Renato Corsetti
en DENASK-L la 27-an de junio 1997

Kara Jose Mario,
vi skribis:

Krom la manko sentata de Renato, mi sentas apartan mankon pri psikologiaj malfacilajhoj kaj rekta kontraùstaro (Ekz. rikanado, malfavorado kasha aù malkasha de hejmaj kaj eksterhejmaj familianoj, intimaj amikoj, kun influo al la celataj denaskuloj) al la paralela uzo de Esperanto (aù de alia elektita lingvo) en la sino de la familio. Ghis kiugrade tiu kontraùstaro (che mi ghi okazis el pluraj fontoj) malhelpas aù ech haltigas la eksperimenton? Chu kaj kiel entute kontraùbatali ghin? Eble oni jam diskutis tion en la listo, kaj mi maltrafis ghin pro malfrua aligho?

Laù mia memoro efektive de tempo al tempo la temo levighis, aliflanke mi estas chiam preta rediri la tri aferojn, kiujn mi konas pri chi tiu problemo.

1 — Ne temas pri nur-esperantista problemo

En la unua duono de chi tiu jarcento la ghenerala opinio de fakuloj, lingvistoj, infan-kuracistoj, ktp. estis plejmulte rekte kontraùa al infana dulingveco. "Dulingva infanoj — ili diris — havas disduigitan personecon, kio kaùzas amason da problemoj en la posta vivo, ktp. Dulingva infano ne havas klaran senton de aparteno al unu komunumo kaj do li trovighos kiel senradikulo, ktp. Dulingva infano miksas la lingvojn kaj neniam bone konos unu el la du, ktp."

Ankoraù nun, kvankam ek de la kvindekaj-sesdekaj jaroj fakaj eksperimentoj montris ke ne estas iu ajn problemo pro la du lingvoj en dulingvaj infanoj, chiuj infankuracistoj tuj rekomendas chesi dulingvan alparoladon al la infano je la plej minimuma senrilata problemo.

En chiuj nacilingvaj libroj pri dulingveco nun oni aparte rekomendas al gepatroj ne aùtomate sekvi la konsilojn de infan-kuracistoj aù instruistoj.

2 — Esperanto kiel neprestigha lingvo

Tamen en la nuna mondo najbaroj kaj parencoj emas reagi malsame je malsamaj lingvoj. Se oni parolas al la propra infano en la loka lingvo kaj en dua prestigha lingvo (la angla, la franca — kaj depende de la loko — aliaj "grandaj" lingvoj), parencoj, najbaroj kaj instruistoj foje estas ech tre admiraj kaj ech kuraghigas la aferon (pro la bono de la infano, kiam li estos plenkreska). Se oni parolas al la infano en la loka lingvo kaj en dua neprestigha (aù malprestigha) lingvo (la turka en Germanujo, la araba en Italujo, la chehha en Grekujo) la samaj parencoj, najbaroj kaj instruistoj komencas sin demandi kiucele oni volas "konfuzi" la infanon kaj sharghi lian/shian etan menson per io komplika kaj senutila.

Esperanto ghenerale estas senprestigha lingvo kaj krome ghi estas perceptata de najbaroj, parencoj kaj instruistoj kiel vera frenezajho. Estus strange se ne estus negativaj reagoj.

3 — Kiel reagi

Tiuj negativaj reagoj povas esti de pluraj gradoj kaj gravecoj. Mi konas plurajn kazojn de patroj, kiuj devis chesi aù entute ne komenci pro la decida kontraùstaro de la neesperantista edzino. En tiaj kazoj estas nenio por fari.

Se la negativaj reagoj venas de najbaroj, parencoj kaj instruistoj, ili estas iom pli elteneblaj se oni mem estas tre konvinkita. Mi tamen ne scias kion konsili, krom legi kelkajn fundamentajn librojn (mi konas nur titolojn en la angla kaj en la franca, sed ili ekzistas en pluraj lingvoj) kaj formi al si mem opinion pli firman. Surbaze de la argumentoj en tiuj libroj oni povas provi forigi la antaùjughojn de la kontraùstarantoj.

Tamen, ghuste char temas pri antaùjughoj, ili ne estas facile forigeblaj per raciaj faktoj. Ili kushas iom pli profunde en la homoj, kaj ankaù raciaj faktoj ne atingas tiun nivelon de la konscio en kiu nestas la antaùjughoj.

