Teksto de prelego kasede prezentita de Claude Piron okaze de kunveno en Cully, Svislando, en septembro 1994


Kien esperanto?

La temo estas vasta. Sed mia kontribuo limighos je la Rauma Manifesto. Kial? Char, kiel vi vidos el mia konkludo, ghi situas en centra loko en la historio de esperantismo. Cetere, la esprimo "Kien esperanto?" estas dubsenca: chu ghi signifas "kien ghi iras?" au "kien ghi iru?". Feliche, lau mia konceptado, ne estas problemo, char ghi iras, kien ghi iru, nome: al la fina venko. Pri tiu fina venko mi poste reparolos. Vershajne multaj el vi estas skeptikaj, kaj kelkaj eble jam ridetas ironie. Ne gravas. Mi chiam konservis ian infanan naivecon, kiu alportis al mi tiom da ghojo en la vivo, ke ne havus sencon rezigni ghin favore al pseudo-realisma pesimismo, kiu ne disradias felichon chirkau si. Sed pri tio pli poste. Nun mi klarigos al vi, kiel mi reagas al la Manifesto de Raumo.

Tendenco apartigi

Unu el ghiaj trajtoj estas la volo de apartigo, kiu esprimighas en ghi. Ghi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas ili, kaj estas ni. Subkomprenite: ili estas malpravaj, ni estas pravaj; ili estas fushuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, ni diskrevigis la mitojn kaj objektive vidas; ili elektis neghustan vojon, la ghustan vojon elektis ni.

Tiu disdivido shajnas al mi neghusta. Ghi metas rigidajn limojn en realo diversa, movighanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti.

La analizo de la praceloj, en punktoj 1 kaj 2 de la Manifesto, ne respondas al mia sperto. Eble, simple, la frakcio de la esperantistaro, kun kiu mi rilatas, estas sufiche ne-tipa pri la ghenerala esperantistaro. Sed chu la autoroj de la Manifesto bazis sin sur specimeno pli reprezenta? Nenio ebligas tion kredi. Fakte, mi suspektas la psikan mehhanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis komunumon en du partojn, ili kaj ni, tiuj "ili" alprenas simplisme skizitajn fi-karakterizojn, kiuj apartenas pli al la imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam renkontis esperantiston, kiu favoris "faligon de la angla", kiel diras la Manifesto, au kiu kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80-aj, ech en la 90-aj jaroj. Tia priskribo estas karikaturo koncerne la parton de la esperantistaro, pri kiu mi havas sperton.

Pri la punkto 3, mi sentas hodiau la saman rezervon, kiel mi sentis unualege. Mi ne konceptas mian esperantistecon "kvazau la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato". Mi konservus tiun identecon, ech se la plimulto el la homoj praktikus esperanton. Estas fakto, ke, estante esperantisto, mi nun apartenas al malplimulto, sed tio tute ne estas esenca. Ankau chi tie mi perceptas che la autoroj emon dividi, apartigi; chifoje ne plu divido inter esperantistoj, sed divido en la homaro: plimulto ne interesighanta pri esperanto unuflanke, kiu estas "ili", kaj, aliflanke, minoritato kun aliaj celoj kaj interesoj, kiu estas "ni". Danghero de tia divido estas, ke oni riskas senti sin apartigitaj pro supereco, kaj tion mi malfidas.

Fakte, estas interese, ke la apartigemo, kiu lau mi karakterizas la Manifeston, trovighas sur tri niveloj: en la homaro, kiel mi jhus diris, en la esperantistaro, kiel mi montris komence, kaj en la individua esperantisto mem, kio aperas en la unua punkto, titolita Krizo de identeco.

