© 1981 Terttu Tyynelä (Jyväskylä, Finnlando). Dua premio en la Belartaj Konkursoj de UEA.

KUN supersignoj (unikode)       SEN supersignoj (h-sisteme)


Terttu Tyynelä

LEPORIDO KIU DEZIRIS FLUGI

Vivis iam en la hejma arbaro leporfamilio. La patro kaj la patrino estis ĝuste tiaj, kiaj estas pluraj gepatroj en la mondo. La leporidoj estis viglaj kaj scivolemaj. Ĉiu el ili deziris fariĝi simila al la gepatroj. La vivo fluis normale — sed ne tute. La plej eta leporido similis al la aliaj laŭ aspekto, sed ne laŭ la pensoj. La fratoj pensis pri bonodora herbo. Ilia sovaĝa entuziasmo atingis sian kulminon en galopado kaj en saltokonkuroj sur nokta, fortika neĝokrusto. Sed la plej eta leporido revante rigardadis supren al la ĉielo.

— Kial vi gapas? Ne estas io por vidi. Postkuru kaj kaptu min, se vi sukcesos! — ekkriis al li la fratoj.

Sed la leporido nur sin tenis piedpinte, kun hirtaj oreloj. Liaj okuloj senmove trapenetris la mallumon. Li atendis. Kiam la luno aperis kaj glitis sur la ĉielo, la leporido sekvis ĝin per la rigardo. Kaj jen li vidis: la sorĉistinoj flugadis sur siaj balailoj! Ili rondiradis tien kaj reen, kaj la balailoj lasis zigzagajn spurojn en la aero.

La leporido gapadis la flugadon silente. Nur la nazo iom tremetis, kaj el la gorĝo eliĝis ekĝemo de admiro. En la pensoj li ne plu estis en la hejma arbaro, sed sur la ĉielo, proksime de la brilantaj steloj. Li ne plu sentis la pezon de la korpo. Li kuraĝe sin ĵetis en la aventuron kaj flugis...

— Kio estas al vi? Kial vi restas ĉi tie, dum la aliaj galopas sur la neĝo? — Tio estis la panjo.

Nia leporido estis tre honesta kaj verema. Krome li preskaŭ falis el la ĉielo pro la surprizo.

— Mi dezirus flugi... — li ekparolis duone al si mem, duone al la panjo. Li ekrigardis al ŝi kaj vidis antaŭ si du rondajn okulojn kaj forte tremantajn lipharojn. Tia li ne vidis ŝin antaŭe. Li definitive falis el la revoj en la veran hejman vivon. Sed la kuraĝo ankoraŭ restis en la vejnoj. Li direktis la okulojn rekte al la panjo kaj diris firme:

— Mi dezirus flugi.... tie! Hop! — Li premis la postajn krurojn al la tero kaj forte eksaltis supren, etendante la antaŭpiedojn al la ĉielo. La sekvo estis, ke li transkapiĝis sur la malmola glitiga neĝokrusto. La panjo helpis lin ekstari kaj diris kun decidema voĉo:

— Neeble, karulo mia. Forlasu la stultajn pensojn.

— Sed ja la katoj flugas kun la sorĉistinoj sur la balailaj bastonoj! — la leporido defendis.

— Ho ve, vi ne estas kato. La katoj havas kurbajn, akrajn ungojn kaj longan voston, per kiuj ili povas teni sin sur la bastono. Vidu viajn ungojn! Ili neniel helpas vin dum la rondflugado. Via vosto estas belega, sed ĝi tute ne estas celita por flugado.

La leporido aŭskultis, kaj per ĉiu vorto de la panjo li sentis iom pli da pezo en sia korpo kaj iom malpli da brilo sur la ĉielo.

— Sed...

— Ne eĉ unu vorton plu — diris la panjo. — Vi simple ne kapablas. Tio ne estas io por vi, mia kara. Saltkuru kun la aliaj!

Ankaŭ la patro eksciis pri la afero, ĉar la zorgoplena panjo rakontis al li pri tio. Li alvokis la idon.

— Venu, filo. Mi aŭdis, ke vi ektimigis la panjon per via nenatura revo — li diris al la etulo. — Forĵetu la pensojn el la kapo! Stultulo vi estas! En la familio ne estas iu, kiu flugis. Nu... estis iu el viaj kuzoj... iom tro vigla kaj senzorga... Kuzo Lepoĉjo. Li galopis rapide malsupren laŭ deklivo kaj rulfalis. Li vere flugis, sed nur dekkelkajn metrojn, kaj demandu lin, ĉu li ŝatis tion. Li perdis tri lipharojn, kaj lia krucbuŝo doloris dum du semajnoj post tio.

