Mi tre bedaŭras, ke Prezidento Bush volas teni homojn en malliberejo en Guantanamo sen ajna leĝa proceso kaj tiel malobservas iliajn homajn rajtojn.
Jen estas mia strangulkodo (angle "Geek code"), kiu esprimas ion pri mia persono.
Mi havas ankilozigan spondiliton, kiu estas (ĝenerale) malsevera formo de reŭmatismo. Oni povas trovi multe da informoj kaj subteno por malsanuloj per la reto, kvankam la plejmulto estas anglalingva. Mi volas serĉi ligilojn al prisanaj retpaĝoj kiam mi havos la tempon, sed vi povos vidi miajn iom kadukajn paĝojn pri reŭmatismo kaj aliaj malsanoj.
Mi vere ne estas grafikdesegnisto, kion oni povas tuj konstati vidante miajn spartajn retpaĝojn. Tamen mi klopodas fari ilin legeblaj per iu ajn retumilo kaj uzeblaj por ĉiuj, inkluzive tiuj, kiuj bezonas parolsintezilon.
Mi malŝatas nepetitan amasretpoŝton, alinome spamon, sed mi devas konfesi ke ĝi foje povas esti tre amuza. Preskaŭ ĉiam ĝi estas tamen simple enua kaj laciga. Vi povos legi esperantlingvan artikoleton pri spamo de Yves Bellefeuille, se vi volas scii pli pri la temo. Mi ĝenerale samopinias kun li pri spamo.
Mi verketis paĝon pri t.n. guglobomboj.
Mi malŝparas ĉiutage kelkajn minutojn por fari ion tute senutilan: mi manĝigas, trinkigas kaj instruas mian hungaran retkamelon.
Mi kredas je religia libereco. Tio estas unu de la ĉefaj kialoj por kiuj mi kontraŭas la agadon de "Eklezio" de Scientologio. La EdS, kiel estrita far la altranguloj, agadas maljuste kaj foje kontraŭleĝe por malpermesi aliulojn praktiki la saman religion ekster ilia organizo.
Mi ankaŭ apogas la kontraŭcenzuran kampanjon "Blua Rubano" de EFF.
Mi uzas la programon PGP (Pretty Good Privacy, Ne Malbona Priveco), kiu estas libera programo por protekti komunikaĵojn kontraŭ falsado kaj subaŭskultado. Ĝin verkis kaj senpage donacis al la mondo usonano Philip R. Zimmermann, kion la usona registaro tute ne ŝatis. Dum sufiĉe longa tempo ĝi minacis komenci legan proceson kontraŭ li. Feliĉe li ne estis trovita kulpa.
Mi ŝategas lerni fremdajn lingvojn. La hungara estis mia plejŝatata lingvo dum multaj jaroj, sed nuntempe aliaj lingvoj interesas min plie. En la 1998-a jaro mi komencis lerni la nederlandan sen ajna vera kaŭzo krom intereso. Mi ŝatas ankaŭ grekan muzikon, precipe la kantiston Haris Alexiou, kaj mi ekvolis kompreneble scii kion ŝi kantas... Mi jam lernis la grekan tiagrade ke mi povas kompreni partojn de iuj kantoj, sed mi devus lerni multe pli. La sama afero reokazis pli malfrue, kiam mi estis vizitinta Turkion kaj aĉetinta muzikdiskojn. Tamen mi scipovas la turkan tre malbone.
Unu el miaj plej ŝatataj sciencfikciaj verkistoj estas Stanislaw Lem el Pollando, kaj mi volis legi liajn librojn pollingve. Tio ja tute ne estas malfacila, sed estus tede legi, se mi nenion komprenus. Tial mi decidis eklerni la polan. Mi ankaŭ konas plurajn polojn, kio afektis mian decidon.
Antaŭ kelkaj jaroj mi ekinteresiĝis pri Esperanto, kiu estas laŭ mia sperto tre facila lingvo.
La lingvoj kiujn mi scipovas paroli aŭ almenaŭ iom komprenas, ordonitaj laŭ la jaro kiam mi komencis studi ilin: La suoma, la angla, la sveda, la germana, la franca, la hungara, la nederlanda, la greka, la pola, Esperanto, la turka, po kelkaj vortoj kaj esprimoj de iuj aliaj. La suoma estas mia denaska lingvo, kaj mi scipovas komuniki sen grandaj problemoj per la angla, la pola kaj Esperanto, precipe skribe.
Mi verketas palindromojn, kiuj estas vortoj, frazoj aŭ eĉ pli longaj tekstoj, kiuj ne ŝanĝiĝas se oni legas ilin ekde la fino ĝis la komenco, kiel ekzemple ovo, ili, savas, ora aro. Kutime oni malatentas la interpunkcion, spacetojn kaj usklecon, do ekzemple "Ulo, volu!" estas palindromo. La plejmulto el miaj palindromoj estas finnlingvaj, sed mi havas ankaŭ kelkajn alilingvajn. Jen estas eta kolekto de miaj palindromoj kun tradukoj.
Mi ŝatas ricevi retpoŝton ĉifritan per PGP. Normale sufiĉas la ŝlosiloj markitaj per mencio "insecure" (nesekura). Ilia nesekureco estas kaŭzita de la facileco de ilia uzo.