Tie la autoroj notas che esperantistoj dividon inter superegoo predikema kaj mitama, kaj egoo, pro kiu, lau ili, ni simple ghuas esperanton inter ni. Simila priskribo tute ne esprimas la realon, kia mi perceptas ghin. La superegoo ja estas la parto de ni, kiu agas kiel autoritato. Mi forte dubas, ke esperantistoj, kiuj propagandemas, faras tion pro sento pri morala devo. Mi opinias, ke tiu konduto radikas en la egoo, same kiel la plezuro retrovighi inter ni kaj ghui la lingvon. Ghuste char ni trovas esperanton io mirinda, mirakla, richiga por la animo kaj la koro, io, kio por multaj el ni shanghis la vivon en ege pozitiva senco, ghuste pro tio shprucas en ni intensa deziro diskonigi ghin, kiel trezoron. La plimulto el la esperantistoj, miaopinie, emas disvastigi ghin, agnoskigi ghin, oficialigi ghin simple kiel enamighinto inklinas rakonti al chiuj pri sia amo, pri la mirinda persono, kiun li renkontis kaj amas. Tio absolute ne radikas en superegoo, kiu autoritate diktas devojn kaj kiu, se oni ne sekvas ghiajn ordonojn, kreas kulposentojn. Male, estas tipa konduto de homo kun sento, kiu bezonas disradii, char pretersilenti la mirindecon de la renkontita trezoro estus simple neeble. Chi tiu priskribo validas por la granda plimulto el la propagandemuloj, kiujn mi renkontis au kun kiuj mi kunlaboras. Sekve, tute ne estas konflikto inter superegoo kaj egoo, sed ghenerale personeco kun fortaj sentoj, kiuj ne povas ne manifestighi ekstere, ne povas ne strebi al entuziasmigo de kiel eble plej multaj aliaj homoj.

Ke tio igas nin transpasi la limojn de objektiveco che intervjuo, ekzemple, tio radikas simple en la forto de la amo. Homo, kiu amegas, emas laudegi la amatan personon, kaj troigi ties belecon. Se tiakaze rolus superegoo, ghi tute ne instigus al troa laudego, ghi devigus la koncernaton objektivi, kaj la troiginto poste sentus sin premata de kulposento pro sia trompo, kio simple ne okazas che niaj propagandemuloj.

La divido inter superegoo kaj egoo do shajnas al mi neghusta, plia konkretigo de ia, vershajne nekonscia, bezono partigi kaj apartigi. Cetere, eblas bedauri la uzon de fakterminoj en ghenerala teksto: oni povus diri la samon pli simple kaj klare.

Ignoro de sufero

Tiu inklino apartigi, dividi, fortranchi parton de tutajho kondukas al miskompreno pri la identeco de la tipa esperantisto, almenau se mi jughas lau tiuj, kiujn mi konas. Kaj tio venigas min al la alia sento, kiun mi havis legante la Manifeston. Sento pri bedauro, sento pri manko.

La Manifesto ja komplete ignoras, ke en la mondo ekzistas lingva komunikproblemo, ke tiu problemo kauzas multegajn suferojn, kaj ke esperanto aperis kiel metodo kuraci la koncernan suferkauzon. Ne nur aperis kiel kuracilo, sed montrighis efika kuracilo tie, kie ghi estas aplikata.

Tiu mia vidmaniero intensighis, de kiam mi ek de pasinta jaro laboras kun rifughintoj. Kiom da turmentoj, komplikajhoj, suferoj portas kun si la manko de lingva komunikilo! Kiam vi staras, kiel okazis al mi, antau virino, kiu travivas histerian krizon, kaj kiu parolas nur albane, kaj via povo helpi estas praktike nuligita pro la manko de komunikilo, vi ne plu povas rigardi vian esperantistecon kiel la simplan plezuron esperantumi inter ni. Tiu persono klare bezonis psikologian helpon, kaj klare shi povus ricevi ghin, se ekzistus komuna lingvo kun la psikoterapiisto. Sed neniu komuna lingvo haveblis. En la saman centron iom poste alvenis rifughinto el Kosovo, kiu antaue lernis esperanton. Krom esperanto, li sciis nur la albanan. Nu, kvankam li ne dedichis multe da tempo al tiu lernado, la situacio estis tute alia. Tiun junulon mi povis auskulti kaj helpi. Inter la aliaj rifughintoj de la centro, pluraj havas ian scipoveton de la angla, la germana, la rusa, kiujn ili lernis dum jaroj kaj jaroj. Sed kvankam ankau mi dedichis multe da tempo al tiuj lingvoj, la komunikado kun ili estas ege malrapida, sennuanca, senviva, laciga, unuvorte frustra. Ne sufiche efika por fari taugan laboron.

