Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de Esperanto, vol. 4: N-R. Malmö 1995: Eldona Societo Esperanto. Prezo: 150 SEK (plus sendokostoj).

Recenzas Jouko Lindstedt (Esperantolehti 3/1996)

La recenzata libro estas la kvara parto de la pionira etimologia vortaro de Ebbe Vilborg. La kvina kaj lasta volumo estas aperonta post unu-du jaroj. Ĉar mi ne antaŭe skribis pri la verko, mi pritraktos ĉi-sube unue ĝeneralajn demandojn pri ĝia aranĝo, kaj nur poste detalojn de ĉi tiu kvara volumo.

Apenaŭ eblas troigi la signifon de la unua scienca etimologia vortaro de Esperanto, montranta la devenon de ĉiu oficiala radiko kaj sufikso. La Naŭlingva etimologia leksikono de Louis Bastien (1950) celis pli multe pruvi la maksimuman (eŭropan) internaciecon de la Esperantaj vortoj, ofte per komparoj iom supraĵaj, ol studi ilian efektivan devenon. Veran etimologian vortaron atendis kaj fakuloj-esperantologoj kaj ordinaraj interesatoj, kaj la verko de Vilborg celas kontentigi la bezonojn de ambaŭ grupoj. Tial ĝi prezentas ne nur la etimon (devenon) de ĉiu Esperanta radiko, sed ankaŭ, etlitere post ĉiu vort-artikolo, la devenon de la etimo mem, eventuale ĝis la hind-eŭropa pralingvo. Tiajn informojn fakulo serĉus en la etimologiaj vortaroj de la koncernaj naciaj lingvoj, sed por ordinaraj legantoj ili estas sendube interesaj. Ĉi tie ili kompreneble devas esti tre koncizaj kaj ne povas prezenti alternativajn teoriojn.

Bedaŭrinde la vortaro havas unu mankon, kiu nepre iom malpliigas ĝian valoron en la okuloj de lingvisto. Ĝi estas presita per literaro, kiu sufiĉas, krom por Esperanto, nur por kelkaj grandaj okcidentaj lingvoj. La literaro ne tute sufiĉas por adekvate prezenti vortojn portugalajn, malnovgrekajn aŭ prahindeŭropajn, kaj ĝi tute ne sufiĉas por kontentige presi polajn vortojn -- kvankam la pola estas unu el la kvin lingvoj en la Fundamento de Esperanto! Tia neglekto en la kompostado estas napravigebla en tempo, kiam oni povas presi polajn literojn eĉ per multaj ordinaraj hejmaj komputiloj.

La Etimologia vortaro principe enhavas po unu artikolon pri ĉiu oficiala radiko (en la venonta lasta volumo ankaŭ pri ĉiuj gramatikaj elementoj). Fakte estas interese foliumi vortaron, en kiu troviĝas nur oficialaj vortoj, do tiuj el la Fundamento kaj el la pli postaj Oficialaj Aldonoj: ĉiu ajn parolanto de la lingvo probable trovas tie tute nekonatajn radikojn, kies oficialeco surprizas, kaj vane serĉas iujn ordinarajn vortojn. Kelkaj oficialaj radikoj estas ekzemple nomoj de vestaĵoj, kiuj jam malmoderniĝis; aliflanke, en la kvara volumo oni vane serĉus ekzemple la etimologion de peniso, ĉar ĝi restas neoficiala (se oni ne scias rigardi sub la parenca peniko).

Kompare kun la naciaj lingvoj, la etimologio de Esperanto prezentas tri specialaĵojn: ĉiuj vortoj estas principe pruntaĵoj el aliaj lingvoj; al ilia preciza formo influis la konsciaj decidoj unue de Zamenhof, poste de aliaj elstaraj uzantoj de la lingvo; kaj oni plej ofte pruntis el pluraj lingvoj samtempe.

Ĉio ĉi respeguliĝas en la konsisto de la vort-artikoloj. Unue ili donas la etimojn (modelojn) de la vorto en la tiel nomataj fontlingvoj: angla, franca, germana, itala, pola, rusa kaj latina. Kelkfoje oni devas mencii ankaŭ la malnovgrekan (kiu donis al ni ekzemple la oftan vorton kaj), kaj eĉ la jidan. Estas interese rimarki, kiel multe influis la itala, kvankam ĝi ne estas inter la lingvoj de la Fundamento. Zamenhof ŝatis doni al siaj vortoj italecan sonveston, kaj tio klarigas la oftecon de la tipe italaj sonoj /ĉ/ kaj /ĝ/ en nia lingvo eĉ en kelkaj kazoj, en kiuj la parenca itala vorto ne havas tiun sonon, ekzemple niĉo kaj preĝi.