Tiel predikis la patro kun ĉiam pli fervora voĉo. La leporido aŭskultis kun mallevita kapo. Fine la patro silentiĝis. Li iom ektuŝis la flankon de la ido kaj obtuze daŭrigis:

— Mi komprenas, ke vi deziras aventurojn. Ja ankaŭ mi iam estis knabo. Provu la flugadon laŭlonge de la deklivo apud la rivereto. Estas belege gliti sur la glacion!

La leporido komprenis, ke la riproĉoj finiĝis, kaj li levis la kapon.

— Jes, paĉjo! — li diris obeeme. Li aliĝis al la fratoj, kiuj glitadis malsupren laŭ la rivereta deklivo. La patro pravis: estis belege. Sed nenio sukcesis forpeli la pensojn el la kapo de la leporido. Pli facile vi forpelus la nubojn de sur la ĉielo.

— Certe mi kapablus. Se nur eblus iam provi. Flugado bone konvenas al mi. Kiu decidis, kio konvenas kaj kio ne? En dormo mi flugis eĉ sen bastono. Mi nur galopis senpeze tra la ĉielo — li pensis, sed li ne plu rakontis pri la pensoj al la aliaj. Li estis bona filo, kiu ne deziris kaŭzi zorgojn al la amantaj gepatroj.

Iun nokton tuj antaŭ la Pasko la leporido denove kaŝe rigardis, kiam la sorĉistinoj rondflugadis. La luno okulumis al la leporido alloge. Ŝajnis, ke ĝi deziris ensorĉi lin per la brilado. Sed jam de longe nia etulo estis ensorĉita. Li senfine gapadis la surĉielan ludadon.

Kiam li fine saltkuretis for, li ekvidis ĝin. Estis balailo! Iu eble forgesis ĝin kontraŭ arbotrunko proksime de la fojnejo sur la hejma herbejo.

La leporido haltis tiom subite, ke li preskaŭ falis sur la densan tufon de la balailo. En la sekva momento li jam ree staris sur la piedoj. Li rigardetis ĉiuflanken. Neniu estis proksime. Li enspiris la aeron kaj prove flaris. Nenio eksterordinara. Nova estis nur la balailo kun fortika bastono.

— Ĉu ĝi apartenas al iu sorĉistino? Ĉu mia revo nun plenumiĝos? ... Ne, ne povas esti eble... Tamen... mi provu. Sed kiel? — La eta cerbo de la leporido rapide elpuŝis pensojn, kiuj ŝanĝiĝis de kredo al nekredo. La baza espero estis forta, kaj ĝi fine venkis. Li ne dubis plu. Estis la sorĉistina ilo. Restis nur la problemo, kiamaniere li sukcesu flugi per ĝi.

La leporido havis firman volon kaj la revon. Same kapabla li ne estis en teknikaj aferoj. Sed la revo akrigis lian cerbon, kaj li komencis provi ĉiujn eblajn manierojn, por ekveturigi la balailon. Li aspektis komike, kiam li ŝovis unu aŭ alian tufobranĉeton aŭ premis diversajn tuberojn de la bastono. Senrezulte. La balailo ne moviĝis.

— Ĉu mi eraris? Eble ĝi ne estas ia sorĉ-objekto? Nur malbela aĵo de iu, kiu ne plu deziris ĝin havi, ĉar ĝi taŭgas por nenio?

La leporido malĝoje turnis sin. Li intencis salti for. Lia vosto iom tuŝis la bastonon, kvazaŭ malpeza viŝilo. Kaj tiam li sentis, ke la bastono ektremis! La subita movo timigis la leporidon, kaj li senpripense sin ĵetis al kurado, kun la oreloj premitaj al la dorso.

Post kelkaj metroj li haltis.

— Kiom stulta mi estas! La bastono moviĝis. Mi tion deziris. Do, kuraĝe antaŭen! Mi flugos!

Li revenis kun batanta koro. Li viŝis la bastonon per la vosto. Li devis iom rideti, kiam li rememoris la vortojn de la panjo, ke lia vosto ne estas celita por flugado... Ĝi ja estis! Li viŝadis pli forte — kaj apenaŭ li sukcesis kapti la balailan tufon, kiam la movoj de la bastono plifortiĝis kaj la veturilo forpuŝiĝis al la ĉielo!

Kio sekvis, estis miraklo al la leporido. Devis esti hazardo... aŭ eble iu sorĉistino per sia rigardo ie helpis... La leporido ne komprenis, kiel tio okazis. Liaj ĉefaj agoj en la aero celis teni lin sur la bastono. Jen li kaptis unu tuferon, jen iun alian, jen lia vizaĝo estis antaŭen, jen malantaŭen. Kaj la tutan tempon la balailo zigzagis. — Hura! Mi flugas! — pensis la leporido, kiam li veturis tra la aero, pelata de vento. — Hu-u-u!