Similaj travivajhoj estas por mi plia pruvo, ke la komunikproblemo estas grava homa problemo, ke esperanto estas solvo multoble pli efika ol la aliaj, kaj do ke ne fari chion eblan por konsciigi la socion pri la problemo kaj ghia solvo estas farmaniero asimilebla al rifuzo helpi endangherigitan personon. Kiam ekzistas malsano, kaj efika kuracilo estas konata, tiuj, kiuj ne provas diskonigi la efikecon de la kuracilo, ne faras tion, kion estus normale fari. Ne pro ia superegoa moralo. Sed simple pro la normala sento pri solidareco, kiu vivas en la egoo, se tiu estas matura.

Mi do bedauras, ke la Rauma Manifesto tute preteratentas la sensuferigan funkcion de esperanto, kaj ke pluraj el ghiaj advokatoj kredigas, ke la problemo ekzistas nur en la imago de la esperantistoj, ke la mondo ne bezonas esperanton, ke la homaro funkcias tute bone sen ghi.

Tion mi ne povas akcepti. Situacioj de lingva kripleco (au handikapo, se vi ne uzas chi-lastan vorton PIVe) estas multegaj, kaj esperanto ebligas ilin eviti. Problemo, kiun la plimulto ne konscias, povas esti sufiche grava por indi agadon kun la celo ghin forigi. Loghantaro submetita al atomradiado, kiel okazis en la najbareco de Chernobil', nenion sentas, kaj do nenion konscius, se oni ne informus ghin. Chu tio pravigas, ke oni faru nenion? Ke la granda plimulto el la homaro ne konscias, ke ekzistas efika maniero venki la mutigojn, balbutigojn, malsuperigojn kaj nejustecojn kauzatajn de la nuna sistemo lingve komuniki, tio ne pravigas, ke oni lasu ghin en ghia nescio. La sola rezervo estas, ke oni respektu la liberecon, t.e., ke oni ne trudu la solvon al la koncernatoj. Sed inter trudi solvon, kaj konsciigi pri ghia ekzisto, estas grandega diferenco.

Tri komuniksistemoj

Kiel mi klarigis en majo en la junulara forumo en Novosibirsk, kien mi estis invitita de la rusa TEJO-sekcio por pritrakti la problemojn de interpopola komunikado, en la nuna socio tri sistemoj estas aplikataj por superi la malfacilajhojn ligitajn al la lingva diverseco: la burokrata, la sovaghkapitalisma kaj la demokratia. La burokrata estas tiu de UN, de la Europa Unio kaj de similaj organizajhoj: oni elspezas nekredeble altajn kvantojn da mono, tempo, kaj energio, elektra kaj nerva, por malaltnivela rezulto. La sovaghkapitalisma estas tiu, kiu obeas la leghon de la ghangalo: la plej forta trudas sian lingvon, kiel okazis en la pasinta jarcento pri la franca, kiel okazas nuntempe pri la angla. La demokratia sistemo estas tiu, kiu ne donas apartan potencon al unu kulturo au popolo, kaj kiu samtempe evitas la himalajajn malshparojn kaj neefikecon de la burokrata sistemo. Esperanto estas pri ghi bonega ekzemplo.

Por mi indas informighi pri la faktoj kaj ilin diskonigi. Rilate al la burokrata sistemo, ekzemple, al mi ne estas indiferente, ke Europa Unio tradukas chiutage inter tri kaj kvar milionoj da vortoj, je tia kosto, ke chiu vorto kostas tiom, kiom necesas por savi la vivon de tri infanoj mortontaj pro diarea malsano. Kien iras la mono de la socio, de la impostpagantoj, tio ne estas malgrava. Kompreneble, lingva komunikado estas nur unu aspekto de multe pli vasta problemo, sed ghi estas aspekto, pri kiu eblas krei konsciigon. Se oni komparas la malaltajn kostojn de homa solidareco, kiu ne povas konkretighi manke de mono, kaj la altegajn kostojn de la burokrata maniero lingve komuniki, oni tuj vidas, kiom indus restrukturi la nunan mondan komunik-ordon.

