Oftaj demandoj pri denaskaj Esperant-lingvanoj

  1. Kiu estas denaska Esperant-lingvano?
    • Denaska Esperant-lingvano estas persono, kiu akiris Esperanton en sia ĉiutaga vivmedio kiel sian unuan lingvon aŭ kiel unu el siaj unuaj lingvoj, komencante de la naskiĝo aŭ tre frua infaneco.

  2. Kiom da denaskaj parolantoj Esperanto havas?
    • Oni taksas, ke Esperanto estas ĉiutage uzata en ĉ. mil familioj. Ne en ĉiuj familioj estas infanoj, kaj ne ĉiuj infanoj estas denaskuloj, sed aliflanke multaj plenkreskaj denaskuloj ne plu vivas en hejmo Esperant-lingva (kvankam ja ekzistas denaskuloj duageneraciaj kaj triageneraciaj). Tial ankaŭ la nombro de la denaskaj Esperant-lingvanoj povas esti ĉ. mil, sed tio estas takso tre proksimuma kaj eble tro malgranda.

  3. Ĉu ili parolas Esperanton pli bone ol aliaj Esperant-lingvanoj?
    • Ili parolas pli flue kaj senpene ol plej multaj aliaj Esperant-lingvanoj, sed ekzemple la grandeco de ilia vortprovizo dependas de tio, kian lingvon ili aŭdis hejme, kaj de tio, ĉu ili kiel plenkreskuloj konservas aktivan kontakton kun la lingvo. Oni ne povas facile distingi plenkreskan denaskulon disde iu ajn alia sperta uzanto de Esperanto.

  4. Kial iuj parolantoj de Esperanto volas, ke iliaj infanoj iĝu denaskuloj?
    • La kialoj varias de unu familio al alia, sed plej ofte temas pri ia kombino de la motivoj ĉi-subaj:
      1. Se internacia paro jam uzas Esperanton inter si, estas nature, ke la lingvo transdoniĝas ankaŭ al la infanoj en iu aŭ alia formo. (Tamen, plej multaj denaskuloj ne estas infanoj de malsamlingvaj geedzoj.)
      2. Se la gepatroj ŝatas vojaĝi al Esperantaj aranĝoj aŭ akcepti Esperant-lingvajn gastojn, ili deziras ebligi ankaŭ al siaj infanoj partopreni tiun flankon de ilia vivo.
      3. La gepatroj deziras transdoni al la infanoj tiun internacian kaj tolereman pensmanieron, kiu estas la bazo de la Esperanta kulturo.
      4. La gepatroj povas ankaŭ konsideri dulingvecon pozitiva afero en si mem, ĉar ĝi poste faciligos la lernadon de pliaj lingvoj ekzemple en lernejo, kaj eble havas aliajn pozitivajn efikojn al la intelektaj kapabloj de la infano.

  5. Ĉu la ekzisto de la denaskaj Esperanto-parolantoj ne estas kontraŭ la ideo mem de Esperanto kiel komuna neutrala lingvo por internacia komunikado?
    • Ĉar multaj gepatroj vidas en Esperanto kapablon transdonindan al infanoj, certe estus vane provi malhelpi la ekeston de denaskaj parolantoj! Sed tiuj ne ŝanĝas la bazan ideon de Esperanto, ĉar ĉiu el ili estas ligita krom Esperanto ankaŭ al iu(j) etnolingvo(j), kiu(j) formas grandan parton de ŝia aŭ lia idento. Ankaŭ por la denaskuloj Esperanto estas fine lingvo ĉefe por internaciaj kontaktoj, kvankam ili uzas aŭ uzis ĝin hejme.

