Je 23-10-02 19:28, Bertilo Wennergren Do, konsciante pri tio:
Se vi volas adekvate paroli Esperanton al via ido, observu la fazojn, kiuj validas por multaj agadoj:
Prefere antaŭ ol via ido komencas demandi "kio estas tio?":
Kiam vi promenas, legas, k.t.p., (eĉ antaŭ la naskiĝo de la infano) provu foje elpensi, kiel vi nomus objekton, beston, planton en Esperanto. (Provu, eble nur kiam neniu alia ĉeestas, rekte, samtempe traduki televidan dokumentan filmon pri interesa temo!) Ne timu utiligi la Esperantan vortformadon. Poste vi povos kontroli, ĉu ekzistas pli konciza kaj tamen taŭga termino.
Kiam vi estas promenonta kun la infano, ekzemple al bestĝardeno, aŭ al ekspozicio de terkulturaj maŝinoj aŭ al kio ajn, do antaŭe, pripensu, kiajn vortojn vi eble bezonos, kaj provu trovi ilin.
Kiam dum promeno k.s. vi vidas objekton, beston, ktp, kies nomon vi konas, uzu ĝin en via priskribo de la afero. Se vi ne estas tute certa, ne kaŝu tion, sed simple menciu, ke vi ne estas certa, kaj menciu eblajn nomojn kaj priskribu la objekton, beston, ktp. Kiam vi ne konas la nomon, kaj la infano ne demandas, ne diru nomon (jes ja priskribu), sed notu la koncernan nomotaĵon en via kapo. Kiam la infano ja demandas, kaj vi ne konas la nomon, improvizu, sed mense notu.
Kiam vi denove estas hejme, kontrolu, ĉu viaj improvizaĵoj estas taŭgaj, kaj ĉu eble iu jam eltrovis pli adekvatan terminon. Se montriĝas, ke vi dum la ekskurso uzis vere neĝustan terminon, eventuale montru al la infano la koncernan objekton, beston,... en libro kaj uzu la pli taŭgan nomon. Ne hontu diri, ke dumpromene vi ne sciis la precizan nomon.
Se vi ne sukcesas eltrovi, ĉu via termino estas ĝusta, ne ĝeniĝu tro: ankaŭ nacilingve ne ĉiu ĉiam uzas la ĝustajn vortojn. [En nia familio longe estis necerteco pri akrido/lokusto, grilo/cikado, argano/gruo (objekto), ktp. ktp.] Pli grave, ke vi povu priparoli ion kun via infano, ol ke vi uzas la laŭ ĉiuj kriterioj plej bonan vorton. Ne pensu, ke via infano estos malhelpata en sia posta funkciado, kiam ĝi aŭdis la vorton "sunum-aŭto" por "kabrioleto".
Al ĉiuj novuloj en (ge)patra alparolado mi deziras multe da forto kaj kuraĝo: ne timu! trovado de Esperanto-vorto estas nur eta parto de la problemoj kaj komplikaĵoj, kiuj atendas vin dum la edukado de via infano... Vi kapablas! Dum la parolado al via infano ankaŭ vi lernos multajn adekvatajn esprimojn!
Sed: ne malŝparu vian eduk-energion, provante denove eltrovi la radon.
"Unu grava diferenco estas, ke malmultaj el ni (= neniuj) pasigis jarojn da lernejaj studoj en Esperantolingva lernejo. Tio faras grandegan diferencon al la averaĝa vortprovizo pri multaj tiaj aferoj kiel nomoj de arboj, bestoj, plantoj k.t.p."
prepariĝu:
anticipu / antaŭ-imagu:
apliku aŭ improvizu:
pritaksu / kontrolu: