laù mi chiam ekzistis diversaj motivoj, por ke homoj lernu Esperanton. Idealismaj, pragmataj, sciencorientitaj kaj aliaj. Certe nekomplete mi vidas almenaù jenajn motivojn, kiuj sin povas kompletigi kaj efikas malsame en diversaj periodoj de la esperantistado:

a)  La sociharmoniiga motivo (idealisma, humanisma, universalisma): Universala lingvo (chi-tie: dua por chiuj) estas malnova utopio kaj idealo de plej bonaj kapoj de la homaro. Tia lingvo, char nenies gepatra, havas harmoniigan efikon al la interetnaj rilatoj. Tiu "pracela" motivo de Zamenhof ankaù hodiaù estas unu el la chefaj motivoj, kiu movas homojn lerni la lingvon (kaj eble resti en la ne nur brila movado...).

b)  La pragmata motivo: La lingvo ekzistas, sekve oni povas uzi ghin. Eble oni havis malfacilojn, ellerni fremdlingvon kaj nun ghojas pri tiu relative facile lernebla kaj aplikebla lingvo. Eble ne tro interesas la idealoj de Zamenhof, la tutmonda akcepto de Eo kiel dua aù x-a lingvo de la Unuighintaj Nacioj en la jaro 2134... Eble oni nur volas efike kolekti poshtmarkojn, ami transnacie, vojaghi malmultekoste ktp., char oni estas juna kaj elprovighema. Aù eble oni estas pensiulo, ne plu havas profesion kaj serchas iun praktikan lingvan komunikilon, char antaùe ne povis aù ne emis lerni fremdan lingvon. Kaj ion buntan, distran oni ja volas fari, kvazaù mensan gimnastikon.

c)  La scienca/heùristika motivo: Ke lingvo — almenaù en sia bazo — estas kreata de homo, funkcias, evoluas kaj aplikatas estas ege interesa fenomeno. Eble oni volas konatighi kun tiu afero, elprovi, eble studi, analizi ghin. Ne nepre interesas a) kaj b) (oni jam regas kelkajn lingvojn kaj dubas pri la perspektivo, la angla jam "venkis" ktp...). Tamen: Se oni estas lingvisto, eble valorus kompari tiun fenomenon kun gheneralaj lingvistikaj teorioj. Eventuale tiu lingvo jhetas interesan lumon al aliaj fenomenoj: ekz. al lingvo-planado, terminologio, aùtomata tradukado, pli facila (?) alproprigo de aliaj lingvoj helpe de planlingvo ( = heùristika efiko).

d)  La socirilata motivo: Eble oni ja akceptas a) kaj b), ech iom konsideras c) sed ne nepre emas tre aktivi por chio chi. Oni eble ankaù ne tro lernas la lingvon, sed ege bonfartas en tiu iom elitisma kaj solidareca societo, kie nur la esprimo de intereso pri la lingvo mem jam donas al la individuo certan socian akcepton kaj varmon, ech foje avantaghon... Oni do ghuas la societon kaj la komunumon kun ties agado kaj apartaj ecoj. Konsiderante, ke la ekstera mondo ne nepre estas tiom normala kaj serioza, kiel ofte asertate, tiu motivo estas bone komprenebla: Ghi validas por chiu minoritata movado.

e)  La sociprestigha motivo: Eble oni iom aktivas laù a) — d), ne tre sukcesas en la kutima socio, kvankam estas relative ambicia. Pro tio oni ghojas havi facilan aliron al postenoj kaj pozicioj en tiu lingvo-komunumo, kie oni sin sentas akceptita kaj tuj havas proponon transpreni iun postenon. Oni sin sentas bezonata.. Oni ech povas akiri kelkajn pompajn titolojn, ekz. akademiano, prezidanto, sekretario (novajn titolojn al bezonuloj ofertas la "Civito"), povas krei beletron, sidi en internaciaj komitatoj, foje babili kun eminentuloj, doni intervjuon al gazeto ktp. Chio chi eble estus neatingebla por "oni" en la "kutima" (neesperantista) nacilingva vivo kaj chirkaùo. Kaj aldone: Eble, jen jen, en la nacilingva viv-chirkaùo eblas fanfaroni pri misteraj postenoj internaciaj, kontaktoj kaj travivajhoj.

f)  La ludisma motivo: Malnova emo de la homo estas ludi, ankaù ludi per lingvajhoj. Tio por multaj estas suficha motivo, por lerni Esperanton, skribi poemon post la tria leciono, proponi reformojn kaj, antaù la finstudo de la lernolibro, neologismojn...

Mi volas klare esprimi, ke sen valortaksi la unuopajn motivojn, mi simple akceptas ilin.

6.   Parolante pri la "interna ideo", "esperantismo" kaj la "praceloj", eblas observi, ke tiuj esprimoj en certaj kuntekstoj havas negativan kunsignifon. Tio riskas forvishi la vere gravegan kernon de la humanisma zamenhofa strebo.

6.1. Chu la lingvo interfratigas ? Oni konsciu, ke che Zamenhof la interna ideo esprimighas chefe en la koncepto de la homfratiga rolo de interetna komunikado per neùtrala lingvo. Li havis troigitajn esperojn lige al tiu interfratiga rolo. Lapenna daùrigis tiun direkton de la interna ideo, klopodis modernigi ghin. Li diris, ke Esperanto estas la plej pura esprimo de la humanisma internaciismo. Tio shajnas al mi mistika sinteno. Ni ja scias, ke komuna lingvo ne malebligas reciprokan buchadon kaj interbatalon, ofte ech plifaciligas ghin.

Krom tio, la scio de Eo eble ech kreos al la kunparolanto negativan sintenon al alia, char pere de la lingvo li/shi ekscias, ke li/shi havas tute kontrastajn kaj eble neakcepteblajn vidpunktojn.... Do, chiu lingvo, ankaù Eo, ne nur solidarigas, sed ankaù malsolidarigas.

Esperantistoj ne aùtomate estas demokratoj, kontraùrasistoj, humanistoj. Pruvoj pri tio estas multaj, inter ili la fakto, ke fondighis ech fashista Eo-organizajho en Germanio (en 1931: Nova Germana Esperanto-Movado), en kiu oni lernis kaj aplikis Esperanton, silentis pri la judeco de Zamenhof, propagandis Hitler ktp. Kaj bedaùrinde ankaù nuntempe ekzistas homoj inter esperantistoj, kiuj neas Auschwitz (pron.: aùshvic)...

Tamen, chio-chi feliche ne estas tipa, sed periferia fenomeno. Sed tio ja montras, ke la Eo-komunumo estas certagrade mikromodelo de la ghenerala socio, nin chirkaùanta, kvankam kun specifaj trajtoj.

6.2. Fakte la nuntempa konkludo el la mesagho de Zamenhof (liaj praceloj) estas ege aktuala: Eblas helpi la protekton de la lingvoj per neùtrala komunikilo. Mortas lingvoj. Konservo de kiom eble plej multaj lingvoj pli kaj pli ofte estas postulata, ne parolante pri la propra gepatra. Kontraùstaro al la kulturdetrua, identecdetrua, lingvo-mortiga hegemonia rolo de unuopaj lingvoj kreskas. Tio aparte koncernas la rolon de la angla (cetere, siatempe ankaù de la rusa, kun efikoj ghis hodiaù). Se ni ne agas kontraù tio, ni baldaù havos plene makdonaldigitan mondon, kaj anstataù sango en niaj vejnoj fluos Coca Cola aù io simila. Vide al la plimultighantaj interetnaj konfliktoj, kiuj plej ofte havas sian lingvo-politikan aspekton, la humanismaj celoj de Zamenhof sajnas al mi pli realaj, ol mi mem antaù jardeko kredis.

7.   La rolo de la esperanta kulturo: Ghi tute nature evoluas, char ekzistas lingvo-komunumo. Ju pli multjara, ju pli diferenca kaj bunta estas tiu komunumo, des pli richa estas la kulturo de la komunumo. Tiu kulturo venas laù natura vojo kaj influas laù natura vojo la lingvo-komunumon. Estas normale, ke en chi tiu kulturo reflektighas ankaù la komunumo kun siaj historio, strukturoj, institucioj, aktivecoj, mitoj, simboloj, guruoj, konfliktoj, skandaloj, klachoj ktp.

Sed ghi ankaù nutrighas el la monda kaj naciaj kulturoj. Se ghi estus tre potenca (kio ghi ne estas), ghi povus influi la mondan kaj la naciajn kulturojn.

La esperanta kulturo gravas por la kulturo de la komunumo, por la lingva evoluo. Ghi ankaù povas helpi krei certan identecon, sed ne aùtomate. La kultura valoro de Eo por multaj apenaù sufichas kiel motivo, lerni la lingvon. Mi ne konas homojn, kiuj eklernis la lingvon pro la belaj originalaj poemoj, noveloj kaj romanoj. Almenaù por mi tia motivo ne sufichus. Mi ofte suferas pro la "valoro" de nia verda kulturo: foje fughis malaltkvalitajn tute diletantajn teatrajn prezentajhojn, apenaù eltenas malbonajn deklamojn de mizeraj poemoj ktp. ... Des pli mi dubas, ke tiu nia esperanta kulturo estas supera al aliaj.

8.   Kaj fine. Chu ni diras al la mondo ion kulture originalan kaj internacie valoran? La respondo i.a. dependas de tio, kion ni komprenu sub la multsignifa nocio "kulturo".

Se kulturo i.a. estas chio ekster la netushita naturo, kio estas rezulto de la konscia agado de la homo por la evoluo de si mem kaj sia socio, ni ja povas diri ion originalan kaj internacie valoran:

Niaj geavoj kaj ni mem per nia agado kaj eltenemo lingvigis projekton, malgraù ghenerala dubo, ke tio povas funkcii. Ni kreis funkciantan modelon, kies eluzo estas je la dispono de la homaro. Se oni volas, oni povas demonstri laù naturscience precizaj metodoj, ke la malnova revo pri relative (!) ideala universala lingvo, iniciatita de homo kaj utila al la homo, ne restis senbaza utopio sed farighis fakto. En tiu senco la sercho de "perfekta" lingvo (Umberto Eco) donis certagrade akcepteblan rezulton, almenaù proponeblan al la mondo, chu kun aù sen supersignoj, chu kun pli aù malpli da neologismoj, chu kun pli aù malpli da [mal]bonaj poemoj , chu kun aù sen manifestoj...




Al la seminaria pagho