Poste en la vort-artikoloj sekvas, se necese, komentoj pri la ŝanĝoj, kiuj okazis en la Esperanta vorto kompare kun ĝiaj etimoj. La vortoj aliformiĝis por ne kolizii kun aliaj vortoj (ekzemple aldo, por ne koincidi kun alto), aŭ por ne aspekti sufiksitaj (tial arlekeno, kvankam la fontlingvoj proponus *arlekino). Ankaŭ la signifo povas esti parte malsama ol en la fontlingvoj: la etimoj de donaco signifas nur grandan mondonacon (finne: 'lahjoitus'), sed en Esperanto la vorto povas signifi ekzemple ion donitan okaze de naskiĝtago ('lahja'); rimedo kaj rostro same plivastigis siajn signifojn kompare kun la fontolingvoj. Fine de ĉiu artikolo estas menciataj la pra-Esperanta formo, se konata, kaj la ekvivalentoj en la tri plej gravaj aliaj planlingvoj (Ido, Interlingue, Interlingua).

Kiel mi jam menciis, post ĉiu artikolo sekvas etlitera prezento de la praa origino de la fontlingvaj vortoj. Por esperantologio ĝi estas malpli grava, eble escepte de tiaj besto- kaj plantonomoj, kiuj devenas de la zoologia kaj botanika latina lingvo, sed estis neniam uzataj en la parolata latino. Ekzemple rosmaro devenas el norvegaj dialektoj kaj trafis Esperanton nur pro sia hazarda fiksiĝo en la scienca nomo de la besto, kaj tial ĝi estas tute sen samaspektaj parencoj en la parolataj lingvoj de Eŭropo.


La nun recenzata kvara volumo de la vortaro komenciĝas per la kutimaj listoj de la mallongigoj kaj fontoj. Iom konfuze, la mallongigo de la portugala estas nun P, ne Pg kiel en la unua volumo; oni atendus, ke nura P estus rezervita por la pola, kiel unu el la lingvoj de la Fundamento (ĝia mallongigo estas Po!). Enestas ankaŭ bibliografio, kiu pro iu kaŭzo mankis almenaŭ en la unua volumo.

Terminologie oni rimarkas, ke en la artikoloj Vilborg nun preferas paroli pri "romanaj" lingvoj anstataŭ "latinidaj" kiel pli frue, kvankam li plu uzas la mallongan formulon "latin(id)a" pri latino plus la lingvoj devenantaj de ĝi. Miaopinie "latinida" estus pli klara termino, kvankam romana ja estas Zamenhofa.

Inter la multaj (ĉ. 800?) artikoloj de la kvara volumo mi povas kompreneble pritrakti nur iujn. Jen kelkaj supraĵaj rimarkigoj:

NAFTO: La komparo kun diverslingvaj samaspektaj vortoj estas nur forma, mankas la necesaj komentoj pri la signifo. Ne en ĉiuj fontlingvoj la vorto signifas 'kruda petrolo', kiel en Esperanto. Ankaŭ en iuj aliaj artikoloj estus bone tuŝi la demandon pri ŝajnaj internaciismoj: ekzemple la angla rebate 'repago' sub RABATO postulus komenton.

NIGRA: Post la etimo, nome latina niger, nigra, Vilborg skribas: "Grava estas la asociado al la internacia termino negr/o 'nigrulo' (vd. tiun; kp. A nigger 'negraĉo')." Almenaŭ la mencio de la angla fivorto estas superflua. (Same superflua ŝajnas la mencio de la angla well now post la etimo de NU.)

OBEI: La elparolo donita al la angla obey estas stranga: [oŭbeí]. Ankaŭ la mencio pri la "pseŭdoprefikso" ob- en la Esperanta vorto mirigas, ĉar ne troviĝas kompareblaj verboj kun ia "pseŭdoradiko" -e-.