Simile, por mi ne estas indiferente, rilate al la sovaghkapitalisma sistemo, ke pro ghi milionoj da infanoj tutmonde suferas penante akiri lingvon, kiun ili neniam regos, kaj kies praktika utileco, en multaj situacioj, estas simple iluzia. Kaj ne estas indiferente, ke Usono, pere de siaj filmoj, magazinoj, romanoj, havas influon, kiu shanghas la pens- kaj sentmanieron de tutaj popoloj, nur pro tio, ke la angla lingvo, pro sia potenca situo, peras ghiajn t.n. kulturajn varojn chien en la mondon. Tiuj varoj staras en la dua rango en la listo de eksportoj el Usono. Ili havas hipnotan efikon en la monda socio ghis grado kulture danghera. Kiel substrekis antau nelonge artikolo en Time (Frederick Painton, "America: the price is right", Time, 22-a de augusto 1994, p. 36), "En la tuta mondo ekzistas por chio usona nenegebla fascino, nutrata de holiwood-aj filmoj kaj de la usonaj televidaj serioj kaj felietonoj". Ke unu kulturo influas la aliajn, tio tute ne ghenus, se la fenomeno estus ghenerala: okazus interfekundigo de la kulturoj, kiel, ghis iu grado, okazas en la esperantomondo. Sed bedaurinde la kultura influo pasanta tra la angla estas unudirekta, tute ne okazas reciprokeco, kiel antau ne tre longe rimarkigis alia usona jhurnalisto: usonanoj ne spektas eksterlandajn filmojn, ne legas eksterlandajn romanojn, ne auskultas eksterlandajn kantojn, ech ne plu cherpas vortojn el aliaj lingvoj (Nicholas D. Kristof, "Benefits of Borrowing Le Bon Mot", International Herald Tribune, 25-a de julio 1994).

Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj inter multaj aliaj, kiujn mi povus citi. Pri la perversaj efikoj de la nuna monda komuniksistemo mi prelegos en Parizo en pentekosto venontjara, okaze de la Europa Esperantista Kongreso. Mi montros ilin detale. Chi tie, mi volas nur akcenti, ke, ignorante ilin, la Manifesto de Raumo, lau mia vidpunkto, preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e., la rolon, kiun ghi povas ludi en la mondo por elimini multajn suferojn au kulture dangherajn situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la burokrata kaj la sovaghkapitalisma, konstante pligravigas.

Mi kredas, ke la esperantistoj havas respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi suferon: li havas la respondecon diskonigi ghin, ech se liaj fortoj estas minimumaj, ech se la socio, pro sia natura inerteco, pro la forto de la egoismaj interesoj, au pro timoj vivantaj, nekonsciate, funde de la psiko, kontrauas lin per intensa rezisto. Estas bedaurinde, lau mia opinio, ke la Manifesto de Raumo tute ignoras tiun aspekton de la esperantisteco.

La fina venko

La anoj de la Manifesto, en diversaj tekstoj, emas rigardi de alte, malestime, la esprimon "fina venko", kiun niaj antauuloj tiel ofte kaj fervore uzis. Lau mi, ghi tamen pravighas. Kiam mi laboris en Tutmonda San-Organizo, oni tie parolis pri la fina venko super variolo. La koncerna institucio intense laboris por atingi tiun finan venkon, kaj, kvankam la ghenerala publiko apenau tion scias, ghi sukcesis. Dank'al tio, ke variolo estis eliminita el la mondo, multegaj suferoj estas shparitaj al multegaj homoj.

Tio ne estas unika ekzemplo. Inter miaj konatoj trovighas la respondeculo de la sama organizajho por la strategio kontrau poliomjelito. Ankau li antau nelonge diris al mi, ke la fina venko super tiu malsano, mondskale, aperas nun relative proksima. Eble min misformis mia dekjara laborado en medio dedichita al publika sano, sed por mi la lukto kontrau la suferoj, frustroj, maljustecoj, turmentoj kaj aliaj manifestighoj de la burokrata kaj sovaghkapitalisma sistemoj de lingva komunikado apartenas al simila kampo. Ke temas pri psika, socia kaj interrilata bonfarto, kaj ne pri korpa, tio shanghas nenion: chiuj aspektoj de homo estas ligitaj inter si.

Nu, kiel mi montris en mia libro Le défi des langues, la nuna lingva komuniksistemo en la mondo prezentas chiujn trajtojn, kiuj ebligas diagnozi ghin kiel neurozon. Mi do ne vidas, kial ni devus malestimi tiujn, kiuj luktas por disvastigi la scion pri esperanto kaj la monda lingvoproblemo, kaj kiuj rigardas la atingon de tiu celo kiel "finan venkon". Iom pli da toleremo ne malutilus.

