In English - Suomeksi - Po polsku
Mi tre esperas, ke Prezidento Obama rapide fermos la malliberejon en Guantanamo.
Miaopinie la "Nova salajra sistemo" (Uusi palkkausjärjestelmä, UPJ) eble taŭgus por komerca entrepreno, sed ne por la universitato.
Mi komencis labori ĉe la Matematika Departemento de la Universitato de Helsinko en la 1988-a jaro, kaj post tri jaroj, do en la 1991-a jaro, mi iĝis doktoro pri filozofio. Ekde tiu tempo mi estas membro de la Logika Grupo de Helsinko. Min ĉefe interesas la arteorio, finaj modeloj kaj senfinaj lingvoj. En 2002 mi rekomencis reserĉon pri unuaorda difinebleco en ringoj de kompleksanalizaj funkcioj. Mi havas ankaŭ kelkajn artikolojn ekster la logiko.
Kursoj, kiujn mi prelegis dum kelkaj lastaj jaroj:
| Jaro | Duonjaro | Kurso |
|---|---|---|
| 2003 | printempo | Aksioma arteorio |
| 2003 | aŭtuno | Aksioma arteorio, daŭriga kurso |
| 2004 | printempo | Teorio de kalkulebleco |
| 2004 | aŭtuno | Neprigado (angle "forcing", finne "pakotus") |
| Baznivela analizo | ||
| 2005 | printempo | Elementoj de arteorio |
| 2005 | aŭtuno | Aksioma arteorio |
| 2006 | printempo | Altnivela aksioma arteorio |
| 2006 | aŭtuno | Baznivela analizo |
| 2006 | aŭtuno | Iteracia neprigo |
| 2007 | printempo | Grandaj kardinaloj |
| 2007 | aŭtuno | Logiko 1 |
En printempo 2013 mi gvidas prelegan kurson Signifo de signifo.
Mia persona paĝo temas pri mi mem, miaj opinioj kaj mia vivo.
Se vi scivolas, vi povas vidi statistikojn pri vizitoj al miaj paĝoj.
Printempe 2013 mi estas atingebla en mia oficejo A413 marde je la 14.30 -15.30.
Mi volonte legas ĉifritan retpoŝton. Normale sufiĉas la ŝlosiloj markitaj per mencio "insecure" (nesekura). Ilia nesekureco estas kaŭzita de la facileco de ilia uzo.