Kiom multe la leporido ĝojis! Li plene sin ĵetis en la aventuron. Li svingiĝis al la luno kaj al la steloj. Li sentis sin libera kaj potenca. La altaj piceoj sube en la hejma arbaro ŝajnis etaj. Kia surprizo, ke la hejma herbejo estis tiom malgranda! Tie... ĉe la fojnejo, apud kiu li antaŭ momento komencis la veturadon... vidiĝis la tuta familio, rigardanta al la ĉielo! Eble iu el la fratoj rimarkis la ekveturon kaj vokis la aliajn? La leporido svingis la antaŭpiedon por saluti:

— Ho hoj! Ĉi tie mi estas! Mi flugas! — li kriis. Samtempe li ekkonsciis, ke la balailo perdis la altecon. Li ne sciis, kial. Ĉu la piedsvingado tion kaŭzis? Estu kiel ajn, la balailo rondiradis ĉiam pli malalte. La piceoj ŝajnis kreski, same la herbejo. Jam klare vidiĝis la fojnejo kaj apud ĝi la familio. Ho, ne nur la hejmanoj estis tie, sed pluraj aliaj leporoj. — Hura! Hura-a-a! — li kriis, nun jam tute proksime. Ankoraŭ kelkfoje li zigzagis preter la amaso. Fine la balailo surteriĝis. La leporido metis la piedojn sur la neĝokruston. Li faris la unuajn paŝojn singarde kaj iom rigide, post la forta streĉiĝo. Tuj lin ĉirkaŭis la parencaro.

— Karulo mia — ĝemetis la panjo — vi estas hejme denove.

— Ĉu vi vidis, kiel mi flugis? — La voĉo de la ido sonis hele.

— Jes, mi vidis vin, kara. — La panjo brakumis lin. Ŝi havis larmojn en la okuloj. La etulo ne komprenis, kial. Ĉio ja estis en ordo. Li direktis la rigardon al la paĉjo. — Espereble li ne koleras al mi, ĉar mi forgesis liajn konsilojn — li pensis, provante legi la respondon sur la vizaĝo de la paĉjo. Sed la paĉjo sin turnis for. Ŝajnis, ke li provis kaŝi ridon. La filo ne sciis, kion pensi pri tio.

— Kiu komprenas la plenkreskulojn? La panjo larmas kaj la paĉjo kaŝe ridas. Mi almenaŭ ĝojas! — Li alrigardis la amason kun brilantaj okuloj kaj hirte starantaj oreloj. Pli kontentan leporidon oni neniam vidis en la arbaro. Li aspektis tiom komike, ke la leporoj unu post alia ekridis kaj baldaŭ skuiĝis de ridego.

La unua, kiu silentiĝis, estis kuzo Lepoĉjo. Li puŝetis la leporidon kaj deklaris: — Hura! Jen la unua aviadisto de la hejma arbaro! Hura!

Ĉiuj aliĝis al la aklamoj. La krioj vekis ankaŭ tiujn bestojn, kiuj kutimas nokte dormi. Baldaŭ en la hejma arbaro ne troviĝis eĉ unu loĝanto, kiu ne sciis pri la aventuro de la leporido. La opinioj estis diversaj. Iuj diris, ke tio estis nenormala kaj ke nenio bona povas sekvi el tio. Aliaj deziris tamburi la heroecon de la leporido trans la arbaro. Ili parolis pri "nia fama filo" forgesante, ke ili mem nenion faris por la atingo. Kuzo Lepoĉjo kutimis rakonti al ĉiu, kiu ajn aŭskultis:

— Talentulo li estas. Mia kuzo. Aviadisto. — Kaj li iom movetis la dekstran orelon, kvazaŭ certigante la eldiron.

La propra familio de la heroo ne multe okupiĝis pri la rememoroj de la aventuro. Kion interparolis la gepatroj duope, tion ne sciis la filoj. La leporido ne multe zorgis pri tio. La ĉefa afero estis, ke la gepatroj ne estis koleraj. Eĉ male — ŝajnis, ke ili ankoraŭ pli ameme rilatis al la ido, kvazaŭ ili estus ricevintaj lin denove.

La leporido saltkuris kun la fratoj. Li neniam parolis pri la okazaĵoj de tiu nokto, sed ĉirkaŭ lia krucbuŝo ofte vidiĝis rideto, kaj liaj okuloj brilis. Neniu kuraĝis demandi, sed oni komprenis, ke tiu, kiu flugis proksime de la steloj, poste portas iom da brilo en si.

Nur la leporido mem sciis la veron.

— Flugado ne estas io por leporoj. Tamen mi flugis. Estis belege. Mi povus fari tion denove, sed mi ne faros. Mi ne bezonas montri la povon al la aliaj.

Li sentis sin libera kaj ĝojoplena.


DENASK-L