Nun mi povas pliklarigi mian respondon al la demando: Kien esperanto? Mi diris komence, ke ghi iras, kien ghi iru, nome, al la fina venko. Tiu fina venko, por mi, konsistas el tio, ke la socio ghenerale malkovros, kiom da suferoj portas kun si la nuna monda komunik-ordo (au pli ghuste: komunikmalordo), kiom kulture danghera ghi estas, kiom ghi kondukas al etike neakceptebla elekto de prioritatoj en la uzo de la socia mono, ktp ktp. Konsciighinte pri chio chi, kaj pri la fakto, ke esperanto kuracas tiujn malbonojn, la socio akceptos la internacian lingvon kiel la normalan rimedon komuniki inter malsamlingvanoj. Pri la fakto, ke la fina venko iam estos realajho, alivorte, ke la mondo iutage akceptos novan, pli justan kaj oportunan komunik-ordon bazitan sur la uzo de esperanto (eble de alia lingvo kun similaj trajtoj), mi ne havas dubojn. Kion ni absolute ne povas scii, tio estas, kiam la afero okazos. Eble tio postulos kvar jarcentojn, eble nur du, eble jam post dudek au tridek jaroj ni estos tre proksimaj al ghi. La ritmo de konsciigho estas neantauvidebla, kaj shancaj eventoj chiam povas roli.

Lau mia opinio, esperantistoj, malamikoj de esperanto kaj indiferentuloj povos akceli au malakceli la procezon, sed ili ne povos influi sur ghian laugradan plenumighon; tiu dependas de socihistoriaj faktoroj, kiuj superas la individuojn. Kompreneble, multo el tio, kion ni faras pri kaj por esperanto, dependas de nia volo, sed multego okazas sen partopreno de nia povo libere elekti.

Tion mi tre bone sentas pri mi mem. Mi ne povus ne okupighi pri esperanto, mi ne povus ne lukti kontrau la monda komunika fushordo. Ne mi kaptis kaj uzas esperanton, sed esperanto kaptis kaj uzas min. Multaj homoj similas al mi tiurilate. Jen eltirajho el letero, kiun mi jhus ricevis el lando en Meza Oriento:

"Mi opinias, ke mi suferas de psika perturbo, kiu estas mala al tiu, kiun vi diagnozis che la vasta publiko: la psika rezisto kontrau esperanto. Mi kredas, ke mi suferas de esperantozo, nome troa amo kaj korligiteco al nia lingvo, malsano, kiu manifestighas per konstanta okupigho kaj obsedigho pri chiu temo rilata al esperanto (...) Fakte, mi ghuas mian malsanon kaj ne vere suferas pro ghi".
Tiu homo petas de mi psikoterapian helpon, kaj estas tute klare el lia kompleta letero, ke li serioze taksas sin mensmalsana. Shajnas, ke li sentis sin nenormala pro la mokoj de la medio, vizitis psikiatron, kiu diagnozis lian intereson pri esperanto kiel obsedan / agtrudan ("obsedan / kompulsan") malsanon. Sed tiu ideo venas nur de la konstato, ke lia emo esperantumi estas pli forta ol li, ol lia volo. Miaopinie, estas nenio malsana en tio. Estus malsano nur, se la afero kauzus pli da sufero ol da felicho, se ghi havus negativajn konsekvencojn sur la familion kaj chirkauantojn, au se ghi malhelpus lin funkcii normale en la praktika vivo. Sed se el tia obsedo rezultas nur socia bono kaj felicho individua, mi ne vidas, kial oni devus taksi ghin malsano. Multaj sciencistoj, multaj homoj pasiaj pri sporto, hobio, muziko au idealisma celo, kiu entute plirichigas la vivon de la homaro, havas similajn emojn, pli fortajn ol la propra volo. Char esperanto estigas tiajn nemastreblajn impulsojn agi favore al ghi en homoj plej diverskulturaj (mi konas plurajn chinojn, japanojn, sudamerikanojn kaj afrikanojn, kiuj prezentas tiun saman esperantozon), ni povas esti certaj, ke ilia influo iom post iom sentighos, kun la rezulto, ke la homaro ekkonscios pri sia malsana situacio rilate interpopolan komunikadon, kaj pri la valoro de la kuracilo "esperanto".