  6. Kiel oni edukas infanon dulingve?
    • Ekzistas pluraj diversaj manieroj, sed plej ofte oni uzas, en iu aŭ alia formo, unu el jenaj tri metodoj:
      1. laŭpersona metodo ("unu persono -- unu lingvo", UPUL): Ĉiu persono, kiu regule rilatas kun la infano, parolas al tiu ĉiam kaj nur per unu lingvo ekde la naskiĝo. La infano lernas distingi la lingvojn, asociante ilin kun difinitaj personoj. Rekomendinde, sed ne nepre, estas, ke ĉiu prizorganto de la infano almenaŭ pasive konu ĉiujn lingvojn uzatajn.
      2. laŭsituacia metodo ("unu situacio -- unu lingvo"): La tuta familio uzas difinitan lingvon en difinita situacio. Ekzemple: ĉiuj parolas la lingvon A, kiam la tuta familio estas kune, kaj ĉiuj parolas la lingvon B, kiam ĉeestas tiulingvaj geavoj aŭ aliaj parencoj kaj konatoj. Ĉiu familiano devas scipovi ĉiujn lingvojn ankaŭ aktive, sed kompreneble ne egale bone; alproprigante lingvon, la infanoj estas plej influataj de la gepatro, kiu parolas ĝin pli bone.
      3. laŭtempa metodo ("unu tempo -- unu lingvo"): La tuta familio uzas unu lingvon en difinita tempo kaj alian lingvon en alia tempo. La periodoj povas esti duonaj tagoj, tagoj aŭ pli longaj. Ankaŭ en ĉi tiu kazo ĉiu familiano devas aktive scipovi ĉiujn lingvojn.

  7. Ĉu oni povas eduki infanon trilingve?
    • Tio estas ebla, kaj en multaj kazoj bone sukcesis. La lingvo de la medio ja prizorgas sin mem, eĉ se la infano ne multe aŭdas ĝin hejme dum la kelkaj unuaj vivjaroj. (Tiun fakton oni kompreneble povas utiligi ankaŭ en dulingva edukado.) Tamen, la metodo uzata devas esti pli zorge antaŭplanita kaj pli konsekvence observata ol en situacio dulingva.

  8. Kiel dulingveco influas la evoluon de infano?
    • Diskutota.

  9. Kian Esperanton oni parolu al la infano?
    • La plej gravaj lingvaj ecoj de Esperant-lingva patro aŭ patrino estas:
      1. Flueco. Tio tamen ne signifas seneraran lingvaĵon kvazaŭ rekte desur paĝoj de libro -- tiel oni ankaŭ naciajn lingvojn ne parolas. Gravas, ke vi kapablu sen grandaj penoj elturniĝi en ĉiutagaj parolsituacioj kaj libere esprimi viajn pensojn kaj sentojn.
      2. Relative internacia elparolo. Influo de via nacia lingvo ĉiam enestos, sed provu eviti ĝiajn plej fortajn trajtojn.
      3. Preteco lerni ĉiam pli. Kun eta bebo vi ankoraŭ ne bezonas multajn vortojn, sed utiligu tiam vian tempon por lerni la vortojn kiujn vi uzos al trijarulo! Provu anticipi, kiajn vortojn vi baldaŭ bezonos kun via infano.
      4. Kapablo serĉi aŭ formi novajn vortojn. Se viaj vortaroj aŭ eĉ la Hejma Vortaro ne helpas, kuraĝe utiligu la vortfaran sistemon de la lingvo. Uzu nacilingvajn vortojn nur pri vere lokaj specialaĵoj, kiuj ne ŝajnas bezoni Esperantan nomon. Memoru ankaŭ, ke la signifo de multaj konkretaj vortoj en Esperanto varias, do eble taŭga vorto jam troviĝas en Plena Vortaro aŭ PIV, eĉ se la tiea difino ŝajnas ne tute trafa.

  10. Kiaj helpiloj ekzistas? (Infanlibroj, kasedoj kaj K-diskoj, videobendoj, interretaj servoj.)
    • Diskutota.

  11. Kie oni povas renkonti aliajn Esperant-lingvajn infanojn?
    • Diskutota.

  12. Kion fari, se la infano rifuzas paroli Esperanton?
    • Diskutota.

  13. Kion fari, se la infano ŝajnas miksi siajn lingvojn?
    • Diskutota.

  14. Kion fari, se parencoj, instruistoj aŭ kuracistoj rilatas negative al dulingveco aŭ Esperanto?
    • Diskutota -- sed rigardu jam nun ĉi tie!

  15. Ĉu denaska parolanto de Esperanto devas fariĝi aktivulo por Esperanto?
    • Diskutota.


Reen al la hejmpaĝo de DENASK-L