Mi mem renkontis plurajn kazojn de kontraùstaroj, bonshance mildigitaj de la fakto ke ni loghas en vilagho en kiu ni chiukaze estas ekster la loka socio. Ni havas tiom da strangecoj ke unu plia aù malplia ne esence shanghas la bildon. Sed, por rakonti al vi malsukceson, la instruistino de Gabrielo iam parolis al la klaso pri Esperanto kaj shi diris ke tio estas projekto de lingvo, kiun oni en la realo ne povas paroli. La postan tagon mi aliris shin kaj klarigis al shi ke Gabrielo parolas Esperanton, ke ni uzas ghin normale hejme, ktp. Mi ankaù donacis al shi la libro de Umberto Eco en la itala kaj aliajn materialojn. Shi dankis, pardonpetis kaj diris ke shi estas vere mirigita pri tio ke Esperanto vere funkciis.

La postan jaron, kiam shi venis al la sama chapitro de la libro, li rediris precize la samon al la posta klaso en kiu estas la plej juna frato, Fabiano. Evidente shia opinio pri Esperanto estas formita unu fojon por chiam, kaj nenio shanghos ghin.

Plurajn fojojn homoj, kiuj aùdas min paroli telefone en Esperanto, demandas kiun lingvon mi parolas. Kiam mi klarigas ili diras: "Ne, Esperanton oni ne povas vere paroli! Ghi estas kodo ne lingvo, ktp." Kaj temas pri inteligentaj homoj, kelkaj ech lingvoinstruistoj, profesoroj, ktp.

Chiukaze niaj infanoj superis la fazon, kiam je 11–12 jaroj ili malkovris ke la ghenerala publika opinio taksas Esperanton utopiajho kaj stultajho. Nun ili estas (aù shajnas) konvinkitaj ke la cetera mondo havas tiajn opiniojn, char ghi ne vere konas la aferon, sed certe ne estas bele malkovri ke oni mem estas taksata stultulo de la mondo. Tio, cetere, ne devus esti tro malsimila de la problemo de albana infano en Italujo, kiam li malkovras ke "ne estas bele esti albano".

Chiukaze por fini la longan babiladon mi konsilas al vi akiri de la libroservo de UEA la libreton "Denaska dulingveco — konsiloj por gepatroj". Se ghi estas elcherpita ili volonte fotokopius ghin por vi (temas pri nur dudeko da A4-paghoj), en kiu vi povas trovi kelkajn indikojn kaj kelkajn librotitolojn.

Mi restas je via dispono pri chi tiu temo. Ni eble povos diskuti ech ekster la listo, char mi estas tro babilema kaj mi pensas ke Jouko iam havos la pravan rajton haltigi miajn tro longajn respondojn.

Tre amike
Renato



Klaùdjo Piron
en DENASK-L la 1-an de julio 1997

Chi tiu mesagho estos longa. Kiuj jam havas grandan kaj sukcesan sperton pri la maniero reagi al medio ema kritiki denaskismon, tiuj ne legu ghin.

Renato:

Se la negativaj reagoj venas de najbaroj, parencoj kaj instruistoj, ili estas iom pli elteneblaj se oni mem estas tre konvinkita.
Tute prave. Miaopinie, la plej bona sinteno estas diri al ili: "Uzi e-on kun niaj infanoj ne estas stranga ideo nia. Ni serioze pripensis kaj esploris la aferon. Ni (rete) diskutis kun gepatroj el tre diversaj landoj, kelkaj kun jam grandaj infanoj, kaj ili unuanime rigardas tiun dulingvecon, kun e-o, tute utila al la etuloj. Ankaù eks-etuloj tiel edukitaj konfirmas, ke tio estis io valora por ili. Homoj, kiuj lernis e-on infanaghe, ghenerale agnoskas, ke tio estis multrilate avantagho. Bonvolu do respekti nian decidon."

Fakte pli gravas pensi tiujn ideojn ol ilin efektive diri. (Ju pli forte vi pensos ilin, des pli via ena konvinkiteco transdonighos al viaj infanoj; ili do estos mem pli fortaj por rezisti al la mokoj de la aliaj). En tiaj diskutoj, oni estas pli efika, se oni ne rebatas atakeme, sed iom ruze provas trakti la kritikanton kiel samsentulon. Ekzemple parolante jene: "Mi vidas, ke vi diras tion, char vi alprenas al la koro la bonon de niaj infanoj. Via interesigho pri ilia bona disvolvigho min kortushas. Tio estas vere dankinda. Kun tia zorgo pri ilia bono, vi certe sentas, kiom grave estas por ili senti sin komprenataj kaj plene akceptitaj de la medio, do ankaù de vi."

Se la persono diras: "Mi komprenus vian decidon pri iu ajn lingvo, sed ne pri tiu e-o; per ghi vi metas vin ekster la normalan vivon", vi respondu sincere, ekzemple: "E-o alportis multon al mia vivo. Patr(in)o, kiu ricevis ion mense tre richigan nature deziras tion transdoni. Krome, e-o estas pedagogie tre utila. Estas la plej bona enkonduko al chiuj lingvoj. Kaj ankaù psikologie ghi havas tre pozitivan efikon. Ghi tre diferencas de la aliaj lingvoj, char ghi helpas funkciigi en plej harmonia kunordigo la du cerbajn duonsferojn; en ghi oni estas pli logika, pli konsekvenca (sekve, oni pli bone ekzercas la maldekstran duoncerbon) ol en la aliaj lingvoj, sed oni estas ankaù pli kreema (la maniero formi vortojn bele ekzercas la dekstran parton de la cerbo). Vi eble ne emas kredi min, char oni misinformis vin pri tiu lingvo, sed provu ekscii pli pri ghi, kaj vi konstatos, ke mi pravas."

Renato:

Tamen, ghuste char temas pri antaùjughoj, ili ne estas facile forigeblaj per raciaj faktoj.
Bedaùrinde Renato chi-rilate refoje pravas. Ne multe helpas diskuti, se vi konstatas, ke la alparolato havas fermitan menson kaj do ne emas pridubi sian sintenon. Tiam pli helpas esprimi klare, nete, forte ("forte, kuraghe kaj elegante", diris Andreo Cseh) sian firman decidon: "Vi havas vian opinion, mi respektas ghin. Sed mi decidis. Por mi estas klare, ke mia decido estas bazita sur io serioza. Mi ne shanghos ghin. Ni parolu pri io alia."

Ne estas facile al chiu trovi tuj la efikan sintenon, sed per ekzerco (ghenerale la vivo devigas ofte reprovi, tiel ke la okazoj ekzerci sin ne mankas) oni fine sukcesas: la plej efika sinteno resumighas per la vortoj "firma" kaj "trankvila".

La firmeco cheestas, kiam oni estas mem forte konvinkita. La trankvileco estas por kelkaj pli malfacila. Ghi grandparte dependas de tio, ke oni ne lasu la aliajn impresi nin, ech se ili parolas kvazaù aùtoritatoj, aù alprenas tonon de plena kompetenteco (tion ofte faras instruistoj, ech pri temoj, pri kiuj ili scias nenion veran). Se plej insistas viaj propraj gepatroj, kaj pro la speciala rilato de gefilo al gepatro la trankvileco montrighas aparte forsvenema kun ili, ripetu al vi, ke, ekde kiam vi mem farighis plenkreskulo, kaj precipe de kiam vi mem havas gefilojn, vi estas memstara; ili rajtas diri sian opinion, sed ne premi, pushi aù devigi. Sed egale chu temas pri najbaro, instruisto aù familiano, gravas firme teni en sia menso la ideon: "Se iu kritikas aù konsilas en kampo, en kiu li aù shi ne estas kompetenta, tiu uzurpas aùtoritaton. Estas nebone cedi al uzurpanto."

Tamen, ripetante tion al vi, ne forgesu, ke la uzurpado okazis nekonscie, ghenerale kun plej bonaj intencoj. La uzurpinto ne estas achulo, kaj estus fush-efike rilati al li aù shi kiel al iu tia (krom se temas pri vera achulo ankaù en la aliaj kampoj). Gravas ankaù serioze akcepti la fakton diferenci de la plimulto. Estas grave por la infanoj, ke ili sentu, ke esti diferenca pri unu punkto ne estas katastrofo, kaj ke akcepti sian unikecon estas unu el la manieroj forghi al si fortan personecon. Se iu kritikas senbaze, senscie, ne pripensinte pri la afero, la problemo kushas en tiu, ne en la kritikato. Tion provu komprenigi al la infanoj, por ke ili lernu esti firmaj en sia memdefendado. Sed oni bone konsciu, ke esti malsama ol la gekamaradoj povas esti io tre malfacile akceptebla por infano. Infanoj ofte serchas sekurecon en sameco.

— Klaùdjo —


Hejmpagho de DENASK-L | La referencoj de DENASK-L | Oftaj demandoj pri denaskaj Esperant-lingvanoj