Ke la socio ghenerale estas malsana, oni povas vidi lau kriterioj similaj al tiuj, kiujn mi uzis pri la chi-supre citita korespondanto: la sistemo kreas pli da sufero ol da felicho, da frustroj ol da kontentigo, da misfunkciado ol da efikeco, da maljusteco ol da justeco, ktp. Vershajne, la esperantozo, kiun mia korespondanto imagas havi, estas respondo de la socio, de la historio, de homara kolektiva intuicio al la defio, kiun tiu misfunkciado prezentas al ghi. Tial ghi estas pli forta ol la individua volo che la homoj, kiujn ghi kaptas. Ni estas parto de saniga procezo socia, egale chu ni tion konscias au ne.

Kompreneble, tio estas nur mia opinio. Multaj trovos ghin fantazia, eble tro mistika, tiagrade, fakte, ke ili rigardos min frenezulo. Ne forgesu tamen, ke la kriterioj pri frenezeco estas tre relativaj lau la socio, lau la homgrupo, lau la psikologia au psikiatria skolo. Uzu la viajn. Mi sentas min felicha kaj kreema en mia esperantisma agado, ghi malutilas al neniu, ghi ne ghenas mian ceteran vivon, mi uzas nek dormigilojn nek aliajn psikmedikamentojn, do mi havas sufichajn motivojn por konsideri min mense bonfarta (kio, cetere, estis oficiale agnoskita, kiam mi estis rajtigita praktiki psikoterapion).

Sed estas milionoj da diversaj manieroj mense bonfarti. Unu el ili estas fideli al sia esperantisteco, tamen ne akceptante mian mistikan vidpunkton. Alia estas entute forjheti esperanton, kiel ion seninteresan. Mi do tute ne celas konvinki iun ajn, nur respondi al la peto de Nicole Margot, ke mi esprimu mian opinion pri la temo.

La Manifesto: chu dua stadio en dialektika procezo?

El chio, kion mi diris ghis nun, vi eble ricevis la impreson, ke mia sinteno al la Manifesto de Raumo estas negativa. Antau ol fini, gravas, ke mi korektu tiun impreson. Pri multo en la spirito de la Rauma Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, au, eble pli ghuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la autoroj, rilatas nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi samopinias. La celoj difinitaj akordas kun la miaj, la sola diferenco estas, ke miaj celoj inkluzivas ion alian, kiel mi jhus klarigis, nome konsciigi la socion pri la kuraca efiko de nia miskonata lingvo. Ankau pri la utileco de la kongresoj mi plene konsentas, same kiel pri la ideo, ke ni havas ion por diri, kaj ke tion ni devas montri al la mondo. Mi supozas, ke la Manifesto kontribuis iom pli sobrigi la esperantistaron, au parton de ghi, kaj tio estis necesa. Ofte estas utile, ke enamighinto resobrighu.

Mi emus loki la Manifeston de Raumo en dialektikan procezon, lau la konceptado de Hegel. Tio klarigus la tendencon al apartigo, kiun mi vidas en ghi. Lau tiu hipotezo, la starpunkto de la pracelanoj pritraktitaj en punktoj 1 kaj 2 estas la tezo. La Manifesto de Raumo pozicias sin klare kontrau ili. Ghi do prezentas la antitezon. Eble la hodiaua kunveno preparas la alvenon de la sintezo. Chi tiu aperos, kiam ni konservos la bonajn punktojn de la Manifesto, au de ghia spirito, sed sukcesos mildigi ghian netoleremon, la malestimon, kiun ghi nutras rilate al la praceloj, kaj kompletigi ghin per pli granda atento al la socia potencialo de esperanto, al ghia kuraca valoro en mondo, kie lingvaj kripluloj estas pli kaj pli multaj, en homaro, kiu nepre bezonas Novan Mondan Komunik-Ordon.

Mi esperas, ke mi ne tro tedis vin per chi tiu longa babilado, kaj bedauras, ke mi ne estas inter vi por diskuti tiujn kaj aliajn samrilatajn punktojn. Nu, tiel estas. Mi salutas vin chiujn plej amike kaj deziras, ke via diskutado estu mense kaj kore richiga, estu fruktodona chiurilate. Mi dankas vin pri la atento.

Claude Piron

101560.504@CompuServe.COM