OL: Kun malfacila etimologio. Komparo kun la germana als 'ol' ne konvinkas Vilborg; post iom longeta artikolo li suspiras latine: "Ignorabimus!" (Ni neniam scios!) La vokalo o- ŝajnas esti arbitra solvo por distingi la vorton el la prepozicioj al kaj el (kaj la sufikso -il-). Indas tamen rimarki, ke ankaŭ en al kaj el la fina -l ne estas tiom proponita de la fontolingvoj, kiom konscia decido de Zamenhof eble al, el kaj ol reciproke subtenis unu la alian. Ke ol estas ne prepozicio sed konjunkcio ne malhelpas tion, ĉar temas ĉiukaze pri gramatikaj elementoj; ankaŭ la vortoj finiĝantaj per -aŭ ne apartenas al sama vortklaso. Tiam la sugesto de Waringhien pri la influo de la pola prepozicio od ('de', sed uzata ankaŭ en komparoj) fariĝas pli verŝajna. Laŭforme al ja rilatas al la responda latinaĵo ad, kiel ol rilatas al od.

La gvarania vorto por 'akvo' estas citata kiel para sub PARAGVAJO, sed kiel piru / biru sub PERUO. Io ne ĝustas ĉi tie.

Sub PICEO estas donita la rusa piĥta kun la indiko "s.s." (”sama senco”), sed la rusa vorto signifas tamen nur abion.

PRELEGO: Kaj la angla prelection kaj la pola prelekcja (el kiuj la dua estas indikita kiel la unuavica etimo) estas neoftaj vortoj. La postklasikaj latinaj praelectio 'klarigo de teksto', praelegere 'klarigante legi iun tekston' estas menciitaj kiel forma subteno. Mi tamen konsiderus la latinaĵojn la precipaj etimoj, subtenataj de la semantika modelo de la germana Vorlesung ("antaŭ-legado"); kvankam pre- 'antaŭ-' ne estas Esperanta prefikso, ĝia iama signifo estis konata por la kreantoj de la vorto. Samtempe kun prelego estis oficialigita preskribi el la latina praescribere kaj ĝiaj ekvivalentoj en kelkaj aliaj lingvoj, kun semantika apogo de la germana vorschreiben. Ĉiuj ĉi faktoj ja estas menciataj de Vilborg, mi nur levus la latinan kaj germanan modelojn preter la angla kaj la pola. Eĉ se la vorto estas unue registrita ĉe Grabowski en 1907, li verŝajne ne deziris enkonduki nuran polismon.

RAZI: Vilborg skribas: "Eo -z laŭ F[ranca] prononco aŭ la ĝenerala tendenco voĉigi intervokalan s-sonon." Tamen, /z/ troviĝas ankaŭ en la germana rasieren 'razi' kaj angla razor 'razilo' kaj, krome, homonimeco kun raso estis komprenebla evitinda.

Sub RIFUZI Vilborg skribas, ke la Fundamenta sed nun arkaika rifuziĝi en la signifo 'rezigni' "estas probable inspirita de F[ranca] refl. se refuser 'senigi sin (je)'". Tamen, en la Universala Vortaro la franca traduko de rifuziĝi estas renoncer. La modelo por rifuziĝi troviĝas tuj apude en la rusaj tradukoj: rifuzi estas otkazyvat', dum rifuziĝi estas otkazyvat'sja, do la sama verbo en refleksiva formo. (Parenteze, esperantologoj ne sciantaj la rusan ne ĉiam rimarkas la fortan influon de tiu lingvo al la lingvaĵo kaj stilo de Zamenhof. Ekzemple en lia fama eseo ”Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia” [1900], tiaj zamenhofismoj kiel kondiĉa en la senco 'konvencia', komprenaĵo en la senco 'koncepto' aŭ nome post demandovortoj en demandaj subfrazoj estas tuj rekoneblaj por scianto de la rusa.)

Verŝajne simplaj preteratentoj estas "frekventa" anstataŭ ofta sub la kapvorto PAROĤO (kiu, cetere, estas interesa ekzemplo de la sono /ĥ/ sen vera apogo en la fontolingvoj), kaj staŭdo anstataŭ (verŝajne) arbusto sub RUBUSO.

Fine, ĉu vi scias, kiuj du Fundamentaj vortoj estas absolute sinonimaj? Leopardo kaj pantero.


Kiel videblas, ĉiuj miaj rimarkoj koncernis detalojn. Se oni ne konsideras la neadekvatan literaron, temas pri valora lingvistika verko, kiu interalie montras la okcidentan kaj eŭropan internaciecon de nia vortprovizo. Mi esperas, ke post kvindek jarojn nova etimologia vortaro de Esperanto devos mencii plurajn etimojn ĉinajn, japanajn aŭ svahilajn. Ekstereŭropaj vortoj jam komencis eniradi nian leksikon, sed ili estas ankoraŭ malmultaj inter la oficialigitaj radikoj.

Al mia hejmpaĝo