In English - Suomeksi - Po polsku
Mi tre bedaŭras, ke Prezidento Obama daŭre tenas homojn en malliberejo en Guantanamo sen ajna leĝa proceso kaj tiel malobservas iliajn homajn rajtojn.
Miaopinie la "Nova salajra sistemo" (Uusi palkkausjärjestelmä, UPJ) eble taŭgus por komerca entrepreno, sed ne por la universitato.
Mi komencis labori ĉe la Matematika Departemento de la Universitato de Helsinko en la 1988-a jaro, kaj post tri jaroj, do en la 1991-a jaro, mi iĝis doktoro pri filozofio. Ekde tiu tempo mi estas membro de la Logika Grupo de Helsinko. Min ĉefe interesas la arteorio, finaj modeloj kaj senfinaj lingvoj. En 2002 mi rekomencis reserĉon pri unuaorda difinebleco en ringoj de kompleksanalizaj funkcioj. Mi havas ankaŭ kelkajn artikolojn ekster la logiko.
Mi gvidas la postdiplomiĝajn studojn de Eljas Törneblom, kiu havas jam novajn rezultojn pri pli ĝeneralaj funkciaj ringoj.
Kursoj, kiujn mi prelegis dum kelkaj lastaj jaroj:
| Jaro | Duonjaro | Kurso |
|---|---|---|
| 2003 | printempo | Aksioma arteorio |
| 2003 | aŭtuno | Aksioma arteorio, daŭriga kurso |
| 2004 | printempo | Teorio de kalkulebleco |
| 2004 | aŭtuno | Neprigado (angle "forcing", finne "pakotus") |
| Baznivela analizo | ||
| 2005 | printempo | Elementoj de arteorio |
| 2005 | aŭtuno | Aksioma arteorio |
| 2006 | printempo | Altnivela aksioma arteorio |
| 2006 | aŭtuno | Baznivela analizo |
| 2006 | aŭtuno | Iteracia neprigo |
En printempo 2011 mi prelegos la kurson Logiko 1 angle.
Mia persona paĝo temas pri mi mem, miaj opinioj kaj mia vivo.
Se vi scivolas, vi povas vidi statistikojn pri vizitoj al miaj paĝoj.
Printempe 2012 mi estas atingebla en mia oficejo A413 lunde je la 13.00 - 14.00 kaj marde je la 14.30 -15.30.
Mi volonte legas ĉifritan retpoŝton. Normale sufiĉas la ŝlosiloj markitaj per mencio "insecure" (nesekura). Ilia nesekureco estas kaŭzita de la facileco de ilia uzo.